Luozhui kaj lia familio

LUOZHUI estas indigxena tibetano sunbruna, malalta kaj maldika. Li ne parolis han-lingvon, tamen liaj nigraj kaj helaj okuloj montris, ke li komprenas nin alilokanojn, kiuj salutis lin kaj volis viziti lian hejmon. Helpate de interpretisto, Luozhui kune kun siaj edzino kaj bofilino akceptis nin en sia hejmo.

La familio de Luozhui estas ordinara en Shannan, unu el la ricxe naturdotitaj regionoj en Tibeto. En la familio estas dek anoj: Luozhui kaj lia edzino, kvar filoj, unu filino, unu bofilino kaj du nepoj. Dum nia vizito en la hejmo restis nur Luozhui, liaj edzino kaj bofilino, la aliaj estis en laborejo aux en lernejo. Kaj la granda korto aspektas iel malplena.

Videble, la familio estas ricxa. Flanke de la korto estas tenejo kun sakoj plenaj de objektoj; aliflanke estas stalo, kie bovoj kaj cxevaloj mangxas furagxon. Cxie regas pureco kaj ordo.

La U-forma logxejo aspektis granda kaj bela kun largxa verando kaj cxambroj interkomunikaj. Luozhui diris, ke tibetanoj sxatas logxi ecx kun edzigitaj filoj. En la logxejo cxiuj liaj filoj havas sian propran cxambron suficxe grandan. Ni scivolemis pri la purigo de tiel multaj cxambroj. Luozhui diris: "Tio tute ne estas malfacila. La gefiloj estas laboremaj. Antaux cxiu festo, kunlaborante ni povas purigi la cxambrojn en mallonga tempo."

La gastocxambro estas 3-4-oble pli granda ol aliaj. Sur la vizagx-al-vizagxe metitaj grandaj sofoj estas dikaj tibet-stilaj kusenoj. Antaux la sofoj, sur tibet-stila tableto estas bombonoj kaj kukoj. Qiongji, bofilino de Luozhui, regalis nin per buterteo, kies odoro rapide plenigis la cxambron.

Qiongji estas bela tibeta junulino. Sxi, kun roz-kolora tibeta robo sur sia svelta korpo, aspektas ne kiel patrino de du infanoj. Je la komenco de nia vizito sxi ne parolis, kun vizagxo rugxigxinta. Kiam ni demandis, cxu sxi volas naski pliajn infanojn, sxi senhezite skuis la kapon kaj respondis kun vizagxo ankoraux rugxa, ke filo kaj filino jam kontentigis sxin, kaj sxi volas sendi ilin estontece en universitaton, por ke ili ricevu pli bonan edukadon.

Je mencio pri universitato Luozhui dauxrigis la paroladon. Li bedauxris, ke li ne donis al sia plej agxa filo, nome la edzo de Qiongji, kaj sia dua filo sxancon dauxrigi la lernadon. Cxar antauxe la vivo de la familio estis malfacila. Tiam li per pruntita mono acxetis traktoron, por ke la du pliagxaj filoj okupigxu pri transportado. Dank' al la transportado la familio ricxigxis kaj la traktoro estis anstatauxigita per kamiono.

"Cxu la filoj donas al vi la enspezitan monon?" mi demandis.

Luozhui diris: "Mi ne bezonas ilian monon, cxar mi havas mian propran enspezon. Antaux longe mi estis cxevalbredisto. Post la liberigxo de Tibeto mi farigxis terkulturisto. Nun mi havas agrojn de preskaux unu hektaro. Ni enspezas per vendo de greno kaj legomoj, kaj krome ankaux per bovo- kaj sxafo-bredado kaj kuseno-teksado de miaj edzino kaj bofilino. Cxiujare la familio enpezas 70?00 juanojn (1 USD = 8.3 juanoj), kio estas la meza nivelo en la vilagxo. Ricxigxinte, mi ege deziras, ke la infanoj pli multe lernu. Mi ofte pregxas por bona lernado de la filoj kaj nepoj."

Cxe mencio pri pregxo la temo de nia parolado sin turnis al religia kredo. Preskaux cxiuj tibetanoj, inkl. de Luozhui kaj liaj familianoj, kredas je tibeta budhismo. Kvankam en lia hejmo ne trovigxas speciala pregxejo, tamen sur muro de la gastocxambro pendas portreto de Bancxen la Deka, gvidanto de la tibeta religio. Flanke de la portreto estas oferajx-tablo, sur gxi estas ligna ujo kun tibeta bildo, plena de sekal-faruno kaj fasko da sekalaj spikoj. Luozhui diris al ni, ke tio estas maniero de tibetanoj peti bonauxguron. Cxiujare oni okazigas ceremonion por sxangxi la sekalajn spikojn.

Tibetanoj kredas je sia propra religio kaj konservas sian propran moron, dume ili ne evitas modernan vivmanieron. En la gastocxambro de Luozhui, krom tibet-stilaj mebloj kaj buterteo, trovigxas ankaux televidilo, magnetofono kaj fridujo. Li diris, ke muzikon sxatas la tria filo, kiu acxetis la magnetofonon. Cxar ili cxiuj sxatas televidon, ili acxetis televidilon. Ecx en la plej varmaj tagoj en somero tie ne necesas fridujo. Por kio do gxi utilas? Pri tio Luozhui klarigis: "Auxtune en rikolta sezono ni bezonas helpantojn. Tiam la fridujo estas uzata por konservi pli multe da viando." Videble, lia familio cxiujare nur en tiu sezono disponas la fridujon.

Dum ni parolis kun Luozhui, lia edzino preskaux silentis, sidante apud li. Tamen en kuirejo sxi tre aktivis. Luozhui foje-refoje deklaris, ke preparado de mangxajxoj estas lia okupo. Tamen ni rimarkis, ke lia edzino multe helpas lin. Dume mi trovis, krom la puraj potoj cxe la forno, ankaux okulfrapan simplan pentrajxon sur la muro pri skorpiego kaj pelvo kun fajro. Luozhui diris al ni, ke gxi estas uzata por forpeli demonon, kaj la tibetaj vortoj sur gxi signifas "Bonauxguron en la Jaro de Tigro".

Ni adiauxis Luozhui kaj liajn familianojn cxe la pordo. Kiam nia auxto veturis malproksimen, mi vidis ilin ankoraux starantaj cxe la pordo. Kia felicxa familio! Elkore mi deziras, ke Luozhui frue realigu sian deziron viziti Lhasa kaj Pekinon.