Infanoj en familio sen patro aux patrino
Patro havas sian propran familion,

patrin' havas sian propran familion,
forlasinte min solan
ne konantan kialon...

La malgxojiga kanto cxiam plorigis la 15-jaran Ye Ming, kies larmoj foje-refoje malsekigis la kapkusenon. Du jarojn antauxe liaj gepatroj divorcis, la patrino iris eksterlanden por reedzinigxi, la amatino de la patro ne volis, ke Ye Ming logxu cxe ili. Post longa hezitado la patro decidis konfidi lin al siaj parencoj en kamparo. Por ne farigxi sxargxo de la patro kaj povi sin vivteni en la sama urbo, kie la patro logxis, Ye Ming sin ekokupis pri legomo-vendado. Tiel li cxesigis la lernejan vivon.

En la pasintaj jaroj la divorca procento en Cxinio levigxis, sekve plimultigxis senpatr(in)aj familioj. Kvankam la konceptoj de cxinoj pri edzeco kaj familio jam multe sxangxigxis, ?gxenerale oni ne kiel antauxe alimaniere traktas la infanojn, kies gepatroj divorcis, kaj la divorcintaj gepatroj dauxrigas sian devon vivteni la infanojn, ?tamen la neatendita rompigxo de la familio kaj manko de familia intimeco pli-malpli vundis la sentojn de la infanoj.

De la infaneco Xiao Jie estas simpatia. Post kiam la patro forlasis la patrinon kaj sxin, sxi donis pli multe da zorgoj al la patrino. En la lernejo per sia bona konduto sxi akiris lauxdon de la instruistoj kaj kunlernantoj. Foje sxiaj kamaradinoj vizitis sxin. Ili parolis pri sia propra patro. Iu diris, ke sxia patro antaux nelonge acxetis novan librosakon por sxi; alia diris, ke sxia patro ofte akompanis sxin al amuzejo... Tio kauxzis al la cxiam kvieta Xiao Jie eksplodon de kolero. Sxi kriegis: "For, vi cxiuj for!" Kaj la renkontigxo finigxis per malgxojo. Pro tio la patrino riprocxis sxin, kiu kun larmoj elversxis sian koron: "Ili paradis per sia patro, tio dolorigis min."

La infanoj ne komprenis, kial la gepatroj disigxis, kial ili forlasis ilin. Vizagxe al la abrupta okazajxo, ili iam penadis persvadi la gepatrojn repacigxi, tamen pli ofte ili pro sia nematureco ne sciis kion fari. La 16-jara Zhao Bin ofte alfrontis tian malfacilon: "Kiam la patrino riprocxis la patron, mi montris malkontenton kontraux sxi; kaj cxe la patro mi defendis la patrinon, tiel nek li nek sxi trovis min komprenema." Parolante li, aspektanta kiel plenkreskulo, iom konfuzigxis.

Inter la divorcintoj multaj estas erudiciuloj kaj mezagxuloj, kies infanoj plejparte vizitas mezlernejon. Pro bona edukado kaj prudento la infanoj finfine komprenis kaj pardonis la gepatrojn sciante, ke la lastaj efektive amas kaj amos ilin. En la okuloj de Xiao Hua, la gepatroj estas la plej bonaj en la mondo. Dum 3 jaroj post sia divorco la patro ne sciis, kiel klarigi la okazintajxon al la filino. Foje li ricevis leteron de la filino, kiu konigis al li sian lernadon, promesis bone prizorgi la patrinon kaj deziris al li bonfarton. La vortoj kortusxis lin kaj forpelis lian konsciencriprocxon.

Tamen nemalmultaj infanoj falis en la embarason similan al tiu de Ye Ming, suferante kaj en vivo kaj en sento. Tion kauxzis cxefe iliaj gepatroj: iuj el ili zorgis pli multe pri si mem rigardante la infanon sxargxo, sekve sentigis al la lasta humilecon kaj ecx splenon; aliaj pli serioze vundis la sentojn de la infano pro sia malkontento pri la geedzeco; triaj psikologie sxargxis la infanon per la vortoj "cxe mi estas nur vi ununura intimulo, mi dependos de vi".

Koncerna departemento faris enketon al 50 elementlernejanoj, kies gepatroj divorcis. Oni trovis, ke 34 el ili farigxis malkuragxaj kaj nememfidaj, 7 ?egoismaj kaj flamigxemaj. Iu enketita knabo diris: "Panjo, ne malgxojigxu! Mi vivtenos vin post mia plenkreskigxo. La patro estas malbonulo, cxar li forlasis nin." Iu knabino diris: "Antauxe la patro tiel intime traktis la patrinon, tamen nun cxio sxangxigxis. Plenkreskinte, mi ne edzinigxos." Evidente la animo de la infanoj pli-malpli malnormaligxis.

Iuj homoj, kiuj eliris el malsukcesa geedzeco, faras klopodon por harmoniigi la rilatojn inter la anoj en la nova familio. La patro de Shasha estas taksiisto. Li tuttage laboregis intencante havigi al si pli multe da mono por lernigi la filinon en la plej bona lernejo. Tamen la filino ne kontentis: "La patro estas tiel okupita, ke li ne havas tempon akompani min. Inter li kaj mi sxajne nur ekzistas tiaj aferoj, kiaj mangxado, vestado kaj pago por lernado. Fakte mi deziras amikigxi kun li, cxar por mi nur li estas la plej intima en la mondo." Informigxinte pri tio, la patro multe sxangxigxis. Li ne plu drinkadis nek ebriigxinte krude traktis la filinon, krome li pli frue ol antauxe revenis hejmen por prepari mangxon kaj amuzis la filinon per interesaj paroltemoj.

Por helpi la infanojn en senpatr(in)a familio kaj havigi al ili sxancon pli multe kontakti la socion kaj komuniki sentojn, en iuj urboj oni starigis koncernajn lernejojn kaj konsultejojn. Gxuste en aktivado okazigita de la konsultejo la patro de Shasha konis sxian deziron. Ankaux studento-volontuloj prizorgis la senpatr(in)ajn familiojn. Helpi la senpatr(in)ajn infanojn estas devo de la tuta socio.