Skulpti lignon kaj sxtonon

de ZHANG SHUANG

S-INO Zhang Jun estas skulptistino. Sxiaj verkoj metigxas sur ligna kubo griza. Kaj sxi staras apude, inter la vizitantoj. Tio vekis ilian intereson pri sxiaj skulptajxoj.

La sxtona skulptajxo "Gravedo" similas al jxus elkovita birdeto kun delikataj ostoj kaj humida hararo kvazaux tusxeblaj. La blanka marmoro donas al la artajxo purecon kaj varmon. Ankaux "Burgxonado" estas marmora. Gxi prezentas la momenton, kiam florbutono fendigxas en printempo. Tra la sankta beleco oni kvazaux flaras gxian aromon. "Sxvebo" montras sxvebadon de petalo al la tero. Zhang Jun utiligis la naturan vejnon de ligno. Oni kvazaux vidas la flugon en vento. En sxia alia ligna skulptajxo oni vidas: vekigxinta vermo, elrampinte el la grundo, rigardas la printempan pejzagxon kaj la ronda nodo sur la ligno aspektas kiel granda okulo, kiu kontrastas kun la eta vermo. Zhang Jun titolis gxin "Okulo".

Sxiaj verkoj estas tre simplaj kaj cxiu havas titolon el nur unu vorto, kiaj "Krizalido", "Korpo", "Vekigxo" kaj "Burgxonado". Ankaux la koloroj estas simplaj: la blanko de la marmoro kaj la bruno de la ligno. Cxiuj havas komunan temon: la revigligxo de la vivo. Tiuj vivestajxoj estas malgrandaj, tamen fortaj ?ili rompas la katenon kaj iras en printempon.

"Mi deziras montri la vivoforton," diris Zhang Jun. "Tion mi volas sciigi la aliajn per miaj verkoj. Kiam mi lernis en la Centra Belarta Instituto de Cxinio, la instruistoj ofte menciis esencon. Sako da terpomoj estas tute malsama ol sako da paperoj. Esenco povas grandigi kaj ankaux kunpremi la spacon, kion la auxtoro decidos laux bezono de la ideo. Cxu la esenco estas perfekta aux ne, tio decidos sukceson aux malsukceson. Mi ne volas, ke mia verko estu simpla ornamajxo kiel tablotuko."

Estas klare videble, ke Zhang Jun skulptas lignon kaj sxtonon tiamaniere: poluri ilin aux konservi la krudecon. Sxi opinias, ke glateco kaj krudeco plej tauxgas por montri la novnaskiton. Ligno estas nature bela, tial sxi ne volas detrui gxian naturecon. Sxiaj verkoj ne estas versimilaj, sed iom abstraktaj. Tio venis de sxia vivsperto.

En 1992 sxi diplomitigxis el la Centra Belarta Instituto de Cxinio kaj eklaboris pri restituado de antikvajxoj en la Cxina Historia Muzeo. Cxiutage sxiaj manoj tusxas fajencajxojn faritajn de virinoj antaux miloj da jaroj per primitiva maniero. Sxi sxatas la grandan strukturon de tiuj fajencajxoj, kies linioj similas al la korpo de ventrodika gravedulino. Tion montras la lauxdo kaj prikantado de antikvuloj al la virino kaj sxia naskoto. Poste ankaux Zhang Jun patrinigxis. Dum la grandigxo de la nova vivulo en sxia korpo kaj post gxia naskigxo, sxi profunde sentis la forton de la vivo kaj trovis, ke sxi havas komunan senton kun la antikvaj patrinoj, kiuj faris la fajencajxojn. Tio sxangxis sxian koncepton pri arto. Sxi deziris trovi novan vojon por esprimi sian vivsperton.

Post la laborhoroj sxi flegas kaj la filinon kaj aliajn vivestajxojn ?skulptajxoj el ligno kaj sxtono. Sxi donis nomon al tiuj verkoj: Jingzhe-serio. Jingzhe estas unu el la 24 sunperiodoj de la cxina luna kalendaro. Kiel oni diras, cxirkaux la 6-a de marto printempa tondro vekas la vintrodormantojn, venas la printempo, cxiuj estajxoj vekigxas, la vivo kreskas.