Pejzagxo de Jinjiang-rivero

Teksto de HAN HONG Fotoj de ZHOU MENGQI

Chengdu, cxefurbo de Sichuan-provinco, estas trafluata de Jinjiang-rivero, kiu placxas al la urbanoj pro tio, ke la rivero ornamas tiun urbon, kvazaux donante al gxi printempan pejzagxon.

Chengdu kun granda logxantaro, evoluinta industrio kaj multaj konstruoj havas longan historion, tamen pro malnovigxo de urbaj instalajxoj, Jinjiang-rivero estis peze sxargxita. Tio kauxzis digo-difektigxon, riveran sxlimadon kaj median polucion, malhelpis modernigan konstruadon en Chengdu kaj malbonigis la vivon kaj sanon de milionoj da urbanoj en la malsupra baseno de la rivero. Konsiderante tion, la registaro de Chengdu decidis fari kompletan transformadon, inkl. translogxigxon, bridon de inundo, mildigon de polucio, verdigon kaj trafikan konstruadon. Kun partopreno de milionoj da urbanoj, la kvarjara transformado komplete sxangxis la urban aspekton, la logxantoj cxe la rivero jam translogxigxis en novajn logxkvartalojn, sur la riverbordoj aperis verdejo de 27 hektaroj kun 20?00 arboj, la verdejo kaj rivero farigxis natura pejzagxo, la ekologia medio plibonigxis, la gxardenoj cxe la rivero ornamitaj per verdajxoj prezantas al la urbanoj amuzajn lokojn.