CxINAJ METIARTAJxOJ

Griloj sur folioj

Pekino, unu el la famaj produktejoj de jadoskulptajxoj en Cxinio, gxuas reputacion pro sia delikata prilaboro de bonkvalita jado.

En skulptado oni lerte utiligas naturajn ecojn de materialo. Farita el brilkolora Hotan-jado, la skulptajxo "Griloj sur folioj" estas 45 cm. alta. La artisto skulptis unue botelon el jado, poste tigojn kaj foliojn cxirkaux la botelo kaj poste grilojn sur ili. La metiartajxo posedas naturan strukturon, racian arangxon kaj versimilajn figurojn.