Trafikreto en Guangxi

de WEI GUOXIONG

AMBAUxBORDE de Lijiang-rivero ondas montoj kun altaj krutajxoj. Kiam oni sxipas en pluva tago sur la rivero borderita de montoj en nebulo, oni sentas sin kvazaux en lando de feinoj. Je la momento, fascinita, oni ja konas la urbon Guilin kaj la regionon Guangxi.

Guangxi famas en- kaj eksterlande pro Lijiang-rivero. Sed, antauxe cxiuj turistoj kaj investantoj ofte sentis grandan bedauxron pro gxia malfacila trafiko, kiu malhelpis al gxi la disvolvigxon de ekonomio. Cxinio havas 16 milionojn da gxuxang-oj, inter kiuj 13 milionoj logxas en Guangxi. En 1958 fondigxis la Guangxi-a Gxuxang-nacia Auxtonoma Regiono. De tiam la regiona registaro alte taksis la konstruadon de trafikreto en la regiono, cele rapidigi la disvolvigxon de ekonomio kaj altigi la vivnivelon de la logxantoj. Post 1978 la rimarkinde granda monsumo, asignita de la registaro por la konstruado, rikoltis bonan efikon. Kaj nun bone funkcias en Guangxi sxoseoj, fervojoj, akvovojoj kaj aerlinioj.

FACILA TRAFIKO EN GUANGXI

En Guangxi multas montoj kaj riveroj. Sekve, vojkonstruado en gxi malfacilis kaj postulis pli da mono. Cxiujare depost 1978, la regiona registaro asignas cx. miliardon da juanoj por vojkonstruado. Krom sxoseorekonstruado, oni lancxis ankaux trunkajn sxoseojn al industriaj bazoj, havenoj kaj turismejoj. En la regiono etendigxas sxoseoj kun totala longo de 45?78 km, kiuj trakuras preskaux cxiujn gxiajn urbetojn kaj vilagxojn.

En Guangxi funkcias pli ol 40 akvovojoj, navigeblaj tutjare, kun totala longo de 4?35 km. Krom dragi la riverojn, la centra kaj regiona registaroj asignis monsumon ankaux por du grandaj akvoutiligaj konstruoj, tiel ke 1?00-tonelaj sxipoj povas iri tutjare sur la 847-kilometra navigvojo ligita kun la najbara provinco Guangdong.

Antauxe en la regiono ne mankis pramejoj. Sed nun ilin oni ne bezonas por transiri riveron, cxar super la riveroj kusxas diversaj pontoj. Unu el ili estas giganta arkponto super Yongjiang-rivero. Gxi, kun spano largxa je 312 m, estas projektita kaj konstruita per internacie avangarda tekniko.

FERVOJO ?ANTAUxIRANTO POR PORDOMALFERMO

En 1997 ekfunkciis la 898-kilometra Nanning-Kunming-a Fervojo, kies konstruado komencigxis en 1990. Vidante la trajnon unuafoje en la vivo, la montanoj estis ekster si de gxojo. Konvinkite de la diro "Fervojo ?vojo al ricxigxo", ili esperis, ke la fervojo forportos la malricxecon, kiu akompanis ilin dum centoj da jaroj.

La fervojo trakuras la regionon Guangxi je 353 km kaj 30% de gxi estas en Bose, mezgranda urbo subevoluinta, ricxa je mineraloj, industriaj plantoj kaj fruktarboj, sed sen kontaktoj kun la ekstera mondo. Antaux ekfunkciado de la fervojo, lokanoj konstruis sxoseojn. En ses jaroj ili interligis la vilagxajn sxoseojn kun la trunkaj kaj la lastajn kun fervojoj, per kiuj multaj produktoj de Bose transportigxas aliloken, kio diskonigis la urbon kaj allogis al gxi investantojn en- kaj eksterlandajn.

En Nanning, cxefurbo de la Guangxi-a Gxuxang-nacia Auxtonoma Regiono, ekfunkciis samtempe kun la fervojo la plej granda klasifikejo en sudokcidenta Cxinio. El gxi transportigxas granda kvanto da varoj al aliaj lokoj. Tie estas lancxitaj 371 novaj fervojlinioj. Dank' al tio, rapide disvolvigxis komerca, mangxajxa kaj aliaj industrioj. Statistiko montras, ke Nanning havas komercajn rilatojn kun plejparto da provincoj kaj urboj de Cxinio kaj ankaux kun Singapuro, Vjetnamio, Tajlando, Birmo kaj aliaj sudorientaziaj landoj. Cxiutage al la komercurbo Pingxiang, najbara al Vjetnamio, venas vagonaroj kun vivbezonajxoj kaj al gxi transportigxas multaj varoj el Vjetnamio, kiaj ligno kaj drogherboj, al Nanning kaj aliaj lokoj de Cxinio.

CxEMARAJ HAVENURBOJ

Guangxi havas zigzagan marbordon longan je 1?90 km. Cxe la maro sidas la havenurboj Fangchenggang, Qinzhou kaj Beihai.

Inter la tri urboj Fangchenggang estas la plej granda kun plej malgranda logxantaro. En 1968 la sxtato investis por konstrui gxian unuan dokon. Nun tie estas 25 ankrejoj kun la jara sxargx-malsxargxa kvanto de 6.3 milionoj da tunoj, pli granda ol tiu de iu ajn el la du aliaj. Ili tri servas kiel elirejoj de sudokcidenta Cxinio al la maro.

En la pasinteco la eksportajxoj de sudokcidenta Cxinio plejparte estis transportitaj al aliaj lokoj per Yangzi-rivero. Nun la Nanning-Kunming-a Fervojo multe faciligas la transportadon de eksportajxoj en la loko. S-ro Ye Shixiang, estro de la havena buroo de Fangchenggang, diris, ke granda kvanto da eksportajxoj de sudokcidenta Cxinio estas malmultekostaj, kiaj cemento kaj fosforaj ercoj, kaj importajxoj estas cxefe fisxpulvoro kaj feraj ercoj. Pro tio, grandigi la sxargx-malsxargxan povon estas ideala vojo por malaltigi la koston kaj altigi la ekonomian efikon. Nun en Fangchenggang estas konstruata 100?00-tonela doko, profundigata naviga kanalo kaj intensigata mekanizado de sxargxo kaj malsxargxo en la haveno.

La prosperigxo de urbo ne disigeblas de la disvolvigxo de ties haveno. Ni ekzemplu la urbon Qinzhou. Kvar jarojn post la malfermigxo de la haveno, gxi disvolvigxis pli rapide ol en la antauxaj 10 jaroj. Kiel Qinzhou-anoj diris, sen haveno ne estus la urbo nek gxia dogano.

Laux iuj fakuloj, preferindas koncentri kapitalon por disvolvi la lokon, kie estas la tri havenurboj, ol malkoncentri gxin aparte por cxiu el ili. Surbaze de tio, oni elpensis antaux nelonge perspektivan projekton: Starigi havenurban komunumon, kune kolekti kapitalon, racie distribui varojn kaj utiligi investojn por kunordigi la disvolvigxon de la havenurboj sub la unueca planado de la auxtonoma regiono.

Per la trafikreto oni interligas Guangxi kun aliaj lokoj de Cxinio kaj ecx la mondo. Tio metis solidan fundamenton por disvolvi la regionon. Dank' al tio, la loka ekonomio disvolvigxos rapide kiel dezirate.