EKONOMIE

Akvoutiliga konstruado en Tibeto

de ZHANG XIAOWEN

NI raportistoj restis en Tibeto dekkelkajn tagojn. Ni iris laux la rivero Yarlung Zangbo kaj multe sciis pri la rivero.

Gxi estas patrina rivero por la tibetanoj. La meza baseno de la rivero kaj gxiaj du brancxoj, Nianchu kaj Lhasa, formis longan mallargxan regionon kun bonegaj naturkondicxoj kaj evoluinta agrikulturo. Starante sur la teraso de Yongbulakang, la plej malnova templo de Tibeto, kaj montrante kampon, iu maljuna lokano diris: "Tie estas la plej malnova agro de Tibeto." Sub la blua cxielo verdas plantoj, la rivero Yarlung Zangbo nutras la kampon.

Kompreneble, la rivero ne nur donis al tibetanoj tiun bonon, sed devas kaj povas ankaux kontribui pli multe. En 1991 por protekti la medion kaj utiligi akvon de la rivero, la registaro de la Tibeta Auxtonoma Regiono decidis konstrui seriojn da konstruoj en la longa mallargxa regiono. La projekto inkluzivas 220 erojn kaj bezonas investon de miliardo da juanoj. Oni nomas la projekton "unu rivero, du brancxoj". Gxi rilatas al 18 gubernioj kun 798 600 homoj kaj tusxas multajn kampojn, kiel akvomastrumado, brutobredado, terkulturo, forstokulturo, energio, trafiko kaj scienco.

En Tibeto ni ofte auxdis tiajn vortojn: "Arboj kaj grenplantoj suferas ne de malvarmo, sed de trosekeco." Ecx en tia akvoricxa regiono, irigacio ne estas facila. Tial, la plej multaj eroj de la projekto estas akvoutiligaj konstruajxoj, inkluzivantaj grandajn akvokonservejojn kaj diversajn kanalojn. Qiongji-gubernio estis konata kiel la plej malricxa gubernio de Tibeto, antauxe kamparanoj ecx batalis inter si pro akvo. Tamen nun gxi estas prospera. La akvobarajxo dividas la valon, en la supra baseno estas brila akvo, kaj en la malsupra bone kreskas sekalo. S-ino Fan Aiping, vicestrino de la gubernio, diris, ke antaux du jaroj la akvokonservejo estis finkonstruita, de tiam gxi nutras la kampojn. La klimato estas bona, pluvo plenigas la akvokonservejon, kaj la produktokvanto de greno altigxas. Sxi diris, ke lastjare tie iu kamparano rikoltis 8?50 kg da tritiko cxiuhektare, antauxe nur 1?00-2?50 kg.

En la akvoutiliga konstruejo de Manla ni vidis laborantajn oficirojn kaj soldatojn de trupo de ingxenierio. Gxia estro Chen diplomigxis el ingxenieria instituto. Li diris, ke li multfoje partoprenis akvoutiligan konstruadon, tamen unuafoje en loko 4?60 metrojn super la marnivelo. Tie la geologia strukturo estas komplika, la klimato influas la konstruadon. Malgraux tio, ili garantias la kvaliton de la konstruajxoj. Li diris, ke ili finos la konstruadon antaux la jaro 2000, gxia cxefa rolo estos irigacii kaj produkti elektron.

Krom konduki akvon por irigacio, por solvi la problemon de trinkakvo, oni ankaux fosis profundajn putojn en loko, al kiu mankas akvo aux kies akvo estas malbonkvalita. En Xigaze situas Kaga-vilagxo kun 800 homoj, tie en akvo estas fluoro kaj arseno, pro tio la dentoj de la vilagxanoj flavigxis, ecx la ostoj deformigxis. En 1992 laux la projekto "unu rivero, du brancxoj" oni fosis putojn tie kaj instalis akvokondukan tubon, de tiam la vilagxanoj povas trinki klaran akvon.

Tre cxarmaj estas pejzagxoj ambauxflanke de la vojo de Lhasa al Zedang, cxefurbo de Shannan-regiono. Unuflanke de gxi estas Yarlung Zangbo, laux kiu staras arbaro kiel rubando inter la blua cxielo kaj verda akvo. Sur monumento cxe la rivero trovigxas tiaj vortoj: "Protekta arbaro de Zedang staras cxe la suda bordo de Yarlung Zangbo... longas je 20 km, largxas je 70 metroj..." La tibetanoj fieras pri la verda rubando, cxar planti arbojn tie estas malfacile. Lauxdire, de post la 60-aj jaroj oni sencxese plantis arbojn, tamen plejparto mortis. Malmultaj arboj ne povas bari agreseman sablon. Post la lancxo de la projekto "unu rivero, du brancxoj" en 1991, kulturi arbaron farigxis unu el la cxefaj eroj, kiun garantias la financo kaj regula administrado. Dum sezono de arboplantado, krom forstistoj, ankaux sxtatoficistoj kaj lernantoj partoprenas la plantadon. Multaj arboj en la loko estis plantitaj post 1991. Kvankam ne tre altaj, tiuj poploj kaj salikoj farigxis arbaro. En 1997 dank' al ili, reduktigxis damagxo de sablosxtormo al Gongga-flughaveno. Kvankam la areo de forstoj kaj flauxro estas ankoraux malgranda, tamen ili parte mildigas sablosxtormon, regas erozion kaj bonigas la ekologian medion.

Kurantaj aferoj

-Dum 10 tagoj post la 15-a de junio 1998, sur la fervoja linio de Pekino al Kantono oni faris provadon levi rapidecon de trajno kaj kreis la cxinan rekordon de 240 km cxiuhore.

-La internacia flughaveno de Hongkong ekservis en la 6-a de julio.

Oni ekkonstruis la flughavenon en decembro 1992. Por la finita parto oni jam uzis 155 miliardojn da Hongkong-aj dolaroj. La flughaveno estis konstruita sur tero formita per plenigo de marmalprofundajxo, kaj gxia flugoparko areas je 1?48 hektaroj. Laux plano gxia transporta kvanto de pasagxeroj atingos 87?ilionojn da homofojoj cxiujare, kaj tiu de varoj 9?ilionojn da tunoj.

-Sichuan-provinco estas cxefa produktejo de cxinaj herbodrogoj. Inter la pli ol 600 herbodrogoj de Cxinio 370 estas produktitaj en Sichuan.

En Chengdu, cxefurbo de Sichuan, oni konstruis grandan bazaron de herbodrogoj, multe da herbodrogoj el Sichuan koncentrigxas tie, kaj oni vendas ilin al la tuta lando, inkluzive de Hongkong, Makao (Aomen) kaj Taiwan, kaj ankaux al landoj de Sudorienta Azio.