CHEN NAN:

Flugo al la spaco

EN 1957, kiam la unua artefarita satelito de Sovetunio flugis en la spaco, Mao Zedong, la unua prezidanto de la Cxina Popola Respubliko, diris: "Ankaux ni devas havi propran artefaritan sateliton." Li spertis militojn kaj konsciis la gravecon de scienco kaj tekniko. Unu el liaj famaj tezoj estas: "Kiu estas postigxinta en scienco kaj tekniko, tiu estos atakata." Gxuste tiam la spaca tekniko de Cxinio komencis disvolvigxi.

IRI PROPRAN VOJON

La 24-an de aprilo 1970, per la transporta raketo Changzheng-1 Cxinio lancxis sian unuan artefaritan sateliton Dongfanghong-1. La 26-an de marto 1998, per Changzheng-C2 gxi lancxis du "iridiajn satelitojn" al la malalta tergloba orbito. Dum la pasintaj 28 jaroj, 50 fojojn estis flugigitaj la raketoj Changzheng produktitaj de Cxinio mem. Nun Cxinio havas 9 specojn de tiaj raketoj, kies transporta povo al la sinkrona orbito atingas 5 tunojn kaj al la malalta tergloba orbito 9.2 tunojn. Cxinio posedas la teknikojn de hidrogen-oksigena motoro, duafoja startigo de motoro en vakuo, lancxo al celpunkto, observo kaj regado, kunligado de raketoj, transporto de pluraj satelitoj per unu raketo ktp.

Tamen en la komenco multaj cxinoj, inkluzive de iuj auxtoritatuloj, ne komprenis, kial Cxinio, postigxinta en ekonomio kaj malforta en tekniko, multe elspezas por la avangarda scienco pri raketo kaj artefarita satelito.

La praktiko en la pasintaj 40 jaroj pruvis: La cxina spaca tekniko, kies simbolo estas transportaj raketoj Changzheng en serio kaj artefaritaj satelitoj Dongfanghong en serio, profunde influas la ekonomion, socian vivon, nacian defendon kaj aliajn kampojn de Cxinio. La spaca tekniko ne nur simbolas, sed ankaux antauxenpusxas la sciencon kaj ekonomion de la sxtato. Krom spaca aktivado, neniu alia projekto bezonas subtenon de tiel multaj flankoj kaj vekas la atenton de centoj da milionoj da homoj kaj diversaj amaskomunikiloj.

Cxinio mem faras cxion en la spaca aktivado. Je la komenco Cxinio estis helpata, kaj poste oni ne plu donis novan teknikon al gxi. En la pasintaj 40 jaroj la cxina spaca aktivado spertis malsukcesojn kaj malfacilojn, tamen progresis.

TRI SATELIT-LANCxAJ CENTROJ

En 1958 la unua satelit-lancxejo de Cxinio konstruigxis en Jiuquan (Gxiuxcxjuxan) en nordokcidenta dezerto. Poste fondigxis satelit-lancxaj centroj en Taiyuan kaj Xichang. Nun tiuj tri centroj povas lancxi diversajn spac-navigilojn.

En Jiuquan oni lancxas cxefe satelitojn eksperimentajn kaj aplikajn per la raketoj Changzheng al la orbitoj meza, malalta kaj oblikva. La centro en Taiyuan lancxas satelitojn al la malalta kaj ekstrema orbitoj, ekz. la unuan cxinan meteo-sateliton Fengyun-1 en la suna sinkrona orbito. Tiu en Xichang lancxas cxefe satelitojn por aliaj landoj, kaj la internacia spaca rondo nomas gxin "Orienta Houston".

Nun Cxinio havas observan kaj regan reton por lancxi, flugigi kaj revenigi satelitojn en orbitoj proksimaj al la tero kaj en sinkronaj orbitoj suna kaj tergloba.

EN LA INTERNACIA MERKATO

En internacia konferenco pri komerco de spaca aktivado en la 80-aj jaroj, oni diris: "Cxinoj venas nur kun oreloj", "Se vi (cxinoj) deziras komercan intertraktadon, preparu dokumenton 1-colo-dikan."

La cxina delegacio preparis 1-colo-dikan proponan dokumenton post peniga laborado. Kaj ili subskribis sian unuan kontrakton.

La 7-an de aprilo 1990 la raketo Changzheng-3 lancxis sateliton Azio-1 de Hughes-kompanio de Usono ?sukcesis la unua komerca satelita lancxo de Cxinio. Tiu lancxo rompis la rekordon de precizeco de orbito-eniro de 32 similaj satelitoj produktitaj de la kompanio.

Kiam Cxinio debutis en la internacia spaca merkato, gxia plej potenca raketo Changzheng-3 kapablis transporti nur mezgrandan sateliton. La cxinaj fakuloj elpensis projekton: Changzheng-C2 estu mecxo kaj 4 helpaj raketoj estu ligitaj al gxi, tiel gxia transporta povo povas atingi 9.2 tunojn. Post detala argumentado oni subskribis grandan kontrakton: lancxi sateliton Optus per la kunligitaj raketoj.

En lancxado de satelito ecx eta mispasxo povas kauxzi malsukceson. Tiufoje cxinoj jam preparis florojn por festi la sukceson, tamen la raketo kaj satelito eksplodis. Koncernaj teknikistoj detale esploris pli ol dekmilon da eroj de la raketo kaj starigis rigoran kontrolan programon. La malsukceso donis valoran materialon al la cxinaj teknikistoj kaj inspiris ilin pli diligente labori por venonta sukceso.

Nun Cxinio kapablas lancxi diversajn satelitojn al diversaj orbitoj. Inter 1990 kaj 1997 Cxinio lancxis 7-9% da satelitoj de la internacia merkato.

El la cxinaj transportaj raketoj Changzheng-B3 kaj Changzheng-C2-SD estis produktitaj laux la merkata bezono. Surbaze de posedataj teknikoj, cxinaj teknikistoj sekvis tion: projekto de raketo ?kontrakto ?kredito ?produktado. Jen vojo gvidata de la merkato, kiu progresigas la altan teknikon.