POR KOMENCANTOJ

La mantrikita kotonsxtrumpeto

TIO okazis dum la germana militokupado.

Geedzoj vivis en urbo. La edzino sxategis buteron, kiu estis preskaux netrovebla en la urbo. Tamen najbarino cxiutage, sengxene, antaux la okuloj de la edzino, avide mangxis grasan buterpanon. Estis netolereble. "Kial mia edzo ne estas suficxe elturnigxema por trovi buteron?" pensis la urbanino. Finfine, trotedita, la edzino diris al la edzo: "Auxskultu, ne plu estas eble resti tiel. Necesas ke vi alportu al mi buteron."

La sekvantan dimancxon la edzo bicikle promenis en la kamparo. La unuaj vizitoj estis vanaj. Cxiuj kamparanoj respondis: "Ne estas butero por la urbanoj. Tuj foriru!" Tamen unu el ili diris al la urbano: "Se vi alportos al mi paron da mantrikitaj kotonsxtrumpetoj, mi donos al vi unu kilogramon da butero."

La viro rehejmigxis. Lia edzino tuj diris al li: "Cxu vi havas buteron?" "Ankoraux ne, sed mi havas proponon," li rakontis al sia edzino tion, kion la kamparano diris al li. "Paron da mantrikitaj kotonsxtrumpetoj," ripetis la edzino. "Kie trovi tion?" Subite sxi ekpensis, ke en la subtegmento estas malnova mantrikita kotonkovrilo. Sxi diris al sia edzo: "Ni tuj maltrikos tiun kovrilon kaj mi trikos sxtrumpetojn." Dirite, farite.

Je la fino de la semajno, unu sxtrumpeto estis preta. La edzo prenis sian biciklon kaj rapide iris al la kamparano. Tiu cxi, konstatinte, ke estas nur unu sxtrumpeto, donis 500 gramojn da butero kaj ripetis al li, ke cxiufoje li donos unu kilogramon da butero por unu paro.

Cxiusemajne aux cxiudusemajne, laux la kvanto trikita, la viro de la urbo alportis al la kamparano sxtrumpetojn por havi buteron.

La du viroj bone interkonatigxis. Kelkfoje, ecx la urbano restis por mangxi iom kun la kamparano. Sed cxio havas finon, kaj la kovrilo estis elcxerpita. Restis nur unu sxtrumpeto. La urbano alportis gxin al la kamparano kaj informis lin, ke ne plu estas eble trovi sxtrumpetojn.

"Ne gravas," diris la kamparano.

Ili denove kune trinkis lastfoje kaj la urbano, iom pli multparolema ol kutime, demandis: "Kion vi faras kun tiuj sxtrumpetoj? Cxu vi vendas ilin?" "Ne. Tute ne. Delonge mia edzino deziras mantrikitan kotonkovrilon." La urbano ridegis kaj diris: "Kial ni ne pli longe estus parolantaj? Tiuj sxtrumpetoj, kiujn mi alportis, devenis el kovrilo, kiun ni havis en nia subtegmento."

Ankorauxfoje la du viroj kune trinkis bonan likvoron, kaj ridante, la kamparano diris al la urbano: "Ne gxenu vin! Venu, kiam vi volas sercxi buteron."

Esperantigita de Blary Gustave (Francio)