HELENA SERES (Slovakio):

Mia aktivado, favore al la Kampanjo 2000

LAUx la distanco, kiu apartigas min de aliaj Esperanto-parolantoj, mi sxajnas esti "izolulino", sed miaj elhejmigxoj pro movadaj eventoj, same kiel la perskribaj agadoj, certigas mian cxeeston en la sangocirkulado de Esperantio. Krome, pluraj eldonajxoj alportas hejmen la novajxojn, okazintajxojn de la verda socio.

Inspirite de la KAMPANJO 2000 de UEA, respektive, de la Manifesto de Prago, mi ekagis. Post multobligado de la Manifesto kaj de gxia konciza ekstrakto, kion mi faris pro tuja surloka klarigo, mi komencis mian rondiron cxe la geamikoj, gekonatoj, apogita de la helpopreta, kunlaborema familia fono. Iom post iom mi kolektis 200 subskribojn, ne nur formale, sed dissemante cxiupasxe informojn post informoj, lauxnecese kaj lauxdezire pri Esperanto kaj gxia vivosfero. Strategia punkto de mia "mikrokampanjo" estas la baza lernejo kun hungara instrulingvo (mia ekslaborejo), sed bonvole scivolemis kaj subskribis la liston kuracistinoj, komercistoj kaj aliaj kontaktitoj.

Pri la pli interesaj eventoj de la Esperanto-movado, pri miaj plej impresigaj travivajxoj regule mi informadis nian urbestron, sekve, post la UK de Prago li tre afable akceptis miajn gastojn, du kunlaborantojn de EPCx, donacis al ili simbolajn objektetojn, disponigis auxtomobilon por cxirkauxrigardo.

La lauxtempa ordo devigas min mencii nun, ke dum nia tradicia auxtuna foiro, kiu koincidis kun la kutima Esperanta Ago-tago, pasintoktobre, ni distribuis (helpe de du asistantoj) hungar- kaj slovaklingvajn foliojn, elektitajn de la 40-lingva serio de TEJO: "Kio estas Esperanto?" post multobligado, certe. Vizitantoj de Usono kaj Svislando hejmenportis miajn inform-materialojn ecx angla- kaj germanlingvajn.

Amaso da vortoj preskaux blokas nun mian cerbon. Kiel sciigi pri gxojiga evento, kulmino de mia poresperanta laborado, forpelante la ombron de fanfaronado? Ek, forte kuragxe: la 15-an de majo estigxis la unua ZEO en nia vilagxo, unikajxo tiaspeca ecx en nia tuta lando. Ho! La almetitaj fotografajxoj jam malkasxis gxian sekreton, sed komentarioj estas neeviteblaj, jen:

Antaux du jaroj, okaze de historia jubileo, la urbestraro starigis saluttabulon al cxiuj tri en- kaj elirpunktoj de la (baldaux urboranga) vilagxo. Laux la simbolaj koloroj de la setlejo estis pentritaj kvin strioj sur la tabuloj. Inter la du supraj kaj du subaj zonoj, kie paradas bonveniga frazo en kvar lingvoj, t.e. la slovaka (sxtata lingvo), hungara (loka majoritata lingvo), germana kaj angla, restis neokupita la plej largxa, meza, verdkolora zono. Vi ja divenis: dialogo kun la kompleza urbestro, pozitiva reago, "memorigo" ecx ne multfoja... Nu, "Bonvenon en Vlcxany!" (unu tabulo gxuste cxe la enirejo de nia strateto) estis inauxgurita per konversacio kun la pli grandaj gelernejanoj, akompanataj de la lernejestrino. Multobligxis ankaux la intereso de la du najbaraj belulinoj por Esperanto, kiuj ridetas sur la bildoj, sed mankas instruantoj. Sekvos la arangxo, parkigo de la grundo cxirkaux "nia" tabulo, ja gxi lokigxas en la centra punkto de du grandaj vilagxoj (Vlcxany kaj Neded, po 4 mil logxantoj), gxemeligxintaj lauxpozicie.

Plene mi konkordas kun la alvoko de Renato Corsetti (ESPERANTO, marto/98 p. 46) kaj el inter la tri agoceloj proponitaj mi elektis la duan, akordigeblan al la agadvolo de kie ajn vivantaj esperantistoj. Mia "fiksa ideo" ja estas, ke la vojo al la gxenerala disvastigxo de Esperanto kondukas, precipe, tra la normala, lerneja lingvoinstruado, pli facile akirebla en favora, por-neuxtrallingva socia atmosfero, kiun ni cxiuj, sinkonsiderantaj esperantistoj, povas evoluigi, ne estu (gxi) ke "nur" sur nia propra vivotereno.

SOLIDARAJ CIVITANOJ DE ESPERANTIO: HELPU DEMONSTRI KE LA BONVOLAJ FAROJ DE EKSTERULOJ FAVORE AL NIA AFERO EHxAS TUTMONDE. SENDU KELKAJN GRATULVORTOJN (ESPERANTE KAJ VIALINGVE) SUR BILDKARTOJ PRI VIAJ URBOJ, VILAGxOJ, AL LA SEKVA ADRESO: S-ro, JUDR. Jozef Cibula (urbestro),VLCxANY, SK-925 84 SLOVAKIO