Batalo kontraux inundo

CxI-SOMERE la basenoj de Yangzi-rivero kaj Songhua-rivero sinsekve suferis de malofta inundo. Dum tiuj tagoj, en Cxinio oni foje-refoje maltrankviligxis pro alveno de superakvego kaj foje-refoje gxojigxis pro gxia forfluo. Nun, la katastrofo jam forigxis, tamen la animskuaj kontrauxinundaj scenoj estas neforgeseblaj por la cxina popolo.

MALOFTA KATASTROFO

Inter junio kaj auxgusto en la baseno de Yangzi-rivero 3-foje pluvegis longdauxre kaj grandaree. En iuj lokoj la pluvokvanto estis duoble pli granda ol tiu en la sama periodo de la pasintaj jaroj kaj en norda Jiangxi en la malsupra baseno de Yangzi-rivero gxi triobligxis kaj pli kaj pli multigxis, finfine okazis en la tuta baseno inundo multe pli serioza ol tiu, kiu okazis en 1954. Estis sinsekvaj 8 diluvaj pintoj, la unuaj 6 furiozis unu pli ol alia kaj la akvonivelo en la meza kaj malsupra partoj de la rivero superis la avertan akvonivelon dum pli ol 60 tagoj.

Dum inundo furiozis en suda Cxinio, pluvegis en nordorienta Cxinio, kio 3-foje endangxerigis la riverojn Songhua kaj Nenjiang. La dauxro, alteco kaj flukvanto de la diluvaj pintoj estis senprecedencaj.

En la lastaj 10 tagoj de auxgusto, 29 el la 32 provincoj, auxtonomaj regionoj kaj municipoj de Cxinio malsamgrade suferis de inundo, kiu ruinigis 25.78 milionojn da hektaroj da kampoj, plagis 230 milionojn da logxantoj, mortigis 3?04 homojn (1?20 en la baseno de Yangzi-rivero) kaj detruis 4?70?00 domojn. La rekta ekonomia perdo estas 30 miliardoj da usonaj dolaroj.

BATALO INTER VIVO KAJ MORTO

Alarmis Yangzi-rivero! Alarmis Songhua-rivero! La 1-an de auxgusto inundo brecxis la digon de Yangzi-rivero cxe Paizhouwan en Hubei-provinco kaj la 7-an sammonate brecxigxis la digo de Jiujiang en Jiangxi-provinco. En tiu kriza situacio cxina prezidanto Jiang Zemin prokrastis sian viziton al alia lando, venis al la digo de Yangzi-rivero kaj mobilizis la tutan popolon por batali kontraux la inundo.

Laux la cxina kontrauxinunda legxo, kiam oni alarmas la popolon kontraux minacanta inundo, cxiuj laboroj devas cedi al la batalo kontraux la inundo.

Al tiu batalo Cxinio sendis pli ol 300?00 policanojn, oficirojn kaj soldatojn de la Cxina Popola Liberiga Armeo. Ili rapidis al la plej dangxeraj lokoj kaj kune kun la logxantoj obstine batalis kontraux la inundo. Ili transportis sxultre teron kaj sxtonojn por konstrui provizorajn digojn. Kiam okazis dangxeroj, ili foje-refoje subakvigxis por sxtopi brecxojn. Superakvego englutis iujn vilagxojn kaj minacis ties logxantojn, kaj la armeanoj kaj policanoj sercxis ilin sur akvo. Por savi dronantojn iuj el ili oferis sian vivon. Kiam la armeanoj kaj policanoj forlasis la lokojn post foriro de superakvego, la logxantoj adiauxis ilin kun larmoj kaj nomis ilin homoj plej amindaj en la nuntempo.

UNU SUFERAS, ALIAJ HELPAS.

Kiam intensis la batalo kontraux la inundo, ekis diversaj helpoj en aliaj lokoj: kolekti monon, transporti grandan kvanton da varoj kaj sendi kuracajn tacxmentojn al plagitaj regionoj.

La 11-an de auxgusto, Zheng Wenjiang venis en la Buroon de Civilaj Aferoj por donaci monon al suferantoj de la inundo. Li estis la unua mondonacinto. Li diris, ke li estas postvivanto de la kruela tertremo okazinta en 1976 en Tangshan. Tiam la tuta lando helpis Tangshan, cxi-foje li rekompencis la popolon per mondonaco. Ankaux maljunuloj kaj infanoj faris mondonacon. Iu knabino donacis 3.21 juanojn. Kvankam la sumo estis malgranda, tamen gxi montris sxian amon al la suferantoj de la katastrofo. Kunportante 200 mil juanojn donacitajn de laborantoj de la Fabriko de Tibetaj Medikamentoj kaj medikamentojn valorantajn je 800 mil juanoj, respondeculoj de la fabriko vojagxis de la provinco Qinghai al Pekino. Ili diris, ke antauxe la popolanoj el diversaj lokoj de la lando helpis ilin en konstruado, nun ili donas amon de la tibet-nacianoj al la suferantoj de la inundo.

En malpli ol unu monato la popolanoj en la cxina kontinento donacis 2?78 milionojn da juanoj (inkl. tiujn, kiujn valoras donacitaj varoj). Aliaj cxinoj vivantaj en Hongkong, Aomen (Makao), Taiwan kaj eksterlando esprimis sian amon per mon- kaj vardonacado. Krome, monhelpis ankaux la registaroj de Singapuro, Kubo, Koreio, Izraelio, Usono, Japanio k.a.

Menciindas, ke EPCx-legantoj skribis al ni por esprimi simpation. Ankaux nia finnlanda leganto Pentti Tormala donacis monon. Cxi tie ni kore dankas tiujn legantojn.

BRIDI AKVON ?TASKO PEZA

La superakvego forfluis kaj la popolanoj sin turnis al rekonstruado de sia hejmloko. Post la katastrofo oni pensas, kial okazis la inundo kaj kion oni faru kontraux eventuala katastrofo.

Post analizado pri la kialoj de la inundo okazinta en la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero, fakuloj de akvoutiligo kaj meteologio diris, ke la rivero inundis cxefe pro vetero eksterordinara, pluvego forta kaj longdauxra; la inundon intensigis la serioza detruo de la ekologia medio, la serioza perdo de grundo en la supra baseno de la rivero, la sedimentado de la rivervojo, la neefika ellaso de akvo, la malfortikeco de la digo en multaj partoj de la rivero kaj la malaltigxo de kontrauxinundaj normoj.

Post tio oni ekkonis, ke por altigi la kontrauxinundan kapablon oni devas unue fortigi akvoutiligan konstruon. Por tio, la cxina registaro decidis grandigi la investon por akvoutiliga konstruado, akceli reordigon de Yangzi-rivero, la Flava Rivero kaj aliaj grandaj riveroj, altigi la kontrauxinundajn normojn kaj samtempe malpermesi arbohakadon kaj arbarizi la montojn. Kompreneble, tio estas peza tasko, tamen la kontrauxinunda kapablo certe altigxos post penado de pluraj generacioj.

กก