ORIGINALE VERKITAJ

Nia konstante varianta mondo

LLUIS ARMADANS I MARFA (Hispanio)*:

ENKONDUKO: Mi povas certigi al vi, ke tiu cxi rakonto estas el la reala vivo. Temas pri serio da sinsekvaj okazintajxoj travivitaj de du kuzoj, el kiuj unu naskigxis en granda urbo Barcelono kaj la alia en malgranda vilagxo Moia, situanta 58 kilometrojn norde de Mediteraneo.

Iatempe kamparanaj familioj estis multnombraj. Frauxlinoj ofte gxoje laboris kiel servistinoj en somere feriantaj familioj. Ricxuloj poste cxiam klopodis kunporti ilin al la urbo, kie ili povis sxangxi laboron, edzinigxi kaj resti dumvive. Tio okazis al frauxlino, kiu lasis en la vilagxo sep gefratojn. Sed rilatojn kun preferata fratino sxi dauxrigis kaj ambaux intersxangxis vizitojn ecx post edzinigxo kaj patrinigxo. La du malgrandaj kuzoj estis niaj protagonistoj. La kamparano havis pliagxan fraton kaj la urbano du pliagxajn fratinojn. Samagxulan grupeton por ludado formis la tri plej junaj gekuzoj.

Kaj ni vidu kiel komencigxis la kvazauxa matcxo:

UNUA RUNDO: Estis ankoraux knabetoj en la unuaj lernojaroj, dum vizito en urbo, la kamparana kuzo estis invitita al posttagmeza festo cxe amikinoj de la urbanaj gekuzoj. Tie kvin knabinetoj preparis sin por iel surprizi knabetojn, kiuj atendis foliumante porinfanajn revuojn. Jen la surprizo: Knabinoj aperis sen vestoj, nur kun subvestoj arangxitaj kvazaux bankostumoj. Kaj tuj ili komencis danci kaj kanti sxajne laux skecxo de tiama fama filmo. La kamparana kuzo sentis sangon flui al lia vizagxo kaj per revuo intencis kasxi rugxigxon. La urba kuzo ridegis kaj poste dauxre gxuis rakontante la aferon al parencoj kaj amikoj. Kio plej doloris al la kamparana koreto estis la tro ofte intermiksitaj mokkrioj de la urba kuzo: "Kampulo, vi cxiam estos kampulo!" Vere dum tiamaj multaj jaroj abunde cirkulis sxercoj kaj humuraj rakontoj emfazantaj pri la nekulturitaj karakteroj kaj nerafinitaj manieroj de kamparanoj cxefe kompare kun urbanoj.

La kamparano sentis sin kiel venkiton en malamika batalkampo.

DUA RUNDO: Post la Hispana Civila Milito (1936-1939) la urbanoj plej suferis pro manko de nutrajxoj. Kamparanaj familioj lauxeble helpis ilin. Dum unu el la vizitoj de tiu urba familio la kuzoj estis senditaj al ekstervilagxa gxardeno por rikolti fruktojn kaj legomojn por mangxi kaj donaci. La kamparano observis atenteme la reagojn de la urba kuzo, kaj, revenante al la hejmo, disradiis rakontante lauxtvocxe al cxiuj: "Cxu vi scias? La urba sinjoreto neniel povas distingi legomojn de herbacxoj. Nek nomojn nek uzojn li konas! Liaj piedoj ofte falis sur la kulturatajn plantojn aux en jxus akvumitajn sulkojn, pro kio li enkotigxis gxis maleoloj! Plurfoje li kriis timeme ne nur pro hundoj, sed ecx pro sendangxeraj insektoj!" Je la fino, konsiderante la rezulton egalan, li povis senti sin iom kompensita.

TRIA KAJ KVARA RUNDOJ: Sed, bedauxrinde, la urba kuzo trovis multajn aliajn kialojn por ripetadi sian preferatan esprimon. Ekzemple, kiam la kamparano unuafoje sin dusxis en moderna instalajxo kun krano por varma akvo. Poste li diris, ke li ne sukcesis gxustigi la temperaturon: Akvo falis varmega aux malvarma. Kiam li jam estis junulo, foje li decidis viziti tute sola leteramikon. La stratoj de la kreskanta urbo tute rektaj kaj paralelaj kun aliaj perpendikularaj ege faciligas renkontigxon kaj cirkuladon. Nur post malfrua reveno li devis konfesi, ke elirante el vizitita domo jam en vespera horo, li sekvis la kontrauxan direkton kaj post longa irado, anstataux trovi la konatan promenejon, subite trovigxis en tute ne konata kvartalo... Cxi-okaze neniam mankis la kuza konsolo: "Kampulo, vi cxiam estos kampulo!"

KVINA RUNDO KAJ FINO: La mondo indiferente turnigxis kaj sxangxigxadis.

La kamparano, kiu militservis en la urbo, tien revenis por eklabori en entreprena oficejo. Post la kvara sxangxo (edzigxo kaj patrigxo) li eniris kiel cxefadministranto. Intertempe li akiris novajxojn pri la urba kuzo: Koninte la pli bonan situacion de la najbara Francio, li tien translogxigxis post edzigxo. Tamen cxe la komenco li devis labori kiel helpanto de masonisto en negranda vilagxo...

Nun permesu al mi riveli, ke mi estis la kamparano. Okazis ke ia stranga gxojo invadis mian koron. Kun neretenebla rideto mi frotis miajn manojn imagante proksiman renkontigxon kun la kuzo: post kutimaj familiaraj salutoj dum karesaj sxultrofrapetoj mi flustrus al li: "Nu, kara kuzo, kiu estas nun kampulo?"

Sed bonsorte, neniam venis la okazo. Bonsorte! Cxar ?kiu scias ?eble post la prova periodo li jam povis eklabori en grava banko kaj ecx translogxigxi al Parizo! Dum mi, post tiom da jaroj de brue svarma urba vivado, jam komencis sopiri reiron al kampara trankvileco, por tie gxui, krom pli puraj akvo kaj aero, ankaux fresxajn fruktojn kaj legomojn memkulturatajn en gxardeno...

Evidentigxis: Ne decas fieri pro ajna situacio en nia konstante varianta mondo.

 

 

* Lluis Armadans i Marfa naskigxis en Moia, Barcelona provinco, 1925. Tre juna li konis Esperanton, cxar lia kvar jarojn pli agxa frato Josep (1921-1983) estis bona amiko de Ramon Molera i Pedrals (1922-1983), grava pioniro frue kreinta vilagxan grupon; 16-jara, li jam estis UEA-delegito; 30-jara, li kreis kaj gvidis unuan perkorespondan kurson oficiale registritan; li estis cxef-delegito de UEA por Hispanio de 1958 gxis 1973, kiam li devis rezigni pro sanstato. Dum lastaj jaroj li reordigis akumulitajn materialojn kun la celo fondi bibliotekon. Nun kun lia nomo gxin dauxre pliampleksigas lia filino Ana Maria. De 1977 li pritraktis peradon de "El Popola Cxinio".