Mangxetoj de Shaxian-gubernio

de ZHOU SHUZHEN

EN diversaj lokoj de Cxinio videblas luncxejoj kun la sxildo "Mangxetoj de Shaxian-gubernio". Ecx en Kashi cxe la okcidenta landlimo oni povas gxui bongustajxojn de Shaxian. En la gubernio, cxe la stratoj staras en vicoj luncxejoj kaj bonodoras cent specoj da mangxetoj, antaux kiuj oni malfacile decidas kion mangxi.

La pitoreska Shaxian situas en la centro de Fujian-provinco en sudorienta Cxinio. Tie la klimato estas varmeta kaj humida. La fekunda tero donas fruktojn, fungojn, legomojn kaj grenon. Historie, nordanoj kelkfoje migris tien kaj kunportis diversajn kuirartojn, tiel Shaxian igxis loko, kie kunigxas kulturoj pri mangxoj nordaj kaj sudaj.

Shaxian-anoj havas antikvan manieron ellabori farcxon — metinte viandon sur tabulon, ili batas gxin per bastono anstataux haketi per haketilo. Oni diras, ke nur tiel restos la origina gusto de la viando. Touxfuo estas populara mangxajxo de Cxinio. En norda Cxinio oni fritas touxfuajn pecojn, tamen en Shaxian oni metas farcxon en pulvoron de touxfuo kaj faras gxin knelo por kuiri aux friti.

En cxinaj vilagxoj oni festas la 23-an de la 12-a monato laux la cxina luna kalendaro. Legendo diras, ke en tiu vespero la dio de kuirejo flugos cxielen por "raporti" pri la homa mondo. Cxiuj familioj omagxas al li per bongustajxo antaux lia forflugo kun la deziro, ke li raportu nur bonajxojn. Tiu kutimo devenis de antikva kulto al dioj. La cxefaj oferajxoj estas dolcxajxoj el maltozo, rizo kaj sezamo. Cxar tiuj povus "dolcxigi" la vortojn de la dio. La oferadon prezidas la dommastrinoj.

La virinoj de Shaxian tre lertas en kuirado. Cxiutage ili preparas mangxajxojn por sia familio. En la antauxvespero de la Printempa Festo, ili ellaboras festenon. "Ciba" estas tradicia festa mangxajxo. Ili metas gluecan rizon en akvon, poste elakvigas kaj vaporumas gxin. Ili pistas la vaporumitan rizon en sxtona pistujo per sxtona aux ligna ilo kaj poste faras la pulvorigitan rizon ronda kuko. La familianoj gxuas la mangxeton kun bruna sukero kaj sezama pulvoro. "Ciba" simbolas kunigxon kaj felicxon de la familio. Se la forvojagxantoj mangxas gxin en malproksimaj lokoj, ili certe rememoras pri la hejmloko.

En "Printempo-komenco" (kelkajn tagojn post la Printempa Festo) cxinoj kutimas mangxi "cxungxjuxan" — volvitan past-pecon kun farcxo el viando kaj legomoj. "Cxun" signifas printempon kaj "gxjuxan" volvajxon. "Cxungxjuxan" havas formon de silkrauxpa kokono, tamen pli granda ol gxi. La deveno de "cxungxjuxan" rilatas al la bredado de silkrauxpo, kiu mangxas foliojn de morusarbo. Antikve, kiam la morusarbo burgxonis, la silkrauxpaj bredistoj oferis "cxungxjuxan" al la silkrauxpa dio dezirante ricxan rikolton. Iom post iom "cxungxjuxan" igxis printempo-komenca mangxajxo por la popolanoj kaj ecx por la kortego. En malsamaj lokoj estas malsamaj farcxoj viandaj kaj ankaux vegetaraj el pasxtista kapselo, tub-ajlo, sojfab-gxermo, celerio, cxina sxenoprazo, rafano ktp. En Shaxian, la legomoj tre frue vendigxas en bazaro kaj la lokanoj preparas "cxungxjuxan" kun diversaj fresxaj gustoj.

Shaxian-anoj gxuas la "donacon" de la naturo kaj deziras, ke ankaux multaj aliaj gxuu la bongustajxojn. Cxiujare okazas "Festo de Mangxetoj" en Shaxian, kie ankaux konstruigxis "strato de mangxetoj". En la tuta Cxinio dissemigxas pli ol 3 000 luncxejoj "Mangxetoj de Shaxian". Tiaj luncxejoj ecx trovigxas en Singapuro en Sudorienta Azio kaj sur la insulo Sajpano en Pacifiko.