Tradiciaj ludoj kaj ludiloj

de PANG NAIYING

Mi volas scii pri diversaj infanaj ludoj kaj ludiloj.

KIMMO HAKALA (Finnlando)

LA vortoj de nia leganto Kimmo Hakala vekis cxe mi rememoron pri mia infana gxojo, alportita de diversaj interesaj ludoj kaj ludiloj. Kvankam la ludoj kaj ludiloj de la 50-60-aj jaroj estas tre simplaj, malpli modaj ol tiuj de la 90-aj jaroj, tamen ili odoras pli da niaj naciaj trajtoj.

DONACOJ DE LA NATURO

La infanoj estas favorataj de la naturo. La floroj, birdoj, herboj kaj insektoj cxiuj estas donacoj de la naturo por la infanoj. En la jaroj, kiam la vivo de cxinoj ne estis ricxa, la ludoj kaj ludiloj de la infanoj dependis cxefe de la naturo.

Verdas la salikoj,
Kurbas longaj vergoj.
Pendas ili super akvo,
Flutas mi per salik-sxalmo
kaj prikantas primaveron.

Tiel kantas infanoj. Kiam ili blovas per salika sxalmo kaj kuras sur kampo, banate de sunbriloj kaj grundodoro, ili kunfandigxas kun la naturo.

Kompreneble, por infanoj la plej allogaj estas insektoj, inter kiuj agrioto (Agriotes fuscicollis) estas ilia bona amiko. Tiuj insektoj ofte gastas en la korto de infanoj. La infanoj metas agrioton sur tabulon, premetas gxian ventron kaj demandas: "Cxu pluvos hodiaux?" La insekto do kapjesas. Auxdinte tion, la infanoj eksplodas de ridego. Kaj kiam la infanoj metas gxin surdorse sur tabulon kaj demandas: "Kiom alta estos nia tritiko?" La insekto do saltas supren. Kaj la infanoj klakigas la manojn, kriante: "Aha, tiel alten kreskos la tritiko!"

Cxe alterno de somero kaj auxtuno la knaboj sxatas ludi per griloj, kaptitaj en herbaro aux fendo de rokoj cxe urbomuroj. Knaboj metas du bravajn virgrilojn kun longaj kruroj kaj largxa dorso en argilan vazon kaj incitas ilin per maldika herbotigo, la du griloj do cxirpas kaj luktas. Post lukto la venkinto ricevas lauxdon. Tiam, ecx se gxia juna mastro malsukcesas en lerneja ekzameno, li ne cxagrenigxas kaj nomas la venkintan grilon cxiamvenka generalo.

DIVERSAJ INFANAJ AMUZOJ

En Cxinio multaj popolaj ludiloj havas ian rilaton kun festoj. Ili estas transformitaj el bonauxspiciaj objektoj kun la signifo de benado al la posteuloj.

En vilagxoj infanoj sxatas tolan kaj argilan tigrojn, cxar oni opinias, ke tigro estas regxo de la bestoj, sxatas mangxi diablojn kaj kapablas forpeli perversajn feojn, tial la tieaj infanoj portas tigrajn sxuojn kaj cxapon kaj dormas kun kapo sur tigra kuseno. En festoj oni donacas tigrajn ludilojn al infanoj, por ke la tigro garantiu la sanan kreskon de la infanoj.

La sepa de la sepa monato laux la cxina luna kalendaro estas tago de kampara festo por peti spritecon de virinoj. Tagmeze knabinoj metas vazon kun akvo en sunlumo kaj po unu kudrilon en la akvon. Oni do auxguras spritecon de la metinto laux ombro de la kudrilo. La mallargxa ombro simbolas spritecon de la metinto kaj la dika ?stultecon... Tiam en kuirejo iliaj patrino kaj avino sin okupas je preparo de modlitaj farunajxoj, kiaj 12 bestoj kun simbolo de naskigxjaro, krevinta granato kun simbolo de multe da posteuloj kaj peonio kun simbolo de ricxeco kaj nobleco. Fininte la preparon, ili proponas al la knabinoj kunligi la farunajxojn per fadenoj. La knabinoj mangxante faras tion.

Antauxvespere de la Printempa Festo en Cxinio cxie lumas lanternoj. Tiam la knabinoj bruligas fajrajxojn kaj knaboj krakigas petardojn. La fajrajxoj tre brilaj kaj buntaj lumigas la cxielon kaj teron, dum la petardoj tondras. En la bruego la maljuna avo brakumas la timeman infanon konsolante: "Ne timu! La petarda bruego fortimigas la diablon kaj tiam ni ne suferos de malsano."

En la komenco de aprilo estas tagoj por flugigi kajton. La ludo estas sxatata de infanoj kaj ankaux de plenkreskuloj. Estas diversformaj kajtoj: birdaj, fisxaj, bestaj kaj homfiguraj. La kajtoj naskigxis antaux 2 400 jaroj. Origine ili estis ligna milvo. Historia libro notas, ke siatempe oni faris lignan pigon kaj flugigis gxin, kiu povis sxvebi plurajn tagojn sur la cxielo. Poste naskigxis milvo el papero, uzata kiel amuzilo kaj komunikilo en la milita afero. La kajtoj estas malsamgrandaj. La gigantaj kajtoj estas tre potencaj. En la 50-aj jaroj estis junulo, kiu flugigis kajton altan je 4.7 m. Pro forta vento la flugiganto ligis la sxnuron al sia talio kaj faris nodon cxe auxto. Estis ekster la atendo, ke la levigxinta kajto, blovate de forta vento, abrupte strecxis la sxnuron, levis supren la junulon kaj du radojn de la auxto. Ho, terure! Apudstarantoj kuris helpi kaj la junulo estis savita. Tial la infanoj devas flugigi kajton en konvena grandeco. Tiaokaze iliaj gepatroj ne malhelpas ilin kaj lasas ilin ludi lauxvole. Iam pro forta vento oni proponas rompi la sxnuron kaj diras: "La kajto forportas la malfelicxon."

La cxinaj infanoj ja estas klerigataj de la antikva kulturo, amuzante sin per popola ludo.

GxOJO EN LUDO

La infanoj estas denaske viglaj. Cxiutage ili pasigas plurajn horojn en lernejo. Cxiufoje, kiam auxdigxas sonorilo, ili pafigxas al placo por diversaj ludoj. La ludiloj estas simplaj kaj interesaj. Ili kuras, saltas...

Knaboj sxatas ludi feran ringon. La ringo kun diametro de 40 cm estas ligita kun kelke da malgrandaj feraj ringoj. Oni rulas gxin antauxen per hoka stango, kio faras bruegon. Knabinoj bone ludas piedvolanon el kupra monero kaj plumoj, kiu similas al floro. Iuj lertaj knabinoj povas supren frapi piedvolanon 200-foje unuspire.

Salti super kauxcxuka sxnuro estas ludo de knabinoj. Ili faras la sxnuron el malnova bicikla aertubo. Du knabinoj tenas la sxnuron en la mano, dum aliaj knabinoj saltas super gxi kantante. Kun finigxo de cxiu kanto la kauxcxuka sxnuro levigxas foje refoje, de kruro al talio, akselo, sxultro, orelo, ecx gxis la kapo. La malaltstaturaj knabinoj devas unue tiri la sxnuron malsupren kaj poste salti, dum la superemaj knabinoj saltas kun etenditaj kruroj kaj piedpintoj. Tiu ludo estas kombino de gimnastiko, danco kaj kanto. Lertaj knabinoj saltas gracie kiel hirundo.

Jxeti sakon estas sxatata ludo de geknaboj. Du infanoj en la distanco de dekkelkaj metroj jxetas unu al la alia sakon plenan de maizgrajnoj aux sablo por trafi la ceterajn infanojn, kiuj kuras inter ili por eviti la jxetadon. La bravaj cxiamaniere kuras renkonte al la jxetanto por kapti la sakon, cxar tiamaniere ili povas savi tiun, kiu estis trafita kaj punita je apudstarado. Tiu ludo instruas la infanojn, ke harmonia kunlaboro kondukas al venko.

La infanoj gxoje ludas cxiam kaj cxie. Cxiu objekto povas farigxi ilia ludilo. El papero ili povas fari cxapon, boaton aux balonon. El fadeno ili povas formi diversajn geometriajn figurojn. El simplaj sxtonetoj ili povas fari sxakpecojn.

Vespere, ili bruligas kandelon kaj per siaj manoj faras diversajn ombrajn figurojn, tiel ke sur la muro aperas leporo kun longaj oreloj, vulpo kun elstaranta busxo kaj aglo kun etenditaj flugiloj...