Libroj eldonitaj de Cxina Esperanto-Eldonejo

(1994-1996)

Analektoj de Konfuceo

Konfuceo. Trad. Wang Chongfang. Beijing, 1996. 114p. 21x15 cm. Bind.

La Konfuceana Biblio: kolekto de diroj kaj faroj de Konfuceo kaj liaj discxiploj kiuj prezentas la vidpunktojn de Konfuceo pri politiko, filozofio, edukado, literaturo, arto, etiko, principoj de morala konduto.

Prezo: 14,00 USD Sendokosto: 3,00 USD

Bakin kaj Esperanto (en la cxina lingvo)

Komp. Xu Shanshu. Beijing, 1995. 436p. 22x14 cm. Ilus.

Bakin estas fama cxina verkisto kaj tradukisto, kaj ankaux veterana esperantisto. La libro konsistas el tri partoj: verkajxoj, tradukajxoj kaj leteroj. Al la libro estas aldonitaj kronologiaj notoj pri la aktivado de Bakin, kiuj estas valoraj por koni la rilatojn inter Bakin kaj Esperanto.

Prezo: 6,00 USD Sendokosto: 3,00 USD

Cxina ceramiko

Zhao Hongsheng.Trad.Wang Chongfang. Beijing, 1994. 260p. 18.50x12cm.

Cxinio estas hejmlando de porcelanajxoj. La ceramika produktado de Cxinio komencigxis en neolitiko. La libro detale konigas la historion de la cxina ceramiko.

Prezo: 6,00 USD Sendokosto: 1,50 USD

222 simplaj versajxoj por komencantoj

Originale verkita de Lauxlum. Beijing, 1995. 127p. 18x11cm.

Ricxa kolekto da etaj facile lerneblaj kaj memoreblaj poemoj, precipe por lernejanoj, sed frandeblaj por cxiuj agxoj.

Prezo: 6,00 USD Sendokosto: 1,50 USD

Enciklopedieto de Cxinio

Komp. Li Qiang kaj Zhang Meizhi. Trad. Fan Yizu. Beijing, 1994. 330p. 20.50x14cm. Ilus.

La libro konigas la cxinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k.a. Se vi volas havi sciojn pri Cxinio aux fari turisman vojagxon al gxi, legu la libron, kiu certe interesos kaj helpos vin.

Prezo: 6,00 USD Sendokosto: 3,00 USD

Internacia vortaro de mikroba genetiko (Esperanta-angla-cxina)

Komp. Rolph A. Lewin. Beijing, 1994. 117p. 18.50x13cm.

La vortaro entenas pli ol 700 terminojn. Krom terminoj specifaj en mikroba genetiko kaj molekula biologio, la vortaro entenas ankaux la plej ofte uzatajn terminojn de la ordinara genetiko (de euxkariotaj plantoj kaj bestoj) kaj biokemio.

Prezo: 8,00 USD Sendokosto: 1,50 USD

Mirrakontoj de Liaozhai

Pu Songling (1640-1715). Trad. Lauxlum. Beijing, 1994. 541p. 21x14.50cm. Ilus. Bind.

La Esperanta versio "Mirrakontoj de Liaozhai" kun 86 pecoj elektitaj el la fama klasika verko "Mirrakontoj de Babilo-cxambro" de Pu Songling. Prenante popolrakontojn kiel materialon de sia verko kaj aplikante romantikismon kaj realismon en kombino kaj lingvon vivecan, li kreis interesajn intrigojn kaj personigis vulpojn kaj fantomojn por esprimi sian indignon kontraux la malluma feuxda socio.

Prezo: 15,00 USD Sendokosto: 5,00 USD

Pasxoj al pli alta sxtupo

Komp. kaj trad. Hao Duoren. Beijing, 1994. 195p. 18.50x12cm.

La libreto entenas 150 artikolojn pri konversacioj, fabloj, rakontojj kaj prozajxoj. La artikoloj estas vicigitaj laux facileco, la vortfarado regula kaj la tekstoj enhavoricxaj kaj interesaj. La libreto tauxgas por komencantoj en memlernado kaj ankaux povas esti uzata kiel helpa legajxo por elementa kurso.

Prezo: 6,00 USD Sendokosto: 1,00 USD

Provu por via sano

Komp. kaj trad. Liu Caisheng. Beijing, 1994 132p. 18.50x12cm.

La libreto prezentas sanigajn ekzercojn kaj dekkelke da metodoj de memmasagxo kontraux ordinaraj malsanoj. La 44 bildoj en la libreto faciligas ekzercadon kaj masagxon.

Prezo: 8,00 USD Sendokosto: 1,50 USD

Rateto volas edzinigxi

Komp. Zhao Muying. Trad. Shan Ren. Beijing, 1994. 60p. 18.50x12cm.

La libreto entenas dek unu legendojn pri la trikolora fajencajxo de Tang-dinastio, la giganta budho en Leshan, la naciaj muzikiloj cxevalkapa violono kaj dombro, la novjara bildo, argilmodlajxo, vakstinkturajxo, brodajxo kaj aliaj.

Prezo: 4,00 USD Sendokosto: 1,00 USD

Rugxdoma songxo (Volumo I)

Cao Xueqin. Trad. Xie Yuming. Beijing. 1995, 582p. 22x14cm. Ilus. Bind.

Unu el la plej famaj klasikaj romanoj de Cxinio, kiu priskribas la ruinigxon de iu nobela familio en la lasta periodo de la cxina feuxda socio kaj la tragedion de juna amanta paro. La romano prezentas la dekadencon de la cxina feuxda socio kaj gxiajn diversajn konfliktojn.

Prezo: 22,00 USD Sendokosto: 5,00 USD

Rugxdoma songxo (Volumo II)

Cao Xueqin. Trad. Xie Yuming. Beijing. 1996, 684p. 22x14cm. Ilus. Bind.

Prezo: 28,00 USD Sendokosto: 5,00 USD

Verkoj de Jxelezo (en la cxina lingvo)

Komp. Cxina Esperanto-Ligo. Beijing. 1995, 500p. 22x14cm. Ilus.

Jxelezo estis eminenta gvidanto de la cxina Esperanto-movado kaj unu el la cxefaj respondeculoj de la Cxina Sxtata Komisiono pri lingvo. La libro entenas dekojn da disertajxoj, artikoloj, tradukajxoj kaj leteroj de Jxelezo pri la Esperanto-movado kaj reformado de la cxina skriba lingvo, kiujn li verkis kaj tradukis ekde la 30-aj jaroj. Kiel suplemento, la kronologia tabelo kaj la memoraj artikoloj ebligas pli penetre konatigxi kun Jxelezo.

Prezo: 6,00 USD Sendokosto: 5,00 USD