Klareco de la spirito

Meze de la lago, al lotuso floranta flugis libelo,
Cxu pro interrilato, cxu pro libero?
La arhatoj sub mia peniko estas tiaj.

Jen vortoj de pentristo Han Xuanzhen. Cxe la unua vido al li, oni neniel divenos lian okupon, cxar li, sen gustoplenaj vestoj kaj misteraj okuloj, aspektas tute ne kiel pentristo. Ofte li sidas tute senmove, apatie. Lia rigardo devojigxas, kio memorigas pri modeloj en montrofenestro de vestovendejo. Liaj vestoj estas eksmodaj, lia vizagxo bruna kaj lia mansako neluksa.

Tamen li trovis sian lokon en la pentrista rondo jam en 1989. En tiu jaro li finis sian cxefverkon "500 Arhatoj" ?58-metre longa pentrajxo. De tiam liaj pentrajxoj pri arhato vekas admiron kaj aplauxdon. En 1993 cxina prezidanto Jiang Zemin donacis la pentrajxon "18 Arhatoj" de Han Xuanzhen kiel sxtatan donacon al la bonzo-regxo de Tajlando.

En Tajlando oni kredas je hinajano, kiu per malgranda veturilo atingos la celon ?nirvano. Estas ankaux mahajano, kiu atingos la saman celon per granda veturilo. Ili tre sxatas arhaton ?sanktulo, kiu havas nenian cxagrenon kaj ordinaran deziron, posedas la plej altan sagxon. Arhato estas la plej alta atingo de hinajano. Kaj Han Xuanzhen ekhavis rilatojn kun arhato en sia 3-jara restado en Dinglin-templo en Shandong. Li multe lernis de la eminentaj bonzoj kaj tre sxatis la kvietan vivon en la templo. Tamen li ne farigxis bonzo, sed dauxre pentras dum vizitoj al la famaj cxinaj temploj, oriente ?en Jiuhua-monto de Anhui, sude ?en Putuo-monto de Zhejiang, sudokcidente ?en Sichuan kaj Yunnan, nordokcidente ?en Maiji-monto, Mogao-kavernaro en Dunhuang?Han Xuanzhen opinias, ke la kvieteco de la temploj estas nur konkreta medio, kaj la klareco en la koro estas plej alta situacio de meditado. Liaj pentrajxoj montras lian komprenon pri la naturo. Komence, li multe pentris naturajn pejzagxojn kaj atingis altan nivelon. Fininte la pentrajxon "500 Arhatoj", li pli profunde konis la utilon de linioj en la tradicia cxina pentrarto. Li lerte pentras kaj libere esprimas ?ne plu atentas la luksajn kolorojn, sed sxatas la plej simplan, tamen plej klasikan manieron uzi nigrajn liniojn. Tia pentrado estas kulmino, al kiu strebas cxinaj artistoj en miloj da jaroj. Per plej simplaj linioj oni esprimas la plej grandan plezuron de meditado. Tio postulas, ke la pentristo havu klaran spiriton kaj koron kun nenia deziro. Medito estas religia plezuro, kaj Han esprimas gxin per belarto. Tio montras ankaux lian ravigxon en libereco.

Iu cxina belarta majstro diris: "Medito estas atingo de cxinoj, kiuj komprenis la esencon de mahajano, poste klare vidis la profundecon de sia koro kaj fine levis gxin al filozofio kaj arto." Han Xuanzhen neniam faris ion specialan por atingi tian situacion, cxar li bone konas, ke strebado neniel helpas atingi la klarecon de spirito en medito. Laux budhismo, se iu vidas budhecon en sia koro, li estas aux estos budho. Tion Han klare komprenas, do li nenion postulas, kiel la libelo fluginta al la lotuso ?cxio dependas de interrilato.

Li forlasis la bruan urbon kaj dauxre vagadas en kampoj kaj montoj. Li montras la klarecon de spirito per arhatoj, kiuj eble tute ne ekzistas.