ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

-La 30-an de majo 1998 Li Zhongmin, gxenerala sekretario de la Zhejiang-a Esperanto-Asocio donacis infanajn Esperantajn legajxojn al la Esperanta kurso de la Eksperimenta Elementa Lernejo de Shaoxing-gubernio nome de la asocio kaj gratulis la infanojn pro la festo. En 1-a de junio la kurso eksponis pli ol 100 leterojn kaj fotojn de Esperantaj asocioj kaj individuoj de pli ol 20 landoj. La infanoj salutis la vizitantojn en Esperanto. (Li Zhongmin)

-La 15-an de majo la Inform-industria Ministerio de Cxinio (la Posxta kaj Telekomunika Ministerio antauxe) emisiis serion de specialaj posxtmarkoj "La Emblemo de la 22-a Kongreso de la Universala Posxta Unuigxo". La Haikou-a Posxtmarka Kompanio de Hainan-provinco tiutage uzis memorigan posxtstampilon en Esperanto. La desegninto de la posxtstampoj estas s-ro Zhang Linrui.

DANIO

-En la tagoj 16.-22. 05. 1998 okazis en la dana urbo Aalborg jubilea 50-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperantista Federacio (IFEF), kiun partoprenis 263 samideanoj el 21 landoj. Dum kelkaj tagoj oni intense laboris kaj kunvenis, elektis la novan estraron kaj cxefkomitatanon. Krom diversaj raportoj kaj pritraktoj de la novaj fakterminoj oni povis auxskulti la cxefan kongresan prelegon de Henning Olsen en Danio kun temo "La firma konekso trans la Sundon" kaj dekon da aliaj malpli longaj fakprelegoj. La venonta 51-a Kongreso de IFEF okazos en la tagoj 8-a gxis 15-a de majo 1999 en Le Mans, Francio. (Jindrich Tomisek)

JUGOSLAVIO

-Antaux civitana milito en Bosnio ekzistis Esperanta klubo en Universitato de Banja Luko. La klubo estis konata en eksa Jugoslavio, cxar gxi sukcese organizis kelkajn studentajn renkontigxojn. La internacia kunlaboro kun studentaj kluboj el Euxropo estis sur kontentiga nivelo. Tiu cxi jare E-Ligo de Serba Respubliko, Universitata studenta centro kaj E-societo "La mondo" el Banja refonda kunveno estis organizita la 4-an de junio en studenta klubo kiu apartenas al Universitata studenta centro. Tiam estis elektita estraro de la klubo kaj prezentita plano por tiu cxi jaro. Elektita prezidanto diris ke la cxefa celo estos praktika uzado de internacia lingvo kaj intersxangxi kun Esperantaj kluboj el eksterlando. La studentoj invitas Esperantajn societojn el la mondo intersxangxi vizitojn, librojn kaj bildojn. (Mico Vrhovac)

SVISIO

-La 29-an - 30-an de novembro Kultura Centro Esperantista festos la tridekan datrevenon de sia fondigxo. Tio koincidos ankaux kun la kvindekjarigxo de la Akademio, refondita post la mondmilito, kaj kun la same ora jubileo de la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj. KCE invitis kelkajn el siaj plej kvalifikitaj prelegistoj, por pritrakti la evoluon de Esperanto 1968-1998, el pure lingva vidpunkto. Kontakta adreso: Kultura Centro Esperantista, Pf 311-Postiers 27, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. (Kultura Centro Esperantista)