WANG LIHUA:

Fruktodona 83-a Universala Kongreso de Esperanto

LA nomita kongreso kun partopreno de pli ol du mil samideanoj okazis inter la 1-a kaj 8-a de auxgusto 1998 en Montpeliero, cxarma universitata urbo en suda Francio, la lando, kiu gastigis la 1-an UK antaux 93 jaroj, kaj kies asocia E-movado estas centjara.

Dum la kongresa semajno okazis 19 artaj arangxoj, 28 prelegoj, pli ol 90 laborkunvenoj kaj ekskursoj kun pli ol 3?00 homfojoj. La kongreso estis ne nur brile sukcesa, sed ankaux multrilate fruktodona.

Unu el la plej menciindaj fruktoj de la kongreso estas, ke la Komitato de UEA elektis por 1998-2001 novan estraron de UEA kun s-ro Keppel Enderby (Auxstralio) kiel prezidanto. La nova prezidanto promesis, ke la seskapa estraro intencas ege diligente labori por progresigi la komunajn celojn en Esperantujo. En la fermo, analizinte la ekzistantajn problemojn en nia Esperantujo kaj iliajn kialojn, li diris, ke nia tasko estas pruvi al la cetera mondo, ke Esperanto devas esti traktata serioze, gxuste kaj juste. Por tio cxiuj esperantistoj inkluzive lin, antaux cxio devas konstante plibonigi siajn lingvajn kapablojn. Due, cxiuj esperantistoj devas dauxrigi siajn individuajn kaj kolektivajn penojn antauxenigi la bonfarton de la landaj asocioj kaj UEA speciale, cxar al ili la decidofarantoj de la mondo devos rigardi por decidi, cxu Esperanto meritas seriozan atenton aux ne. Li kore petis, ke cxiuj esperantistoj aligxu al kaj aktivigxu en siaj landaj kaj fakaj asocioj, membrigxu al UEA, aktivigxu en la Kampanjo 2000 kaj intertempe gxuu Esperanton.

Kiam K. Enderby en la fermo esprimis koregajn dankojn al la malnova estraro, precipe al eksprezidanto prof. Lee Chong-Yeong, pro iliaj bonegaj kaj fruktodonaj laboroj, auxdigxis longedauxra varma aplauxdado. La dankojn ja meritas prof. Lee Chong-Yeong kaj liaj kolegoj. Iliaj laboroj jam alportis la fruktojn, el kiuj plej elstaras la iniciativo de la Kampanjo 2000 kaj plifortigo de rilatoj inter UEA kaj UN kaj inter tiu kaj Unesko.

En la fermo oni akceptis la kongresan rezolucion, kiu alvokas al UN, ties instancoj kaj neregistaraj organizajxoj, ke ili donu pli grandan atenton kaj sercxu eblan solvon de la problemo de la lingva dimensio en homaj rajtoj, alvokas al Unesko, ke kadre de gxia Linguapax-programo gxi konsideru instruadon de Esperanto por eksperimenti gxian valoron en la antauxenigo de interkultura edukado, alvokas al la landaj kaj fakaj organizajxoj intensigi siajn klopodojn por meti la internacian lingvon Esperanto kaj gxiajn valorojn je la servo de la evoluo de la nuna mondo en paco kaj toleremo.

La kunsido de EPCx-legantoj dum UK jam igxis tradicia ero. Posttagmeze de la 3-a de auxgusto, antaux la kunsido jam svarmis samideanoj antaux la pordo de la salono Cart. Profitante de tiu tempo, itala samideano V. Madella, sin prezentis al mi, ke li estas konstanta abonanto de EPCx, kaj esprimis sian amon al la revuo, dirante: "Mi miras, per kia maniero vi cxiam gardas vian revuon ne nur bela kaj interesa, sed ankaux akurata." Iu maljuna franca esperantisto donis al mi liajn manuskriptojn. Lia filo diris al mi, ke lia patro estas multjara abonanto de EPCx, kaj traduki artikolojn de EPCx en la gepatran lingvon estas lia granda plezuro.

Kompare kun la pasintaj EPCx-kunsidoj la cxi-jara havis apartan eron ?doni premiojn al la gajnintoj en la fotokonkurso. Fone de la podio pendis granda tabulo kun 24 allogaj fotoj faritaj de esperantistoj kaj publikigitaj sur la dorskovriloj de EPCx de la januara gxis decembra numeroj de 1997. S-ro Dai Song'en, viccxefredaktoro de EPCx, gvidis la kunsidon. Li antaux cxio kore dankis la samideanojn, kiuj sendis fotojn al EPCx por la rubriko "Fotoj Faritaj de E-istoj", unu el la plej sxatataj kaj bonvenaj rubrikoj. Post anonco de la gajnintoj, li donis premiojn kaj kore esperis, ke niaj legantoj dauxre helpos EPCx per sendado de fotoj por la nomita rubriko.

Poste, s-ro Dai raportis pri la nuna situacio de EPCx. Li diris, ke EPCx alfrontas diversajn defiojn de la merkat-ekonomia sistemo, kiuj temas cxefe pri la memstareco financa. En tia situacio aparte grava kaj kortusxa estas la monhelpo de malavaraj samideanoj al la Fondajxo EPCx-abono, per kiu nepagipovaj esperantistoj en multaj landoj povas akurate gxui EPCx. Je la nomo de EPCx-redakcio kaj la favoratoj, li kore dankis cxiujn donacintojn. Dum la kunsido s-ro Heinz Schindler, nia amiko de multaj jaroj, donacis 1?00 germanajn markojn al la Fondajxo. Poste, s-ro Dai sincere petis la cxeestantojn prezenti proponojn kaj ecx kritikojn pri la enhavo, lingvajxo, bildoj, kovrilo kaj dorskovrilo de EPCx, cxar tio pli gravas kaj valoras ol lauxdoj.

La kunsido cxeestis cx. 200 samideanoj, kaj pro la manko de segxoj, multaj restis starantaj. La kunsidon filmis raportistoj de la Televida Stacio VPRO el Nederlando.

Tuj post la kunsido multaj samideanoj nin cxirkauxis por peti informojn, aboni la revuon kaj doni mondonacon al EPCx-redakcio.

En la kunsido de "Libroj de la Jaro", s-ro Dai, kiu funkcias ankaux kiel direktoro de la Cxina E-Eldonejo, kaptis minuton por prezenti la nove eldonitajn librojn "Ilustritaj Gravaj Eventoj en la Vivo de Konfuceo" kun interesaj bildoj kaj en facila lingvo kaj "Alfluginta Monto" el cxinaj popolaj rakontoj, tauxgaj ankaux por E-kursoj kaj komencantoj. Li montris ankaux "Rugxdoma Songxo" (Volumo III), "Fulmotondro" kaj "Sunlevigxo" aperigitajn fine de 1997.

Kiel aziano, mi tre atentas la azian movadon. Dum la kongreso okazis du aziaj kunsidoj. Antauxtagmeze de la 6-a de auxgusto pli ol 30 samideanoj el Azio kaj aliaj kontinentoj kunsidis en la salono S?ert. Oni auxskultis raportojn pri la preparlaboroj de la 2-a Azia Kongreso de Esperanto okazonta en la venonta auxgusto en Hanojo. Posttagmeze cx. 40 aziaj kaj neaziaj esperantistoj bone informigxis pri la movado en diversaj aziaj landoj. Surbaze de la movado dum la pasintaj tri jaroj, s-ro Puramo Chong, nova prezidanto de Komisiono pri Azia E-Movado, anoncis la projektojn por azia movado: Kunlaboro de aligxintaj landaj asocioj; sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas movado aux kie estas bezonataj altnivelaj instruistoj pri Esperanto; kaj aligi aziajn aktivulojn al UEA.

Laste, sed ne malpli grave estas, ke dum ni atendis la revenan flugon en Parizo, ni vizitis la sidejon de Unuigxo Franca por Esperanto, kiu estas peranto de EPCx kaj cxinaj E-libroj kaj varbis por ni la plej multajn abonantojn inter la euxropaj perantoj. Tie ni havis tre agrablajn renkontigxon kaj interparolojn kun s-ino Louise Marin kaj s-ro Schmidt le Roi. Nome de EPCx, s-ro Dai esprimis al ili plej korajn dankojn kaj altan estimon pri ilia diligenta laboro, atenteme auxskultis iliajn konsilojn kaj donacis al UFE tre delikatan porcelanan florvazon. S-ino Louise Marin promesis alporti rozojn el sia gxardeno por meti en la florvazon. Mi esperas, ke la kunlaboro inter ni kaj UFE prosperos kiel cxarmaj rozoj!