Por morgauxa renkontigxo
?Impreso pri la 17-a Komuna Seminario

de XIANG HONG

La 1-a Komuna Seminario (KS) okazis en Koreio en 1982. Kaj gxis 1994 KS estis renkontigxo de japanaj kaj koreaj junuloj. De 1995 KS estas trilanda ?aligxis ankaux la Cxina Junulara E-Asocio. Jen raporto pri la 17-a KS, la dua en Cxinio, verkita de Xiang Hong, unu el gxiaj organizantoj kaj spertantoj.

Yu Tao

LA 27-a de julio 1998, Pekino.

Finfine tagigxis. Nevolonteco tamen ne povis reteni la pason de la tempo. Post sendorma babilado, trinkado kaj kantado la partoprenantoj de la 17-a KS alfrontis doloran disigxon. Je la 8-a matene, pro ekskurso iuj KS-anoj devis forlasi la seminariejon ?Hotelo Yunxiang. Je la 9-a la aliaj havis la ferman ceremonion. Memorajxoj estis intersxangxitaj, fotoj estis faritaj. Iuj sentimentalaj frauxlinoj ecx ploris.

De la 24-a gxis la 27-a nekonatoj farigxis intimaj amikoj. Nur tiam, kiam oni deklaris la sukcesan finigxon de la KS, la organizantoj komplete kaj kontente trankviligxis post la lacigaj tagoj. Ili kore dankas Esperanton, kiu donis la eblon okazigi la maloftan renkontigxon en Pekino por 100 esperantistoj el Koreio, Japanio, Auxstralio, Argentino, Pollando kaj kompreneble ankaux el Cxinio.

FRUKTO DE LA 17-A KS

Krom sukceso de kutimaj programoj, kiaj inauxguro, diskutoj pri la cxeftemo kaj aliaj temoj, vesperoj interkona, amuza kaj internacia, la plej gxojiga frukto de tiu cxi KS estas la naskigxo de la Prepara Komisiono de Junulara Azia Movado (JAM). De 23:00 de la 26-a gxis 2:00 de la 27-a, dum aliaj KS-anoj kantante kaj babilante gxuis sian lastan seminarian vesperon, deko da estraranoj de la Korea, Japana kaj Cxina E-junularaj Asocioj varme diskutis pri la junulara movado en Azio. Ili donis frukton ?rezolucio de la 17-a KS, kies cxefa enhavo estas:

1. Starigi la Preparan Komisionon de Junulara Azia Movado (JAM).

2. Celoj de la Prepara Komisiono de JAM estas:

a. Plivigligi la E-junularon en Azio;

b. Fluigi komunikadon inter aziaj junularaj asocioj;

c. Antauxenpusxi la junularan E-movadon en pli da aziaj landoj;

cx. Intimigi TEJO-n kaj aziajn junularajn asociojn.

3. Bill Mak el Hongkong estis elektita kiel respondeculo de la Prepara Komisiono de JAM.

La rezolucio ricevis aplauxdon en la fermo de la KS.

Mi rememoris la salutleteron de Joseph Truong, prezidanto de TEJO, kiu diris: "Certe dank' al la renkontigxoj kiel KS, la junulara movado en Azio povos progresi antauxen." Mi rememoris ankaux la 13-an KS, kiu okazis antaux kvar jaroj en Dankook-Universitato en Chonan de Koreio. Tiam Edlyn kaj Danny, vicprezidantoj de TEJO, akceptis intervjuon de mi kaj aliaj cxinaj junuloj el EPCx kaj E-sekcio de Cxina Radio Internacia. Pri la junulara movado en Cxinio, Edlyn proponis: "La unua pasxo por vi certe estas kunlaboro kun la japanaj kaj koreaj junuloj. Tion TEJO cxiam subtenas." Gxuste en tiu cxi KS, junuloj el la tri landoj unuafoje kunsidis por plani aligxon de la Cxina Junulara E-Asocio (CxJEA) al la organizantaro de KS.

En 1995, en Tianjin de Cxinio, realigxis la unua pasxo.

Cxu la fondigxo de la Prepara Komisiono de JAM estas nova pasxo?

EDIFO DE LA CxEFTEMO

En la enkonduka parolo pri la cxeftemo "Esperanto kaj mi", Yu Tao, prezidanto de CxJEA, diris: "Tiu temo donis al ni sxancon ne nur retrorigardi la historion, sed ankaux plani kaj prepari la estontecon."

Dum la KS, en du 2-horaj diskutoj pri la cxeftemo, oficialajn prelegojn faris s-anoj Ma Young-tae kaj Shin Dong-hyun el Koreio, Gotou Humihiko el Japanio, Shi Xueqin, Huang Yinbao kaj Ji Dalu el Cxinio. Veteranaj esperantistoj Lauxlum el Cxinio, Paulo Desailly el Auxstralio, Feliks Malinowski el Pollando aldonis edifoplenajn opiniojn pri utilo, lernado kaj propagando de Esperanto. Dank' al diversaj rakontoj, multaj partoprenantoj kune dividis la gxojon kunesti en granda familio internacia. La diskutoj montras, ke Esperanto ne nur estas utila internacia helpa lingvo, sed ankaux povas ludi gravan rolon por solvi problemojn inkluzive de la lingva en la estonta mondo.

La vortoj de s-ano Ma Young-tae estas elvokivaj: "John F. Kennedy diris: Ne demandu, kion via patrujo povas fari por vi, sed pripensu, kion vi povas fari por via patrujo. Nun mi privokas: Ne demandu, kion Esperantujo povas fari por vi, sed pripensu, kion vi povas fari por nia verda lando Esperantujo!"

Kian efikan laboron fari por E-movado? Laux sia sperto li donis serion da konsiloj, ekz., ekipu vin per flua lingvo-kapablo de Esperanto, kuragxe konigu al neesperantistoj Esperanton, sencxese praktiku Esperanton parole kaj skribe, enlande kaj internacie, kaj instruu Esperanton al niaj cxirkauxaj homoj. Tiel praktikis ne nur li, sed ankaux aliaj KS-anoj, kiaj Lee Jungkee el Koreio kaj Shi Xueqin el Cxinio, kiuj rikoltis multe en praktikado kaj propagando de Esperanto.

Sxajne la temo "Esperanto kaj mi" estis hazarde elpensita de la organizantoj, tamen gxi donis al la diskutoj neatenditan seriozecon ?junaj esperantistoj dronis en meditado: Cxu la estonteco de Esperanto dependas de ni? Kion do ni devas fari?

Eble la Prepara Komisiono de JAM donos partan respondon.

POR MORGAUxA RENKONTIGxO

En la internacia vespero, s-ano Lee Jungkee, kiel unu el la iniciatintoj de KS kaj observanto de la azia E-movado, diris sian impreson kaj esperon. Li dankis la cxinajn organizantojn pro ilia laboro por livero de komforta logxejo kaj enhavoricxaj programoj. Tamen li diris, ke la lastaj KS-oj pli kaj pli karakterizigxis per komencanteco. Kvankam inter junaj esperantistoj estas multaj komencantoj, tamen kiel organizantoj de la KS, la estroj de la landaj junularaj asocioj devas klopodi por profundigi la kunigxon de junuloj, por ke gxi ne restu suprajxa.

Dum tiu cxi KS la estraranoj de la junularoj el la tri landoj diskutis ankaux pri la venonta KS en Japanio. Reprezentantoj de la Japana E-Junularo (JEJ) decidis, ke JEJ elektos urbon cxe la okcidenta marbordo de Japanio kiel gastiganton de la venonta KS. Tio tiris nian penson al la morgauxo.

La 4-taga kunigxo estas tre valora, cxar dum preskaux unu jaro la junuloj ne havos pli da sxanco vidi unu alian. Tial cxe la adiauxo multaj partoprenantoj larmis. Shin Dong-hyun el Koreio sencxese konsolis la plorantojn: "Memoru, la nuna disigxo signifas estontan renkontigxon." Por morgauxo, ni junuloj devas pli diligente lerni la lingvon, pli multe korespondi unu kun alia kaj pli bone nin prepari, cxu ne?