Vojagxaj notoj

de DAO ANH KHA (Vjetnamio)

Dedicxe al sovagxa floro

Tra l' kampoj kaj arbaroj mi kunportas Vian
Parfumon, trans vulkanon trans monton glacian
Neniel invadas min ajna hom-fetoro
Cxar plensorbis parfumon Vian miaj sango, koro!

En aerodromo Nôi Bãi
29-7-98

Al stevardino de Air France

En flugado, malkovru por mi vojojn mil
Ho bunta flor'
Kunvolvante nubegojn plenas via flugil'
De dia sentor'
Benata estu nia apud', tra l' maroj montoj
Gaj-momente
Vin morgaux mi sopiros en krud', el horizontoj
Pluve vente

En aerodromo Charles de Gaulle
30-7-98

Glorkante al la kongres-urbo

Saluton, Montpeliero
La urbo inda je fiero
Knabin' la Suda, nimfe bronza
Pro l' Mediteranea vent'
Lulil' la verda, kvazaux-songxa
En samideaneca sent'
Saluton, Fregorjxo kaj Korumo ?
Ejoj de am-fajro, de pens-lumo
Plengloron, Jxako Koro, Ludoviko ?
Prapatroj de la nuna dinamiko
Bonvenon, Antigono, Pierero
Kaj Sanon, Valentina kaj Piero!
Surprizas viaj tagoj plenaj de fabela cxarmo
Vi belas en la rido en grimaco kaj en larmo
Plej verdas viaj nunaj arboj, parkoj kaj bulvardoj
Cxi-tie plej promesas aventuroj kaj hazardoj
Tra Langvedoko Rusiljono sonas nun La Esper'
El cxi loko ?Urbego de la amo kaj konkordo, Montpelier'!

En kunvenejo Fregorjxo
30-7-98