CxINIO

La 15-an de decembro 1997 la Xinxiang(Sxinsxjang)-a Esperanto-Asocio de Henan-provinco kaj Esperanto-Asocio de la Hefei-a Politekniko de Anhui-provinco kunvenis memore al la 138-a datreveno de la naskigxo de Zamenhof. Antaux tio kunvenis ankaux la Nanchang-a Junulara Esperanto-Asocio de Jiangxi(Gxjangsxji)-provinco kaj la Junulara Komisiono de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio de Shandong-provinco. La 20-an de decembro tiujare esperantistoj de Lanzhou, Gansu-provinco, kunvenis por celebri la 110-an datrevenon de la naskigxo de Esperanto. (Han Daoweng, Liu Yanchun, Bao Jincai)

De oktobro 1997 Esperanto estas instruata kiel nedeviga lernobjekto en la Hefei-a Politekniko. Laux la plano por cxiu stagxo estas 128 lernohoroj. Nun 39 personoj partoprenas en la lernado. (Duan Youzhi)

Lastatempe la Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio publikigis anoncon en cxina monata gazeto pri agrikulturo kun la celo divastigi Esperanton kaj kolekti disertajxojn. La asocio lauxeble publikigos anoncon en agrikulturaj gazetoj nacilingvaj de la mondo. Tiuj, kiuj interesigxas pri tio, kontaktu Huang Yinbao. La adreso: Scienca Komitato de Jingchuan-gubernio, Gansu-provinco, CN-744300, Cxinio.

En oktobro 1997 la Posxta kaj Telekomunika Ministerio de la Cxina Popola Respubliko emisiis la posxtmarkoseriojn "La 8-a Tutlanda Sportkunveno de PR Cxinio", "La Floroj", "La Cxiela Altaro", "Pejzagxoj en la Monto Huangshan" kaj "Urbomurego de Xi'an". La Haikou-a Posxtmarka Kompanio de Hainan-provinco uzis en la emisiaj tagoj memorigajn posxtstampilojn en la cxina lingvo kaj Esperanto. La desegninto de la posxtstampoj estas s-ro Zhang Linrui.

CxEHxIO

CxEA-a Konferenco okazis en la cxefurbo Praha kun pli ol 150 partoprenantoj, inkluzive de geesp-istoj, reprezentantoj de lokaj E-kluboj, CxEA-aj sekcioj, komisionoj kaj gastoj ecx eksterlandaj, inter 28/30, 11, 1997, kiam festis sian 95-jarigxon la Klubo Esperantista Praha. Tiun cxi gravan datrevenon memorigas ankaux la cxehxa posxto, nome loka posxtoficejo en sudmoravia urbeto Straznice (Gardejo), distr. Hodonin, per porokaza E-lingva afrank-masxin-stampo. (Vladislav Hasala)

DANIO

En la kadro de Martinus-Instituto okazis Esperanto-semajno inter la 9-a kaj 16-a de auxgusto 1997 kaj cxeestis pli ol 40 personoj el Danio, Svedio, Rusio, Cxehxio, Svisio, Hungario, Pollando, Argentino, Meksikio kaj Cxinio, el kiuj duono sekvis la instruadon pri kosmologio kaj la alia duono studis Esperanton per Cseh-metodo. En 1998 estos du Esperanto-semajnoj en Martinus-Centro, Klint, inter la 9-a kaj 22-a de auxgusto. Ni jam invitis tri instruistojn, sed cxefe ja rolas la instruado de la spirita scienco aux kosmologio de Martinus. Oni povos cxeesti 1 aux 2 semajnojn, lauxplacxe. (Ole Therkelsen)

HISPANIO

Okaze de la 138-a datreveno de la naskigxo de L. L. Zamenhof, KAE organizis feston en la urbo Sabadell, Katalunio, la 14-an de decembro 1997, kiu konsistis el du gravaj eventoj: Unue, vizitoj al la monumento al Zamenhof kaj la strato "Lluis Mimo", grava esperantologo kaj verkisto. Due, omagxoj al s-roj Vicente Hernandez, redaktoro de la revuo KAE kaj regula kunlaboranto en la redakcio de la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio, kaj Giordano Moya, verkisto de la trilogio: La Homa Vivaventuro, Esperanto en Perspektivo kaj Survoje al Universala Civilizacio. Je la fino de la festo s-ro Josep Ma Galofre, prezidanto de KAE, transdonis al ili belajn plakojn. Ankaux la prezidanto de BEC s-ro S. Aragaj transdonis al ili ekzemplerojn de la libro "Ekstremoj", subskribitaj de la cxeestantoj, kaj al iliaj edzinoj bukedon. (Barcelona Esperanto-Centro)

POLLANDO

Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin, organizos en la tagoj 9-18 de junio 1998 la XX-an Jubilean Internacian Renkontigxon de Esperantistoj kaj Naturamantoj en atrakcia kaj tre cxarma ripozloko Mielno. Intertempe okazos lingvoperfektigado por komencantoj kaj progresintoj, interesaj prelegoj, E-videofilmoj, konkursoj kun valoraj premioj, kantado, dancado, bivakfajro kun kolbasetrostado ktp. Adr.: Pola Esperanto-Asocio, Posxtkesto 30, 75-016 Koszalin - 1, Pollando. (Pola Esperanto-Asocio)