Bunta Golfo

Teksto kaj fotoj de CHEN XI

En Junggar-baseno, nordokcidenta Cxinio, trovigxas sxoto kun areo de pli ol dek kvadrataj kilometroj ?Bunta Golfo. Tie ne estas rivero nek vilagxo, tamen gxi altiras al si multajn vizitantojn per siaj groteskaj kaj buntaj pejzagxoj. Oni konstatis, ke antaux 200 milionoj da jaroj Junggar estis sensala lago. Pro geologia sxangxigxo dum longaj jaroj, la akvofonto sekigxis kaj aperis multkoloraj sxtonaj montoj kaj diversformaj valoj. La montoj konsistas el sablosxtono, siliko, kvarco kaj aliaj, tial ili estas buntaj.

Tie la montoj estas diversformaj. Iuj aspektas tute sengxene kaj aliaj ?dangxere, impone. Gxi ankaux estas kvieta loko, oni sentas plezuron pro la blua cxielo, blankaj nuboj kaj agrabla zefiro.