Acxeto de kato

INGxENIERO kaj logikisto estis intimaj amikoj. Foje ili kune vojagxis. Atinginte la celon, la logikisto kutime faris cxiutagan tagnoton en hotelo kaj la ingxeniero promenis sur strato. Subite la ingxeniero auxdis krion de maljunulino: "Kiu acxetos katon? Kiu acxetos katon?"

La ingxeniero sin turnis kaj vidis, ke cxe la maljunulino estas nigra ludilo kato. Gxia prezo estas 500 usonaj dolaroj. La virino klarigis, ke la kato estas heredita valorajxo de sxia familio, cxar sxia nepo serioze malsanigxis, do sxi vendas gxin por kuracado. Prenante la katon, la ingxeniero trovis, ke la kato estas tre peza, sxajne el gisfero, tamen la okuloj estas perlaj.

Do, la ingxeniero diris al la maljunulino: "Mi volas pagi 300 dolarojn por la okuloj."

La maljunulino konsentis. Gxoje reveninte la hotelon, la ingxeniero diris al la logikisto: "Mi acxetis du grandajn perlojn per 300 usonaj dolaroj"

La logikisto opiniis, ke la perloj kostas almenaux mil usonajn dolarojn. Li do demandis pri la detalo. La ingxeniero respondis. La logikisto demandis plue: "Cxu la virino ankoraux estas tie?"

La ingxeniero respondis: "Jes, sxi estas vendanta la feran katon sen okuloj."

La logikisto kuris al la strato kaj acxetis la katon kontraux 200 usonaj dolaroj. La ingxeniero mokis lin: "Vi malsxparis 200 usonajn dolarojn por blinda fera kato!"

La logikisto silente pririgardis la katon. Subite, lian menson lumigis ia sagxa penso. Li prenis trancxileton kaj per gxi skrapis la katon. Kiam la tegajxo defalis, aperis antaux li ora kato. Li gxoje kriis: "Mi pensis gxuste, ke la kato estas ora!"

Kiam la mastro faris la katon, li timis ke oni vidos gxian oran korpon, do li tegis la katon per nigra lako kaj la kato sxajnis fera. Tion la ingxeniero tre bedauxris.

Tiam la logikisto turnis sin kaj gxoje diris al la ingxeniero: "Kvankam vi estas erudicia, tamen mankas al vi logika pensado. Vi analizis ne profunde. Vi devas cerbumi, cxu la korpo povas esti el fero, se gxiaj okuloj estas perlaj."