Euxfemismo en la cxina lingvo

SAME kiel tabuoj, preskaux en cxiuj lingvoj trovigxas ankaux euxfemismo, cxar por eviti la tabuajn vortojn, oni nepre bezonas euxfemismojn kiel anstatauxon. Fakte, en mia artikolo pri tabuoj en la cxina lingvo (aperinta en la 9-a n-ro de EPCx, 1998), mi jam pli malpli traktis la temon pri euxfemismo. Tamen euxfemismoj estas uzataj ne nur por anstatauxigi la evitindajn esprimojn, sed ankaux por aliaj celoj.

Por eviti la malfavorajn esprimojn, oni anstatauxigas ilin per la favoraj. Ekz., por eviti la vorton "morto", oni aplikas gxian antonimon "longviveco". En pasinta tempo cxinoj kredis, ke la homa spirito ankoraux vivas post la morto de la korpo, ili do tre atente zorgis pri sia postmorta vivo. Jam dum sia mezagxo la ricxuloj kutime preparis por si mem mortovestajxojn, cxerkon kaj tombon, kaj oni nomis ilin "porlongvivaj" vestajxoj, lignajxo kaj kavo respektive.

Antikva Cxinio estis agrikultura lando, tial oni opiniis agrikulturon pli grava ol komerco, kaj la komercistoj estis rigardataj kiel profitavidaj homoj, kaj oni ne sxatis rekte paroli aux skribi pri mono kaj kreis euxfemismon por gxi. Antikve, cxina monero estis farita el kupro en ronda formo kun kvadrata truo en la mezo por faciligi la kunligadon per sxnuro, oni humure donis al gxi la titolon "sinjoro de kvadrata truo". Alia tiuspeca sinonimo estas "run-bi" (jxun-bi) signifanta "humidigi la plumon", same kiel la Esperanta vorto "honorario" por verkisto, pentristo aux kaligrafo. Nun anstataux tiuj du euxfemismoj oni simple uzas la vortojn "salajro" kaj "pago".

Interese estas, ke cxinoj ofte uzas la vorton "floro" aux "floro kaj saliko" por esprimi erotikajn aferojn. Ekz., se oni dirus, ke s-ro Ikso sxatas "sercxi floron kaj salikon", tio signifas, ke tiu s-ro frekventas bordelojn. Kaj la venerea malsano estis nomata "flor-salika malsano". Oni nomas dibocxeman junulon "flora frauxlo". Mirinde estas, ke la vorto "flora" estas iaokaze kunligita kun bonzo, por kiu dibocxado ja estas absolute malpermesata laux la budhisma disciplino. Iu eminenta bonzo, kiu ofte faris budhismajn prelegojn, fakte estas dibocxemulo. Li do estas titolita "flora bonzo".

En la cxina lingvo multaj euxfemismoj estas esprimataj per koloroj. En antikva cxina poeziajxo aux rakonto oni cxiam figuris, ke junulinoj estas tiel cxarmaj kiel fresxaj persikfloroj. Sekve, oni kreis la esprimon "persikflora" kiel pornografian euxfemismon. Ekz. la agado pri la "flora" bonzo estas nomata "persikflora okazajxo" kaj la rilata raportajxo ?"persikflora novajxo".

La nigra koloro estas uzata por kontrauxlegxa afero. Ekz., "nigra parolo" estas jxargono de friponoj aux alispecaj fiuloj; "nigra varo" estas kontrauxlegxa varo; "nigra socio" estas bando de kontrabandistoj, disvendistoj de narkotajxoj k.s.

En antikva Cxinio la flava koloro estis rigardata kiel la plej solena koloro kaj gxi tauxgas por la plej majesta persono, nome, imperiestro. Nur li havis la rajton vesti sin per flava robo kaj lia dekreto skribita sur flava papero estis nomata "flava anonco". Sed nun tiu koloro perdis sian majestecon kaj farigxis simbolo de pornografiajxo. Tiu esprimo estis enkondukita el la angla lingvo, kiu nomas la jxurnalon kun pornografia enhavo "flava jxurnalo". En nia lando oni nomas la batalon kontraux pornografiaj eldonajxoj "kampanjo por forbalai la flavan koloron".

La verda koloro esas tre sxatata de la cxinoj, cxar gxi simbolas vivon kaj estas signo de medi-protektado. Sed antikve la popolanoj el la plej malalta socitavolo, precipe la krimuloj, estis devigitaj porti kaptukon el verda sxtofo. Poste, legxo difinis, ke la viroj, kiuj okupigxas en bordeloj, devas porti verdan kaptukon aux cxapon. Rezulte, se iu viro, kies edzino havus alian amaton, kutime estis mokita kiel "ulo kun verda kaptuko" aux "verd-cxapulo". Sed nuntempe oni ne plu mokas tian edzon, kaj nomas la eksteredzecan amaton de la edzino "enmiksigxinto". Estas raportite, ke la procento de eksgeedzigxo kreskis cxiujare en Cxinio dum la lastaj jaroj. La apero de la "enmiksigxinto" ne povas ne esti unu el gxiaj kauxzoj.

En la cxina lingvo euxfemismo estas kreita ankaux pro psikologia motivo por mildigi la vortojn, kiuj sxajnas esti malagrablaj al la auxskultantoj. Ekz., por eviti la vorton "blinda", oni kreis la euxfemismon "lumomanka"; "surda" estas aludo de la esprimo "orelo nekonvena"; kaj idiotaj infanoj estas nomataj "infanoj kun malforta inteligenteco". Tiuj euxfemismoj povas mildigi la malagrablajn sentojn de la handikapuloj kaj utili al ilia psikologia ekvilibro.

De longe Cxinio alte taksas etiketon, kaj multaj euxfemismoj en la cxina lingvo estas aplikataj por etiketa celo aux por esprimi gxentilecon aux modestecon. Ekzemple, anstataux "via opinio" oni diras "via altvalora opinio", kaj anstataux "mia opinio" oni diras "mia humila opinio" aux "neperfekta ideo". Pri ies verko oni ofte diras "lia granda verko", ecx fakte la menciita verko estas nur mallonga kaj ordinara skribajxo, dume pri sia propra verko oni kutime diras, ke lia verko estas "fusxa skribajxo", malgraux ke la verko estas altnivela.

Tia sinhumiliga modesteco ofte kauxzas miskomprenon de fremdlandanoj, kiuj ne kutimigxas al tia esprimo pri modesteco kaj rigardas gxin kiel hipokritecon. Estis iu cxina studento, kiu deziris studi en brita universitato. Kiam li unuafoje vizitis la stud-gvidanton, li diris, ke liaj fakaj scioj ne estas profundaj kaj liaj atingoj ne kontentigaj, kaj petis la profesoron multe lin instrui kaj helpi. Sed tiuj modestaj vortoj ne placxis al la profesoro, cxar li opiniis ke tiu studento ne estas tauxga. Poste li trovis, ke la studento estas talenta, kaj riprocxis lin, kial li ne diris la veron.

Ankaux mia artikolo "Aludoj en la cxina lingvo" (vd. la 5-an n-ron de EPCx, 1998) kauxzis miskomprenon de s-ro Hans Fechler el Germanio. Li skribis al la redakcio de EPCx, ke tiun artikolon li tre sxatas, sed mirinde estas por li, ke mi skribis cxe la fino, ke "tiu cxi artikolo el mia plumo estas nur fusxa skribajxo." Li skribis, ke se la auxtoro estus skribinta tiujn vortojn cxe la komenco, li ne estus leganta gxin. Kial li legu ion, kion ecx la auxtoro opinias "fusxajxo"?

Tiuj faktoj montras, ke la diferenco inter la cxina kaj okcidenta kulturoj kaj tradicioj estas tre granda, kaj la interkomprenigxo inter ambaux flankoj ege ne suficxas. Ni esperantistoj devas pli energie labori por pli intensigi la interkomprenigxon per nia lingvo Esperanto. Mi kore dankas s-ron Fechler pro lia varma letero kaj kredas, ke cxi-foje li ne plu miskomprenos mian tute honestan ideon.