Utiligo de kalabasoj

Fotoj de DOU SHICHANG

En Cxinio kultivado de kalabasujoj havas historion de kelkmil jaroj. Linqu-gubernio de Shandong-provinco estas unu el la plej fruaj kultivejoj de kalabasujoj.

En Linqu, kiam venas auxtuno, cxu en kampoj, cxu apud vojoj, cxu en kortoj, cxie videblas kalabasoj grandaj kaj malgrandaj.

El sekaj kalabasoj fareblas krucxoj, kuirejaj uzajxoj, muzikiloj, mezuriloj k.a. Artistoj faras sur kalabasoj gravurajxojn kaj pentrajxojn. Ili faras ankaux argilajxojn kaj fajencajxojn en formo de kalabasoj. Kalabasaj artajxoj de Linqu vendigxas ne nur en Cxinio, sed ankaux en Malajzio, Singapuro kaj aliaj landoj.