Flegantoj de novnaskitoj

Teksto kaj fotoj de LIU ZHENG

En la cxambro de gravaj malsanuloj de la Pekina Ginekologi-obstetrika Hospitalo kusxas gravedulinoj, kiuj suferas tro fruan rompigxon de feta membrano, minacon de aborto, hemoragion antaux akusxo... En la cxambro estas eta distanco inter vivo kaj morto, kaj tio koncernas cxiam la vivon de la gravedulino kaj la feto. La 9 flegistinoj por tiuj akusxontoj dejxoras alterne tage kaj nokte. Ili tre atente faras cxion: injekti, doni medikamenton, kontroli sonon de la feto... La plej malfacila laboro estas flegi frunaskitojn. Iuj pezas nur 2 kg kaj aliaj ne kapablas sucxi nek plori aux spiri. Tuj post sia naskigxo ili estas metitaj en varman keston. La flegistinoj devas meti en iliajn naztruojn tubon por oksigeno aux nutrajxo, fari envejnan pogutigadon sur ilia kapo kaj ankaux bani ilin, sxangxi vindotukon... Zorge observi estas tre grave, cxar se io estus neglektita, la vivo de la bebo estus minacata. Cxiutage, la unua vorto en dejxorado de cxefflegistino Xu Suzhen estas "Cxu okazis io?" Hejme sxi ofte sidas cxe telefono por direkti la dejxorantojn pri eventuala okazajxo, kia malfacila aux tro frua akusxo. La patrinoj nomas sxin savanto. Plejparto de la junaj flegistinoj estas frauxlinoj, tamen la laboro ebligas al ili dividi la gxojon kun la patrinoj kaj havigas al ili patrinan amon naturan kaj profesian. Iu flegistino gravedigxis, tamen sxi dauxre dejxoras. Sxi diris: "Mi volonte flegas ilin gxis mi akusxos."