VIRINA ORKESTRO DE NACIAJ MUZIKILOJ

Kvar frauxlinoj konsistigis malgrandan orkestron de naciaj muzikiloj de Cxinio: Frauxlino Fan ludas gxeng-on (21- aux 25-korda pluka instrumento), Yu ?erhu-on (cxina dukorda instrumento), Yang ?bivon kaj Liu ?zimbalonon. La komuna amo al la nacia muziko grupigis ilin, kiuj do fondis malgrandan cxambran orkestron de naciaj muzikiloj.

Tiuj cxi kvar frauxlinoj eklernis nacian muzikon en infaneco kaj poste studis en konservatorio. Somere de 1996 invitite ili partoprenis la Internacian Komputeran Muzikan Festivalon okazintan en Hongkong kaj tie ili kune okazigis koncerton kaj ludis modernan muzikon kaj tradician cxinan muzikon. Ili estis alte taksataj de la auxskultantoj kaj muzikista rondo. Inspirite de tio, ili komencis sin prepari por fondi orkestron de naciaj muzikiloj.

Gxenerale la tradiciaj naciaj muzikiloj de Cxinio estas ludataj plejparte sole aux de granda orkestro, dum ilia kvaropa ludado estas farata en cxambro. La de ili ludataj kvar specoj de muzikiloj estas reprezentantoj de la naciaj muzikiloj de Cxinio kaj havas difinitan regulon en ludado, tial oni devas fari modifon al muzikajxoj por adapti ilin al cxambra ludado. Dank' al sia fervoro al muziko kaj senlaca penado, ili sukcesis en adaptado de antikvaj muzikajxoj. Nun ilia prezentado elspiras ne nur la cxinan nacian etoson, sed ankaux internacian popularecon.

MIRINFANOJ DE CxINIO

Shi Zhan eniris en la Cxinan Scienc-teknikan Universitaton, kiam li estis 13-jara, kaj farigxis unu el la plej junaj studentoj en Cxinio. Poste li studis eksterlande por doktorigxo, solvis la malfacilan problemon "Matematika Modelo de Brown-movado", kaj en sia 30-a jaro li farigxis instruisto de doktorigxaj studentoj en Kuri-Universitato de Francio.

La Cxina Scienc-teknika Universitato havas geknaban kurson, kiu en la lastaj 20 jaroj akceptis 710 malpli-ol-15-jarajn geknabojn, kia Shi Zhan. El ili 550 jam diplomigxis el la universitato kaj cx. 400 el la 550 dauxrigis studon por magistrigxo en Cxinio kaj aliaj landoj kaj pli ol 100 el ili jam akiris doktorecon. La procentajxo de doktorigxo estas multe pli alta ol tiu de diplomitoj el ordinaraj universitatoj. Nun tiuj iamaj geknaboj jam montris siajn kapablojn en famaj universitatoj, institutoj kaj ekonomiaj establoj de Cxinio kaj aliaj landoj.

Chen Yongcong, studento de la 2-a geknaba kurso, kiel la dua eminenta sukcesinto en la landskala ekzameno siatempe, farigxis fizika magistrigxa studento akceptita de Cxinio kaj Usono kune. En 1989 li revenis Cxinion kaj ekokupis sin pri alttemperatura superkonduktiva mikrokosma mekanismo. Kaj en sia 30-a jaro li farigxis la plej juna profesoro en la nomita universitato.

La geknaba kurso de la universitato sin liberigis el rutino de instrua administrado kaj permesas al siaj studentoj rekte studi en pli alta klaso de ajna lernobjekto post ekzameno, elekti la de ili preferatan lernobjekton, anticipe partopreni scienc-esploran laboron, antauxtempe diplomitigxi kaj sin anonci pri ekzameno por farigxi magistrigxa studento. La kurso alte taksas instruadon laux kapabloj de la studentoj kaj disvolvigxon de iliaj cxiuflankaj kapabloj.

S-ro Zhu Yuan, gxenerala sekretario de la Asocio de Eksterordinara Edukado de Cxinio, opinias, ke tiu eksterordinara eduko estas iniciativo en la eduka historio de Cxinio, tamen oni ankoraux ne tute konas la misteron de la intelekta kresko, kaj krome, tiu edukado estis komencita antaux nelonge kaj gxi estas ankoraux en provado.

PENTRAJxOJ SEKRETE KONSERVITAJ 40 JAROJN

Aprile de 1998 la Pekina Galerio de Pentrajxoj unuafoje publikigis pli ol l 000 pentrajxojn de majstro Qi Baishi (1863-1957) konservitajn 40 jarojn kaj eldonos "Kolekto de Pentrajxoj de Qi Baishi Sekrete Konservitaj en la Pekina Galerio de Pentrajxoj" (en 4 volumoj). La publikigitajn verkojn de Qi Baishi konsistigas liaj pentrajxoj pri floroj, bambuoj, pinoj, legomoj, fruktoj, herboj, insektoj, birdoj, homfiguroj kaj pejzagxo kaj liaj kaligrafajxoj.

Kiel fama pentristo en la 20-a jc., Qi Baishi estas konata de la tuta lando. Liaj pentrajxoj videblas sur termoso, mantuko kaj lavpelvo kaj en kajero aux lernolibro.

Qi Baishi naskigxis en kamparana familio en Hunan-provinco. Li eniris en lernejon, kiam li estis 8-jara. Sed post nur unu jaro li cxesis lerni pro malricxeco. Li farigxis metilernanto de lignajxisto en la 15-jara agxo kaj eklernis pentradon, kiam li estis 27-jara. 41-jara, li veturis en Pekinon kaj fikslogxis tie en la agxo de 57 jaroj. Komence li vivtenis sin per vendo de pentrajxoj kaj iom post iom farigxis landfama pentristo. En 1953 la Kultura Ministerio de la Cxina Popola Respubliko premiis lin per honora atesto pro liaj elstaraj kontribuoj al la belarta afero de Cxinio. En la sama jaro li ricevis la   Premion de Internacia Paco donitan de la Monda Paca Federacio kaj poste li funkciis kiel honora direktoro de la Cxina Galerio de Pentrajxoj.

La malkasxigxo de la verkoj de majstro Qi Baishi donis ne nur ekzemplojn por distingi liajn verkojn disde la falsajxoj, sed ankaux specifan referencon por studi liajn artajxojn kaj belartan idealon.

MALGRANDA PANDO

En la homa imago la granda pando, nacia trezoro de Cxinio, cxiam asocias sin kun nobela pigreco. La malgrandaj pandoj (Ailurus fulgens), parencaj al la grandaj, estas same raraj kaj amindaj. Ili vivas cxefe en Sichuan kaj Tibeto de Cxinio.

La novnaskitaj malgrandaj pandoj estas preskaux same grandaj kiel hamstro, tamen ili kreskas rapide. Post 3 tagoj ili pezas cx.180 g. Cxe la monatigxo ilia korpopezo superas 400 g. Post unu monato kaj duono ili malfermas okulojn kaj komencas petoli. Tiam la haroj sur iliaj ventroj kaj gamboj farigxas malhelkoloraj, aperas rugxaj kaj palrugxaj strioj sur la vostoj. La haroj inter la grandaj oreloj kaj malgranda blanka busxo farigxas skarlataj kaj similas al tiuj de prociono. Plenkreskinte, ili estas preskaux same grandaj kiel kato.

Plenkreskintaj malgrandaj pandoj estas ne plu viglaj, sed moderaj en agado. Ili iras malrapide kaj ofte macxas bambuajn foliojn, kusxante sur brancxoj. Nun oni ankoraux ne scias, kiom da malgrandaj pandoj estas en la naturo, tamen oni scias, ke en la zooj de cxiuj landoj estas entute cx. 600 malgrandaj pandoj.