Akrobatika palaco

Fotoj de LI CHUNGENG

De la malgrandaj infanoj
Gxis la geavoj grandagxaj
Cxiuj Wuqiao-anoj
Estas lertaj akrobatoj

Jen bone konata popoldiro cirkulanta en Wuqiao-gubernio, Hebei-provinco, Cxinio. Wuqiao estas fama akrobatika gubernio. Por ke la akrobatoj havu lokon por montri sian talenton, la tiea registaro elspezis grandan sumon kaj konstruigis palacon kun areo de 200 hektaroj destinitan por okazigi akrobatikan konkurson, prezenti la popolan arton kaj kulturi akrobatojn. La palaco estas nomata ankaux akrobatika mondo, kiu konsistas el kultura urbo, akrobatika domo kaj jxonglejo, kun akrobatikaj totemaj kolonoj. La palaco el nigraj brikoj kaj verdaj tegoloj aspektas kiel eleganta antikva konstruajxo kun la arkitekturaj trajtoj de Ming- kaj Qing-dinastioj. Tie vidigxas ankaux gazono kaj fontano. Gxi estas la unika cxina turisma loko kaj amuzejo cxefe kun akrobatikaj arangxoj.

Tie oni povas gxui diversajn prezentojn, kiaj akrobatajxoj, rakontado de historiaj epizodoj, operoj, jxonglado kaj ludo de simioj. Tie gxueblas ankaux programeroj premiitaj en internaciaj konkursoj. La palaco altiris al si multajn akrobatojn kaj turistojn cxinajn kaj alilandajn. Gxi estas uzata por levi la nivelon de la popola akrobatiko, kaj plie, gxi multe akcelis la disvolvigxon de la tiea turisma afero.