INTER NI

Gxojiga novajxo: El Popola Cxinio troveblas en la Interreto ekde la 3-a numero de 1998. Estas tre bonvenaj viaj vizitoj al nia hejmpagxo (http: //www.china.org.cn.) kaj reagoj. Al tiu hejmpagxo apartenas kelkaj cxinaj gazetoj, inter kiuj nur El Popola Cxinio estas Esperanta.

En la pasinta jaro ni publikigis anoncon "Estas bonvenaj represoj kaj tradukoj el El Popola Cxinio". Reage al tio iuj legantoj represigis niajn artikolojn "Akupunkturo kaj kupra homo", "Nova politiko pri naskolimigo de Cxinio", "Gajaj kanceruloj"... en gazetoj de Francio, Nepalo, Japanio, Cxehxio kaj Hungario. Cxehxa leganto Drahomir KOCxVARA represigis tri artikolojn de EPCx en cxehxa gazeto. Lia letero diras: "Tiuj artikoloj pri kuracaj metodoj interesas nian publikon. Neniam ellasu artikolojn pri cxinaj kuracaj metodoj, cxar en Euxropo ili estas malmulte aux preskaux tute ne konataj."

Ni opinias, ke la represado en tiuj gazetoj utilas al diskonigo de Esperanto kaj ankaux aferoj pri Cxinio. Ni esprimas koran dankon al cxiuj, kiuj faris kaj faros tiujn laborojn, sendis kaj sendos al ni la specimenojn kun niaj artikoloj.

La Red.