Sxangxigxo de Dabagou

Teksto de SHU MEI Fotoj de LIU SIGONG

TIE estis bela loko, kiu antauxe nomigxis Liushuchuan (ebenajxo de salikoj). Sed, post kiam gxiaj aromaj floroj kaj prosperaj salikoj malaperis el la vido, la antauxa nomo estis anstatauxita de la nuna ?Dabagou (valo de granda digo).

20 jarojn antauxe, s-ro Wei Shouli ekfunkciis kiel nova estro de Dabagou, distrikto de Ulanhot, Interna Mongolio. En la unua tago, kiam li eklaboris kiel la tiea estro, sablovento furiozis tiel, ke li ne povis malfermi siajn okulojn. Li povis nur piediri, pusxante sian biciklon. Li vidis, ke cxe la vojo iuj vilagxoj jam dezertigxis. Pro arbitra arbohakado serioza erozio, sablovento kaj inundo forpelis multajn logxantojn de ilia hejmloko. Tiuj, kiuj ne volis forlasi siajn mizeran teron kaj difektitan domon, vivis povran vivon.

Post enketo s-ro Wei decidis fari forstokulturon por sxirmi la lokon kontraux sablovento. "Cxu tio povos solvi la problemon?" iuj dubis. "Kiam oni povos verdigi tiujn 800 montetojn?" aliaj demandis kun zorgo. La vilagxanoj tamen suriris montojn, portante sxovelilon kaj fosilon, por planti arbojn. Pasis unu jaro, du jaroj... Iom post iom, oni trovis, ke la cxielo bluigxis, la aero fresxigxis. De tio la forstumado farigxis memkonscia aktivado de la logxantoj.

Vilagxano Li estas 70-jara. Konsiderante lian grandan agxon, liaj gefiloj ne lasas lin plu labori surkampe. Sed li ne sxatas resti hejme sen fari. Li partoprenis en la tacxmento de la vilagxo por gardi la arbaron. Cxiutage li promenas sur montoj. Dank' al lia klopodo, neniu el la plantitaj arbidoj estis mordita de brutoj. Iutage, li postulis, ke la filo kaj bofilino plantu arbojn sur monto, malgraux, ke ili estis lacaj post laboro. La filo diris: "Vi jam plantis arbojn kelkoble pli ol kiom vi devis. Do, lasu vian superfluan kvanton de plantitaj arboj kovri nian taskon." Sed la maljunulo ne konsentis. Tiam lia nepo hejmen revenis de la lernejo. Li firme staris cxe sia avo kaj kantis por la gepatroj kanton pri arboplantado, kiun li lernis en la lernejo. Lia kanto emociis la avon: "Antauxe, kiam pluvis, nia tuta familio maltrankvile sidis cxirkaux olelampo kaj ne povis dormi tutnokte, timante, ke eventuala superakvo forportos nin. Nun la vivo plibonigxis kaj ni devas atribui la felicxon al arboplantado. Oni ne devas zorgi nur pri si mem kaj lasi al posteuloj abomenindan medion!" Post la vespermangxo li, liaj gefiloj kaj nepo gaje iris al monto por planti arbojn.

Kvankam tre okupitaj de komercado en Ulanhot, la fratoj Xu cxiam persiste faris arboplantadon en la hejmloko. Foje antaux 20 jaroj, kiam ili kolektis hejtajxojn sur monto, kie trovigxis nenio alia ol malmulte da herboj. Subite, ili rimarkis sxtipon flosantan sur la rivero. Por gxin elpreni ili sinsekve sin jxetis en la akvon, sed ekster ilia atendo, la fluo estis tiel rapida, ke ili surbordigxis nur post longatempa flosado. "Ni mortus, se ni ne firme kaptus la sxtipon." Menciinte tion, ili ankoraux sentas timon. "Pro arbaro," ili diris, "inundo fugxis, sen arbaro gxi ruinigis la vilagxojn." Nuntempe, la logxantoj rifugxintaj pro inundo revenis sian hejmlokon kaj vivas trankvilan vivon.

Zhong Baoguo renomigxis pro sia kontribuo al forstumo en Dabagou. Antaux dekkelkaj jaroj, tieaj logxantoj lauxkontrakte prenis sur sin respondecon por kulturi kampojn, sed li ?37.33 hektarojn da dezerta monto. Lia tuta familio energie laboris sur monto tage kaj nokte. Foje, lia edzino, tro laca kaj dormema, falis de la monto. Hodiaux densa arbaro plene kovris la monton kaj ankaux la familianoj Zhong multe ricxigis sin. En ilia korto estas kamiono kaj traktoro, en iliaj cxambroj ?granda kolora televidilo kaj ledaj sofoj. Cxiumatene Zhong promenas en sia arbaro. Li diris, ke la arbaro kiel verda banko, portos al li felicxan estontecon. Vidinte la profiton de lia verda banko, multaj sekvis lian ekzemplon.

Pasis 20 jaroj. Dabagou denove igxis arba maro. De s-ro Wei mi informigxis, ke la verdigita areo de Dabagou kreskis de 2.1% en 1975 al 32% nuntempe. La arboj estas densaj sur montoj. Vilagxanoj klarigis, ke la altaj estas poploj kaj la malaltaj ?pinoj. Ili distancas unu de aliaj je 6 m kaj inter ili estas fosetoj por konservi akvon. Dum tiuj 20 jaroj inundo, sablovento, plantmalsanoj kaj fiinsektoj atakis la arbaron unu post alia, el tio oni konis la gravecon de scienco. En Dabagou establigxis forstokultura stacio, kie vilagxanoj lernas sciojn pri arbarokulturo.

Wei havas tri filojn. Du el ili lernis forstokulturon en urbo. Post ilia diplomitigxo li venigis ilin en la forstokulturan stacion de Dabagou. La peniga vivo en Dabagou sxangxis Wei el gxentila klerulo en kamparanon cento-po-centan kun bruna vizagxo kaj manoj kaloplenaj. Antaux pli ol 20 jaroj li adiauxis siajn familianojn kaj sola venis en Dabagou por sxangxi gxian aspekton. Dum la unuaj tri jaroj li neniam hejmen revenis, nur en profunda nokto li sopiris al siaj familianoj, rigardante luman urbon trans la rivero. Sed ekde la tagigxo, li tutkore kaj tutanime sin oferis al Dabagou. "Tio necesis," diris Maljuna Wei. "En tiuj jaroj, kiam venis pluva sezono, okazis inundo. Nur en la oka jaro post la forstumado, ekefikis nia penado. Dank' al la verdaj sxirmiloj inundo kaj sablovento mildigxis iom post iom."

Antaux nelonge Wei eksigxis de la estreco kaj metis sur junulojn sian esperon ?dauxre verdigi Dabagou. Kaj la tieaj gejunuloj ne estas malkapablaj ol Wei kaj liaj samtempuloj. Dank' al ili en Dabagou okazis granda sxangxigxo nur post kelkaj jaroj. Ili plantis arbojn ne nur ekologiajn, sed ankaux ekonomiajn. La kampoj estas borderitaj de diversaj fruktarboj. Iu maljuna kamparano promenis inter ili. De tempo al tempo li haltis kaj ilin pririgardis. Sur lia vizagxo legigxis gxojo kaj felicxo. Li diris, ke la prunarboj plantitaj antaux tri jaroj komencis doni fruktojn. Laux antauxkalkulo cxiu el ili donos almenaux dekkelkajn kilogramojn da fruktoj. Li esperis, ke ili vendigxos je la dezirata prezo.

Cxe vilagxa enirejo infanoj ludis, kantante arboplantan kanton. Dabagou finfine retrovis la aspekton de la antauxa Liushuchuan.