Mia travivajxo pri Esperanto

KIAM mia edzino kaj mi alvenis en septembro 1955 orientan Berlinon, GDR, post 22-jara restado en Cxinio, kie mi de la komenco kunlaboris kun cxinaj esperantistoj, mia malnova amiko, kun kiu mi en 1924 lernis Esperanton, bonvenigante min diris al mi, vidante mian verdan stelon: "Formetu vian insignon, oni ne sxatas Esperanton cxi tie." Poste mi sciigxis, ke en GDR cxiu agado por Esperanto estas malpermesata. Iom post iom mi havis kontaktojn kun esperantistoj precipe en Berlino. Tie mi trovis, ke esperantistoj en la orienta GDR-parto de la urbo veturis en la okcidentan parton por tie partopreni kunvenojn de la tieaj esperantistoj. Inter la unuaj kontaktoj kun esperantistoj estis tiu kun s-ano Schödl, lernejestro en Neuruppin, kiu instruis Esperanton al lernejanoj kaj havis bonan kontakton kun registaraj instancoj. Kune kun li ni skribis peticiojn al tiuj instancoj, menciante la strangan situacion en Berlino, kie GDR-anoj devas iri al malamika okcidento por sin ekzerci en Esperanto, cxar tio estas neebla en nia parto. Ni ankaux kontaktis la packonsilantaron kaj povis interesigi gxin por nia afero. Baldaux gxi informis al mi, ke mi devas iri al la cxefpolicejo por tie ricevi la permeson por kunveni. Tion mi faris nun cxiumonate. Pere de la packonsilantaro mi povis ankaux helpi al la Leipzig-aj esperantistoj. Sekve de la aktiveco de la esperantistoj la registaro sendis delegacion de 10 esperantistoj al la Internacia Esperanto-Kongreso en 1959 en Varsovio.

Dum niaj klopodoj por la reestablo de Esperanto-organizajxo en GDR s-ano Schödl petis min transpreni la peradon de la bona kaj bela cxina Esperanto-revuo "El Popola Cxinio", kion mi senhezite konsentis. Mi komencis la peradon por 1958 kaj samtempe mi komencis mian kolektadon de la revuo. La respondo al la varbado estis sukcesplena. La nombro de abonantoj konstante kreskis, tiel ke mi fine de 1961 jam havis pli ol 300 abonantojn. La apero de la cxina Esperanto-revuo donis al la esperantistoj de GDR novan esperon kaj revivigis la intereson por Esperanto. Sed cxi tiu favora situacio abrupte sxangxigxis, kiam la konflikto inter Sovetunio kaj Cxinio akrigxis kaj GDR sian subtenon al Sovetunio intensigis. Nun cxio el Cxinio estis malbona. Akupunkturo estis blago kaj medicinisto ne ricevis permeson raporti pri gxi. 50 Esperantaj kalendaroj estis detruitaj. Mi protestis al la posxtoficejo, la posxtoficejo senkulpigis sin, sed la kalendaroj estis for. "El Popola Cxinio" estis ne plu liverata al la abonantoj. Gxuste dum cxi tiu tempo la esperantistoj estis informitaj, ke la registaro nun traktas la problemon de Esperanto, sed ni devis atendi gxis 1965 por la decido. La esperantistoj nun povis starigi novan organizajxon en la kadro de la kulturligo.

Dum la sekvantaj jaroj la konflikto perdis sian akrecon kaj ni povis aboni la revuon "El Popola Cxinio" rekte en la posxtoficejo, kio cxesis post la eventoj de 1989. Nun ni bezonas denove perantojn. Felicxe mi povis dum la malkvieta tempo spite al la multaj malfacilajxoj dauxrigi mian kolektadon de EPCx, tiel ke mi nun posedas 67 binditajn volumojn de la pli kaj pli bela revuo "El Popola Cxinio".