CxINIO

l Je la 27-a de julio, helpate de la junulara sekcio de la Sxanhaja Esperanto-Asocio, iu elementa lernejo de la nova distrikto Pudong en Sxanhajo celebris la 111-an datrevenon de la naskigxo de Esperanto. Dum la kunveno membroj de la asocio konigis al la lernantoj la historion kaj rolon de Esperanto kaj okazigis konkurson pri E-scioj. La lernantoj konkure respondis en la konkurso. Dank' al la kunveno, multaj lernantoj interesigxis pri Esperanto.

(Shen Xiaoxi)

JUGOSLAVIO

l La tradicia Esperanto-renkontigxo "Verdaj amikaj tagoj", kiu okazis de la 12-a gxis la 14-a de junio en Senta, tre sukcesis. Pli ol 50 partoprenantoj el la tuta Jugoslavio kaj Hungario gxuis gastamecon de la dommastroj. La ricxa kultura programo inkluzivis la ekspozicion kaj la prelegon pri Tibor Sekelj. Ne mankis prezentado de jxus aperintaj libroj: "Antologio de serba poezio", tre valora kaj impona, du libretoj pri E-movado skribitaj nacilingve kaj du vortaroj. En loka posxto estis la posxtstampilo "Verdaj amikaj tagoj" 13.06.1998, 24400 Senta. Sukcese faris "A" ekzamenon tri lernantinoj el Senta kaj unu plenkreskulo el Hungario, kaj "B" du el Senta kaj unu el Hungario.


(Siniša Velicxkovic)

KOREIO

l Prof. Lee Chong-Yeong, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, estas elektita kiel prezidanto de Korea Esperanto-Asocio dum la 30-a Korea Kongreso de Esperanto, kun 3-jara mandato. Prof. Lee kaj lia teamo de la nova estraro de KEA nun planas laborprogramon de koreaj esperantistoj. La baza ideo estas lancxi "Kampanjon U.E.A.", kadre de la Kampanjo 2000. La Kampanjo U.E.A. celas plivigligi la laborojn pri 1) utiligo de Esperanto, 2) edukado de Esperanto, kaj 3) agado por Esperanto.

POLLANDO

l Neforgesebla arangxo "Fresxo" okazis en la pola urbo Olsztyn (Olsxtin) de la 1-a gxis 5-a de julio 1998. La arangxon partoprenis cx. 60 personoj kun kelkaj gastoj eksterlandaj. Unua premio valoris 1?00 usonajn dolarojn kun interesaj varoj. Premiojn kaj donacojn ricevis ankaux gajnintoj en kvar kategorioj: 1. Cxiuj partoprenantoj; 2. Eksterlandanoj; 3. Gejunuloj; 4. Infanoj. Gajnintoj de unuaj lokoj ricevis ankaux jarabonojn de Esperantaj revuoj, i.a., "Esperanto", "Heroldo de Esperanto", "El Popola Cxinio", "Litova Stelo", "Ruslanda Esperantisto". Dum la arangxo oni havis okazon viziti malnovan urbon kaj antikvajxojn.

(Andrzej Sochacki)

VJETNAMIO

l Je la 20-a de junio 1998, en la templo de literaturo, la Hanoja Esperanto Asocio (HANEA) solene celebris la unujarigxon. Partoprenis la kunsidon pli ol cent personoj. De post sia fondigxo la HANEA prizorgas kaj la unuigxon de la movado de la urbo kaj la preparon de la 2-a Azia Kongreso de Esperanto okazonta en Hanojo en 1999. Diversaj kursoj jam malfermigxis en pluraj lokoj de la urbo. Multaj obstakloj ilin baras (financo, materialoj, nivelo de esperantistoj ?, tamen, la hanoja esperantujo fervore laboras por ke la dato jam fiksita farigxu vera festo de aziaj esperantistoj. Cxiuj samideanoj de nia kontinento havu okazon konatigxi kun gxentilaj homoj, belaj vidindajxoj, bongustaj kaj bone preparitaj mangxajxoj de Vjetnamio.

(Nguyen Van Dien)