En kuracejo por aidesuloj

ANTAUxE You'an-hospitalo de Pekino servis ekskluzive por suferantoj de infektaj malsanoj. En 1990 gxi akceptis aidesulon kaj post tio gxi instalis specialan kuracejon por aidesuloj.

Iun malvarman posttagmezon mi venis al la hospitalo kaj eniris la izolitan kuracejon. En gxi mi vidis, ke cxio estas negxblanka, cxu muroj, cxu litkovriloj, cxu vestoj.

La kuracejo konsistas el ses cxambroj, cxiu kun necesejo. Pri la kuracejo respondecas cxefkuracistino Xu Lianzhi. Antaux 40 jaroj sxi ekokupis sin pri kuracado de infektaj malsanoj. Sxi gxuas bonan reputacion pro kuraco de aideso. Kaj per sia bonkoreco kaj helpemo sxi estas profunde amata de la pacientoj.

Kiam mi estis en la kuracejo, du aidesuloj estis kuracataj. Mi vidis, ke iu marasma paciento en la cxambro n-ro 1 aspektas vigla. Kun rideto li levigxis kaj petis min sidigxi. Apenaux li malfermis la busxon, li detenis sian vocxon kaj sur la vizagxo legigxis embaraso. Je la momento kuracistino Xu diris: "Rigardu, kiom grandan dispozicion s-ro Zhang havas? Sur la muroj pendas tiom belaj pejzagxoj!"

Rigardante la kvar pentrajxojn sur la muroj, li denove ekridis, dirante: "Kusxante en la lito, mi povas vidi ilin en cxiu ajn direkto."

Li ofte febris je pli ol 39 gradoj C kaj suferis de laksado. Kuracite de Xu, lia malsano mildigxis, tamen li perdis apetiton. Por havigi al li la apetiton liaj kuracistoj kaj flegistinoj venigis nutradiston kaj iam mem preparis mangxajxojn por li.

"Felicxe, mi havas bonajn kuracistojn kaj flegistinojn." Li menciis iliajn nomojn kaj kun emocio konigis pri ilia zorgema servo. Li estis entreprenisto. Antaux tri jaroj li malsanigxis je aideso pro eksteredzeca konduto. Tuj levigxis riprocxoj kontraux li. Oni ne plu respektis lin, sed lauxeble evitis lin. Liaj kolegoj riprocxis lin, ke li malvirtigxis kaj petis eksigi lin. Nelonge poste, ne povante elteni la spiritan baton, lia edzino subite mortis de kormalsano. Li plurfoje provis sin mortigi. Kiam liaj familianoj enhospitaligis lin, li diris al kuracistoj kaj flegistinoj, ke li volas nenion alian ol morti kiel eble plej baldaux. La kuracistoj kaj flegistinoj tagnokte flegis lin, dirante al li foje-refoje: "Bone efikas sur aidesulojn la kunmiksitajxa terapio populare uzata internacie kaj cxinaj medikamentoj. Aideso ne signifas morton." Fine rideto denove ludis sur lia vizagxo. Li diris: "Post la malsanigxo miaj gepatroj multe flegis min, sed postulis, ke mi mem purigu mian mangxilaron. Post mia enhospitaligxo flegistinoj servas al mi en tio." Elirinte el lia cxambro, kuracistino Xu mallauxte diris: "La aidesuloj estas pli feblaj kaj pli sentemaj ol aliaj malsanuloj, kaj ni devas fari lauxeble pli multe por ili, ke ili sentu sin kiel hejme."

Antauxvespere de mia vizito tie okazis amuzkunveno. La kuracistoj kaj flegistinoj regalis la pacientojn per bombonoj kaj bakitaj akvomelonaj semoj. Kuracistino Xu kantis la unua por ili, ke Xiao Meng, sidante apud sxi, ekploris de emocio. Sxi diris, ke la kuracejo estas sxia hejmo kaj kuracistino Xu ?sxia panjo.

"Cxu vi ne timas labori cxi tie?" mi demandis flegistinon Huang.

"Ni estas trejnitaj kaj bone scias, kiamaniere aideso infektas. Ni ne estos infektitaj je aideso, se ni severe observas la regulojn de flegado. Tamen, ni ankoraux estas timemaj antaux eventuala neatenditajxo."

La aidesuloj ne havas bonan humoron. La malsanuloj en lasta aideso facile malesperas pri sia resanigxo. Iuj rifuzas kuracadon, aliaj kverelas pro granda cxagrenigxo. Decembre de 1997, enhospitaligxis aidesulo en dangxero de la vivo kaj kun gravaj litulceroj sur la korpo. La flegistinoj senprokraste purigis al li la korpon, antaux ol kuraci la ulcerojn. Kiam li malfacile spiris, ili foje-refoje sucxis mukajxon per aspiratoro.

Kompreneble, flegi aidesulojn estas dangxera iagrade. Krom penige servi, oni ankaux eltenas maljustan traktadon. Nun en Cxinio multaj ne bone komprenas la signifon de kuraco de aideso, opiniante, ke oni suferas de aideso cxefe pro siaj malvirtaj kondutoj. Laux ili, tute ne indas por la kuracistoj kaj flegistinoj riskante la vivon servi al tiuj aidesuloj, kiuj damagxis la socion kaj siajn familianojn.

Kuracistino Xu opinias: "Ni kuracistoj servas al malsanuloj kaj ankaux al la tuta socio. Ni faras cxion eblan, por ke ili suferu malmulte kaj havu pli da gxojo en la lasta vivo kaj pli da amo al la socio."

La ago de kuracistino Xu kaj sxiaj kolegoj profunde kortusxis la pacientojn kaj iliajn familianojn. Xiao Meng kun memriprocxo diris al sia amiko: "Antauxe, kiam mi vidis, ke multaj traktas nin aidesulojn malvarme, mi pensis repage infekti al ili aideson. Kaj nun mi komprenas, ke mia penso estas tute malgxusta."

Por la aidesuloj fizika turmentado estas timiga kaj la mensa des pli. Sed cxio en la kuracejo pensigis min, ke aideso, versxajne, ne estos tiom timiga, se pli da homoj traktos aidesulojn varme, kiel kuracistino Xu kaj aliaj.