Sercxi "pekin-homojn"

NUNTEMPE pekinanoj fervore sercxas fosiliojn de "pekin-homoj". Antaux duonjarcento en kaverno sur Longgu-monto en Zhoukoudian, Pekino, cxinaj arkeologoj trovis fosiliojn de primitivaj homoj, kiuj vivis antaux 500 000 jaroj, iliajn laborilojn, signon de ilia fajro-uzo kaj grandan kvanton da fosilioj de mamuloj. Tie estas la loko kun plej ricxaj historiaj materialoj el la samtempaj ruinoj en la tuta mondo. La cxinaj arkeologoj nomas tiujn primitivajn homojn "pekin-homoj". La eltrovo faris sensacion siatempe, cxar gxi liveris abundon da sciencaj materialoj pri la demando "De kie devenis la homaro". Sed, bedauxrinde, la unika specimeno, kiun ni povas vidi hodiaux, estas fosilioj eltrovitaj en la 60-aj jaroj, kaj la valoregaj objektoj, eltrovitaj antaux 1937, perdigxis dum la Kontrauxjapana Rezistmilito, tial denove sercxi "pekin-homojn" farigxis arda deziro de multaj arkeologoj.

La sercxantoj antaux cxio venis en la hejmon de "pekin-homoj", Longgu-monton de Zhoukoudian. Tie verdeco regas sur nordaj kaj okcidentaj montoj. Sur la montoj lirlas klaraj rojoj. Sudoriente de la montoj sternigxas senlima ebenajxo. Cxio cxi tio asociigas la rigardantojn kun la kampo kaj arbaro ekzistantaj antaux centoj da miloj da jaroj, kiam "pekin-homoj" cxasis bestojn, kolektis mangxajxojn kaj faris laborilojn:

Sur stepo junuloj kun bastono en la mano postkuris cervon. La besto kuris en paniko al arbaro, kie subite sin jxetis kelke da homoj embuskintaj, kiuj baris la vojon al la kuranta cervo. Post hajlo da batoj ili havigis al si abundon da mangxajxoj. Sur montodeklivo virinoj kaj infanoj kolektis mangxeblajn plantojn: Virinoj per pintaj bastonoj fosis mangxeblajn tuberojn kaj infanoj surgrimpis arbojn por pluki sovagxajn fruktojn. Cxe riverbordo maljunuloj elektis kaj hakis sxtonojn kaj tajlis ilin en diversajn laborilojn...

Okcidente, proksime de la logxloko de "pekin-homoj" estas ekspona halo, kie eksponigxas fosilioj de "pekin-homoj". De ili oni povas scii la bazajn homajn trajtojn: plata frunto, dikaj brovostoj, kiuj sxirmas la okulojn, busxo elstaranta antauxen, largxa nazalo, altaj zigomoj. Laux aspekto ili similas al simio, tamen kun multaj homaj trajtoj. La kapacito de la cerbo de la "pekin-homoj" egalas averagxe al 80% de tiu de la modernaj homoj, tamen multe pli granda ol tiu de simio. La kapacito de la cerbo de la nunaj simioj egalas averagxe al cx. 40% de tiu de la "pekin-homoj". La membraj ostoj de "pekin-homoj", kontraste kun la kranio, estas pli similaj al tiuj de la modernaj homoj. Kvankam iliaj malsupraj membroj estis iom kurbaj, tamen, dank' al laborado, iliaj supraj membroj kaj manoj estis preskaux same lertaj kiel tiuj de la modernaj homoj.

En la ekspona halo vidigxas ankaux sxtonaj kaj ostaj laboriloj uzitaj de "pekin-homoj": hakaj, bataj, skrapaj kaj pikaj, el kiuj la pikaj estas delikataj. Gxis hodiaux oni ankoraux ne trovis similajn pintajxojn en la samtempaj ruinoj de la mondo. Tie oni povas vidi ankaux dispecigitajn cervajn kornojn kaj tajlitajn membrajn ostojn de bestoj. Tie trovigxas cerva kranio simila al akvo-cxerpilo, senigita je korno, vangaj ostoj kaj krania bazo. Oni diris al mi, ke tie la nombro de similaj specimenoj bone tajlitaj kaj en sama formo estas cx.100. De tio oni divenis, ke "pekin-homoj" uzis ilin kiel akvo-cxerpilon. Tie estas ankaux bestaj ostoj kaj sxtonoj fajre bruligitaj. Tiuj eltrovajxoj pruvas, ke la homoj ekuzis fajron antaux 500 000 jaroj, pli frue je centoj da miloj da jaroj, ol kiom en historia libro siatempe.

La eksponajxoj en la halo estas nur malgranda parto de la arkeologiaj fruktoj dum jardekoj kaj oni ne scias, kie sin kasxas pli multaj "pekin-homoj". Tamen estas multe da novaj informoj pri ili. Oni deziras, ke ie en Pekino estu elterigitaj trezoroj. Tamen estas ankaux homoj, kiuj diris, ke tiuj trezoroj estis transportitaj alilanden en la militaj jaroj. Kvankam la arkeologoj scias, ke estas ne facile trovi "pekin-homojn", tamen ili restas firmvolaj en plenumo de tiu cxi grava tasko.