Vivi honeste

ESTAS fabelo pri leporo kaj lupo. La leporo diligente dissemis, plugis, sarkis, rikoltis kaj konservis la fruktojn de sia laboro. Sxi havis simplan penson ?havi karotojn cxiam. La lupo estis mallaborema kaj gxuema. Iutage la lupo vizitis la leporon kaj konigis al sxi, kiujn bongustajxojn li iam gxuis. Auxskultante, la leporo salivumis kaj ekkonsciis, ke sxia vivo estis mizera.

Ho ve. Vintro venis. Mangxajxoj ekmankis al la lupo. Tiam li tre bedauxris, dezirante havigi al si ecx karoton.

Efektive, la homa vivo estas aux simpla aux arda. La simplaj homoj estas facile kontentaj kiel limako kun dika sxelo cxiam grimpanta surtere, dum la ardaj homoj estas malfacile kontentigeblaj, kiel rano cxiam saltanta, kaj aspiras novajn, ekscitajn kaj interesajn aferojn dum la tuta vivo.

La ardaj homoj plejparte estas sagxaj kaj kapablaj en plenumo de sia tasko. Sed la resimpligitaj homoj estas pli sagxaj kaj kapablaj en pasxo-post-pasxa akumulado de spertoj el la cxiutaga vivo.

Ni devas serioze arangxi nian vivon kiel la leporo prizorganta siajn karotojn, cxar neniu alia povas arangxi nian sorton. Kiam ni renkontas bonsxancon, ni devas tuj kapti gxin. Kiam ni farigxas resimpligitaj, ni ankaux devas honeste pasigi la vivon.