20 jaroj de reformado en la cxina kamparo

de JI PING

La ekonomia reformado en la cxina kamparo komencigxis antaux 20 jaroj, kiam la plej granda deziro de la kamparanoj estis havi abundajn vestojn kaj suficxajn mangxajxojn, lumigi la cxambron per elektro, plugi teron per masxino, logxi en etagxdomo kaj komuniki per telefono. De tiam forpasis 20 jaroj kaj ili tute ne atendis, ke la sxangxigxo estas tiel granda.

SxANGxIGxO DE XIAOGANG

Xiaogang (Sxjauxgang), malgranda vilagxo el 16 familioj en Anhui-provinco, estas fama tra la tuta lando, cxar gxuste tie komencigxis la ekonomia reformado en la cxina kamparo antaux 20 jaroj.

Kion do faris la tieaj kamparanoj? Por diri koncize, la vilagxo lauxkontrakte distribuis la kampojn de la sxtato kaj kolektivo al cxiu familio, ke gxi kulturu la teron, donu parton de sia rikolto al la sxtato kiel imposton kaj mem havu la ceteran. Sed antauxe, sub la rigora sistemo de planizita ekonomio, la kampoj, agrikulturaj masxinoj kaj brutoj estis prizorgataj de la kolektivo, dum la kamparanoj povis kulturi teron nur laux la sxtata plano, plenumi taskon difinitan de la produkta brigado kaj en la jarfino ricevi grenon kaj monon laux sia laboro.

Tiam pro la malalta produktonivelo, en la cxina kamparo gxenerale mankis kulturado de ekonomiaj plantoj kaj industria produktado, kaj ecx tre lertaj kamparanoj enspezis malmulte. Tio malhelpis ilian aktivecon en la laboro. Post kiam la Xiaogang-anoj ekhavis la rajton de entreprenado de la kampoj en 1979, la rikoltoj strikte rilatis kun iliaj propraj interesoj, tial ili ne bezonis alies instigon kaj kontrolon, sed mem arangxis laboron kaj kulturis la teron diligente kaj zorgeme. La fakto pruvis, ke tio estis konforma al la naciaj kondicxoj de Cxinio. En tiu jaro, kvankam Xiaogang-vilagxo suferis trosekecon, oni ankoraux ricevis ricxan rikolton de greno.

En la sekvintaj 20 jaroj la cxina kamparo spertis la transiron de planizita ekonomio en la merkatan. Kamparanoj diris, ke tio celas vigligon de la ekonomio. Praktikante la sistemon de lauxkontrakta produktado, la sxtato efektivigis serion da politikoj favore al la kampara ekonomio, ekz. dum longa tempo ne sxangxigxos la politiko pri lauxkontrakta produktado, por ke la kontraktantoj ellaboru produktan planon por longa tempo kaj volonte investu al la kampa kulturado; la sxtato permesas al la kamparanoj vendi sian superfluan grenon post pagado de la imposto; la sxtato stimulas produktadon de greno kaj kulturadon de ekonomiaj plantoj laux la lokaj kondicxoj. Ekzemple, en Danzhou de Hubei-provinco la klimato kaj grundo estas tauxgaj por kulturi orangxarbojn kaj kotonujojn, tamen antauxe laux difino de la sxtato oni rajtis kulturi nur grenon. Nun tieaj kamparanoj kulturas rizon, orangxarbojn kaj kotonujojn, cxiu po 1/3 de la tero.

CxU TIO ESTAS URBO AUx VILAGxO ?

Vizitante vilagxon en Guangdong, oni ofte demandas: "Cxu tio estas urbo aux vilagxo?" Tie kaj sternigxas senlima kampo kaj arbare staras fabrikdomoj. Iu kamparano diris al mi, ke en la vilagxo nur dekkelkaj homoj sin okupas je kulturado de greno kaj aliaj laboras en fabrikoj. Post la naskigxo de vilagxaj entreprenoj en iuj lokoj de Cxinio oni jam malfacile distingas tie laboristojn de kamparanoj.

La prospero de vilagxaj entreprenoj multe akcelis la kamparan ekonomion. Pro merkata bezono kaj bona administrado multaj el ili farigxis famaj entreprenoj. Ekz. la Limigita Kompanio de Elektraj Aparatoj Kelong en Rongqi, Guangdong-provinco, estas unu el la plej grandaj fabrikoj de fridujo en Cxinio. En gxia gxardeneska fabriko staras altaj domoj kaj modernaj instalajxoj. Gxin vizitante, oni nature demandas: "Cxu tio estas vilagxa entrepreno?"

Multaj superfluaj laborfortoj en la kamparo eniris en vilagxajn entreprenojn kaj grandaj kapitaloj estis investitaj al la agrikultura produktado. Sole Hengdian-korporacio de Zhejiang-provinco elspezis en la lastaj jaroj milionon da juanoj por agrikultura akvoutiliga konstruado kaj fabrikado de agrikulturaj masxinoj. Nun la tieaj agroj estas kulturataj de kelke da spertaj kamparanoj. Dank' al levigxo de la mekaniza nivelo, multe pligrandigxis la gren-produkta skalo.

Antauxe la kamparanoj enviis la urban vivon, tamen hodiaux la kampara vivo estas enviata de urbanoj, cxar en la kamparo la aero estas fresxa, logxdomoj vastaj kaj fridujoj, televidiloj, klimatiziloj, telefonoj k.a. estas vaste uzataj kiel tiuj en la urboj. Kamparano Tan Fuwen diris: "Cxe ni la vivo estas tute sama kiel tiu en urboj. Matene mi akompanas mian infanon al lernejo kaj post tio iras al fabriko kune kun mia edzino. Mia patrino jam emeritigxis kaj sxi iras al parko por korpa ekzercado cxiumatene. En tagmezo mi kaj mia edzino revenas hejmen. Tiam mia patrino jam acxetis legomojn en la vilagxa foiro. Post vespermangxo ni promenas en parko aux amuzigxas en klubo." Kiu ja scias pri la diferenco de la vivo inter ili kaj urbanoj?!

PERSPEKTIVO DE LA CxINA AGRIKULTURO

En Cxinio vivas 800 milionoj da kamparanoj. La kampara ekonomio strikte rilatas kun la cxina ekonomio kaj la kampara stabileco decidas la tutlandan. Alivorte, se la kamparanoj vivas pli bonan vivon, do la plejparto de la cxinoj vivos bone. Iasence, la ekonomia reformado en la cxina kamparo dum la pasintaj 20 jaroj donis al la tuta lando tiun sxancon. La urbanoj cxerpas spertojn de la kampara reformado kaj uzas ilin en alisfera reformado. Samtempe kun tio la cxina kamparo nun faras novan revolucion, t.e. industrian revolucion kun sciencoj kaj teknikoj kiel la movfortoj.

Nun la kamparanoj donas grandan atenton al agrikulturo tridimensia, altefika kaj ekologia. Estas Zhaibei-vilagxo sur malvarma altebenajxo. La tieaj kamparanoj kulturis novrasan rizon, proponitan de agronomoj, sterkis la teron kaj uzis plastmembranajn tegajxojn laux novaj manieroj, tiel ke malvarmo ne plu malhelpis kreskon de rizo, kaj gxia hektara produktokvanto levigxis je 80%. En Shanxi-provinco, kie grave mankas akvo, sciencistoj kaj teknikistoj helpis tieajn kamparanojn en flueta irigacio kaj dank' al tio ili sxparis grandan monsumon por konstrui akvokonservejon kaj solvis la problemon pri irigaciado.

Greno estas malmultekosta, tial la kamparanoj de grenaj bazoj donas grandan atenton al prilaboro de agrokulturaj produktajxoj. En Henan-provinco oni delikate prilaboras rizon kaj preparas el gxi multe da mangxajxoj sxatataj de la konsumantoj, sxangxas krudan rizbranon en industrian materialon, elpremas oleon el delikata brano kaj ekstraktas medikament-materialon el la rekremento. En multaj fruktobazoj oni faras trinkajxojn, ladmangxajxojn k.a. el fruktoj.

Oni bone scias, ke en Cxinio la logxantoj kreskas, dum la agroj malpliigxas. Por nutri miliardon da logxantoj oni nepre devas disvolvi sciencon kaj teknikon. Nun la kampara reformado en Cxinio jam metis solidan bazon por la agrikultura progreso.