INTER NI

La jaro 1998 preskaux pasis. Ni pensas, ke niaj legantoj havas grandan rikolton en la jaro. Redaktinte tiun cxi numeron, ni finis la laboron de 1998. Cxu ni bone plenumis la taskon aux ne, tion rajtas prijugxi nur la legantoj.

En 1998 ni akceptis proponojn de la legantoj pri artikoloj kaj bildoj ?pliricxigxas kultura aspekto kaj enhavo pri la socia vivo, precipe la rubriko "Temo proponita de legantoj". Pro limigo de pagxoj, nur parto de la proponoj kaj opinioj de la legantoj estas vidata en tiu cxi rubriko. Tamen la artikoloj montras, ke ni lauxeble aperigas ion sxatatan de la legantoj, ekz. pri la cxina lingvo kaj pri elekto de okupo de cxinoj.

La proponoj kaj konsiloj de la legantoj montras, ke ili sentas "EPCx estas NIA revuo". Pro tio ni tre gxojas kaj dankas cxiujn niajn legantojn.

Antaux 20 jaroj komencigxis la reformado en la kamparo de Cxinio. En tiu cxi numero ni prezentas raportajxon por retrorigardi la historion. En la pasintaj jaroj, ni ofte raportis pri la reformado en Cxinio, cxar gxi forte influas la ekonomion kaj socian vivon kaj estas atentata de la legantoj.

Okazis somere inundo en Cxinio, pri tio eble niaj legantoj iom informigxis kaj ni raportas en cxi tiu numero.

La Red.