Plekti novan vivon per bambuoj

de MAO LUJI kaj ZHOU SHUZHEN

LA urbeto Qingzhou (Cxinggxoux) apud montoj kaj cxe rivero abundas je bambuoj. Ambauxflanke de gxiaj stratoj multas vendejoj de diversaj bambuajxoj, kiaj korboj, segxoj, cxapeloj, kanoj, sxosoj, mangxiloj, ludiloj, muzikiloj, boatoj kaj matoj. En la tuta urbeto aromas fresxaj bambuoj.

Situante en la meza parto de Fujian-provinco kun humida klimato, la urbeto estas ideala loko por kreskado de bambuoj. Cxiuj Qingzhou-aj familioj kulturas bambuojn, kiuj estas fonto de iliaj cxiutagaj necesajxoj. Ili cxiuj lertas en farado de plektajxoj el bambuo kaj tiu metio heredigxas de generacio al generacio. Nuntempaj Qingzhou-anoj estas lertaj aparte en plektado de bambuaj matoj.

Bambua mato havas longan historion en Cxinio. Komence gxi estis uzata por sidado dum mangxado kaj poste nemalmultaj cxinoj kutimigxis dormi sur gxi en somero por eviti varmon. Kun disvolvigxo de teknologio, pli kaj pli multigxas la specoj de matoj. Antauxe Qingzhou-anoj plektis matojn el bambusxelo. Tiuj matoj malpezaj kaj suplaj malmulte kostis. Nun oni produktas multe da matoj el bambubloketoj. Por fari tiajn matojn oni unue segas bambutrunkojn en bloketojn rektangulajn aux en formo de umefloro, poste ilin vaporumas, sekigas, poluras kaj truas kaj fine ilin kunligas per maldika sxnuro el nilono. Kompare kun matoj el bambusxelo, tiuj el bambubloketoj estas komfortaj, ne flavigxas nek deformigxas post kelkjara uzado. Pro tio ili estas facile vendataj, kvankam iom pli karaj.

Tiel la mato-industrio de Qingzhou rapide disvolvigxis. Preskaux cxiuj tieaj familioj sin okupas pri tio. Tiutage, ni vizitis iun familion. En la korto iu virino lerte kunligis bambubloketojn. Mato pendanta post sxi brilis sub la suno. Sxi diris, ke sxi povas fari du matojn cxiutage kaj enspezas cxiumonate 750 juanojn, kiuj ja suficxas por la vivteno.

Krom familiaj metiejoj kaj malgrandaj prilaborejoj de bambuajxoj, en la urbeto estas ankaux Bambuo-Grupo kune fondita de 72 kamparanaj familioj. Gxia gvidanto Le Mingcong diris, ke antauxe Qingzhou-anoj faris plektajxojn el bambuo cxefe por si mem kaj vendis nur la superfluajn. Sed nun la logxantoj havas koncepton pri merkata ekonomio kaj komprenas, ke oni malmulte profitis de familia metio. Tial ili kune starigis la entreprenon kun auxtomata produktolinio por fari matojn pogrande, kaj ilia profito estas preskaux centobla kiom tiu de individuoj. Por havi pli grandan lokon en la merkato, la grupo acxetis modernajn telekomunikajn ekipajxojn kaj enoficigis fakulojn pri projektado, tekniko, vendo k.a. La de gxi produktitaj matoj estas vaste sxatataj pro sia bona kvalito.

Qingzhou-anoj sin ricxigis per bambu-plektado. Ili anstatauxigis siajn bambuajn dometojn per belaj etagxdomoj kaj vojagxas per auxto aux trajno anstataux boato. Tamen ili komprenas, ke ili vivas de tiuj prosperaj bambuoj plene sur montoj. Ili estas nedisigeblaj de bambuoj. En festaj tagoj ili kantas kaj dancas akompanate de agrabla muziko ludata per bambuaj instrumentoj. En marto cxiuj familioj iras al monto por forigi herbojn, planti bambuojn kaj oferi vinon al bambuoj — jen la Tago de Omagxo al Bambuoj.