Nekonataj herooj

KVANKAM en nomlisto de grupo de montgrimpistoj ne estas nomoj de iliaj asistantoj, tamen cxi tiuj estas nemankigeblaj por la grupo. Oni povas diri, ke preskaux en cxiu venko en montgrimpado estas iliaj kontribuoj. Jen rakontoj pri du asistantoj de montgrimpistoj.

TIBETA ASISTANTO

Li estas estro de la asistanta grupo. Sed en la grupo oni scias nur, ke li estas tibetano, kaj neniom pri liaj nomo, hejmloko kaj agxo. Por simpligi la rakonton ni nomas lin S.

Foje S kaj aliaj asistantoj helpis iun alilandan grupon surgrimpi la montpinton Qogir en la Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono de Cxinio. Kun alto de 8 611 metroj super la marnivelo gxi estas la dua alta montpinto en la mondo. Ili rajdis sur kameloj 8 tagojn kaj atingis la kampadejon cxe piedo de la monto. Poste, S kaj aliaj asistantoj dorse portis sakojn kun oksigeno, mangxajxojn, grimpekipajxojn k.a. al la kampadejo 8 000 metrojn super la marnivelo.

Lavango okazis en la lasta nokto antaux ol ili ekiris. Tiam cxiuj montgrimpistoj, S kaj liaj kolegoj estis dormantaj. Subite, S vekigxis de stranga brueto mallauxta kaj obtuza. Laux sia sperto li sciigxis, ke lavango okazos, amaso da negxo falos kaj cxiuj estos englutitaj de negxo.

Li lauxte kriis, trancxis la dormosakon kaj tendon kaj vekis cxiujn grupanojn. Apenaux ili foriris de la loko, lavango falis. La grupanoj estis savitaj, tamen neatendite li glitis de sur la krutajxo.

Oni trovis lin en 500-metro-profunda loko sub la krutajxo, kiam li tre malforte spiris. Oni pensis, ke li baldaux mortos, kaj ne sciis, kiom da tagoj estos bezonataj por porti lin al hospitalo kaj kio neatendita okazos survoje. Sed, kiel savi lin cxeloke? Multaj grupanoj ploris kaj pregxis por li.

Post 2 tagoj li malfermis la okulojn, 3 tagojn poste, li povis distingi inter homoj. Sed lia kapo duoble sxveligxis, liaj okuloj estis fermitaj de sxvelado. Post 10 tagoj li kune kun la grupanoj grimpis sur la 8 000-metran kampadejon kaj akompanis la montgrimpistojn al la pinto.

NEPALA ASISTANTO

Alia asistanto estas nepalano. Fakte, kiam ni parolas pri montgrimpistoj, ne gravas iliaj sxtataneco, nacideveno, nomo, cxar kiam ili konkeras monton, ili montras la forton de la homaro. Krom la homaro kaj naturo, nenio alia gravas.

Sxajne, la nepalano estas denaska montgrimpisto. Li diris, ke li tauxgas por vivi en neniu alia loko ol en altaj montoj. En loko sub 7?00 metroj super la marnivelo li estas cxiam dormema. Li sxatas drinki cxiufoje antaux ol montgrimpi, li ensakigis botelojn kun alkoholajxo.

Sur la suda deklivo de Qomolangma estas dangxera glacirivero. Se la glacio degelas, aux tro pezas, gxi disfalos. Antaux montgrimpado oni gardas fore de la glacirivero por observi gxian sxangxigxon. Laux regulo oni devas transpasi gxin antauxtagmeze, kiam la glacio ankoraux ne degelas. Li ne timas la glaciriveron. Cxiufoje, antaux ol transpasi la glaciriveron, li drinkis kaj poste li kun duone fermitaj okuloj sxanceligxe iris al la glacirivero. Liaj kolegoj estis zorgemaj pri li, cxar se li falus en la glaciriveron, li mortus de frosto. Tial cxiufoje oni helpis lin transpasi la glaciriveron.

Tamen en loko pli-ol-7 000-metro-alta, kiam oni suferas de alta altitudo, li aparte vigligxas. En la "malpermesita regiono de la vivo" 8 000 metrojn super la marnivelo, li ankaux kuragxas drinki, ofte li kaj drinkas kaj montgrimpas. Li jam 6-foje grimpis sur Qomolangma. Por li tio facilas kiel hejmenreveno. Foje montgrimpado finigxis, tamen iu grupano ne volis foriri, cxar li ankoraux ne atingis la pinton. Informigxinte pri tio, la nepalano diris al li: "Preparu alkoholajxon, mi akompanu vin por realigi vian deziron." Li dorse portis sakojn kun oksigeno kaj mangxajxojn kaj surgrimpis la pinton kun la grupano.

Tamen, en la lokoj sub 7 000 metroj super la marnivelo li ne estas tiel gxoja. Foje, la nepala regxo sursxultrigis al li orbrilan skarpon kaj lauxdis lin nacia heroo. Sed por faciligi drinkadon, li formetis la skarpon. Alifoje en bankedo, li senpacience falis sur la plankon. La mastro opiniis, ke li malsanigxis, dume lia kolego kun rido donis al li botelon da alkoholajxo. Oni scias, ke nur monto kaj alkoholajxo povas gxojigi lin.