POR VIA SANO

Sanprotekto en vintro

VINTRE oni tre facile suferas de iuj oftaj malsanoj. Kial?

La san-protekta teorio de la cxina medicino montras, ke vintre cxio sin kasxas kaj ankaux la vitala energio jin en la homa korpo tendencas al vigligxo, dum la vitala energio jang malvigligxas kaj pro tio oni estas facile atakita de multaj malsanoj. Oni devas obei la naturajn legxojn kaj doni grandan atenton al protekto de jin, cxar vintro koncernas la renojn, kiuj havas striktan rilaton kun la homaj kresko, generado, fortikigxo kaj seniligxo, tial protekto de la vitala energio en la renoj estas bazo de la sano kaj prokrasto de la senileco.

Por toniki la renojn oni devas atenti antaux cxio la regulojn de siaj cxiutaga vivo, trinkado, mangxado, ripozo kaj laboro.

Por tio la mangxajxoj ne devas esti tre salaj, cxar salo malutilas al la renoj. Tiam por modere sin toniki oni povas mangxi bestajn hepatojn kaj renojn, polpon, sepion, angilon, holoturion, sezamsemojn, arakidsemojn, juglandojn, sojfabojn k.a.

Vintre oni devas esti vestitaj dike, gxustatempe pliigi aux malpliigi vestojn laux sxangxigxo de la vetero kaj precipe teni la piedojn en varmo. Cxar la piedkavoj estas malproksimaj de la koro, al ili cirkulas malpli da sango, kaj plie, la tavolo de graso en la piedplatoj estas maldika, pro tio por ili estas malfacile konservi varmon, kaj ili estas facile atakataj de malvarmo. Se la piedplatoj suferas de malvarmo, tio do malutilas al la tuta korpo kaj kauxzas malvarmumigxon, doloron en la talio, gamboj kaj ventro kaj ecx dismenoreon. Tial oni devas varme vesti la piedojn, ofte movi ilin kaj ne longe stari senmove eksterdome. Antaux la enlitigxo oni devas bani siajn piedojn en varmeta akvo kaj forte froti ilin, kio utilas al la sangcirkulado, konservo de varmo, mallacigxo, dormado kaj rezisto kontraux malvarmo.

Oni devas teni sian logxejon en tauxgaj temperaturo kaj malsekeco, kun aero fresxa kaj oksigeno suficxa. Oni devas frue enlitigxi kaj malfrue ellitigxi. La cxiutaga vivo devas esti en ordo.

Necesas preni tauxgajn pasxojn por preventi oftajn malsanojn vintre.

En frosta vintro la hauxto tre facile suferas de malvarmo kaj pro tio malglatigxas sangcirkulado, kio facile kauxzas frostabsceson. Por preventi frostabsceson oni devas aktive partopreni sportojn por fortikigxo, glata sangcirkulado kaj levigxo de la rezistpovo kontraux malvarmo kaj malsanoj. Vintre oni ne devas porti tre mallargxajn sxuojn. Atakite de frosto, la manoj kaj piedoj ne devas esti varmigitaj tuj apud fajro nek banitaj en varma akvo. Estas popoldiro: efike kuraci somere la malsanojn okazintajn vintre. Por kuraci frostabsceson oni povas somere pisti ajlon, varmigi la pistajxon sub la suno kaj per gxi sxmiri la korpoparton de frostabsceso, tio preventas la recidivon de frostabsceso.

Vintre la malvarma klimato malfortigas la funkciojn de la supra spirkanalo, kaj sekve de tio patogenaj faktoroj, virusoj kaj bakterioj kasxitaj en la spirkanaloj do atakas la organismon kaj kauxzas infektigxon al la supra spirkanalo kaj recidivon de trakeito. Por preventi trakeiton oni devas fari konvenajn sportojn kaj lavi la vizagxon per malvarma akvo cele levi la rezistpovon kontraux malvarmo kaj krome, ankaux multe sin sunumi, spiri fresxan aeron, preni malpli da akraj mangxajxoj, sed pli da nutroricxaj legomoj kaj fruktoj, kiaj rafano, tomato, piro kaj orangxo.

Vintre gripo furiozas. Tio estas cxefa kauxzo de trakeito kaj gravigxo de iuj malsanoj. Preventi gripon ja estas grave. Jen simpla, tamen efika metodo: fermi la pordon kaj fenestrojn antaux enlitigxo, vaporigi vinagron en poto, por ke la vaporigita vinagro saturu la aeron de la cxambro. La kvanto de la vaporigita vinagro estas 6-12 ml por cxiu kubmetro. Faru tion unufoje cxiutage, po unu horo. Tion faru 3-5 fojojn kontinue.

Vintre la mezagxuloj kaj maljunuloj devas fari cxion eblan por preventi cerb- kaj kardiovaskulajn malsanojn. Ili devas doni grandan atenton al evito de malvarmo kaj konservo de varmo, gxustatempe pliigi kaj malpliigi vestojn, porti malstriktan veston por ke la sango facile cirkuladu, racie reguligi cxiutagan vivon, ne preni tro da oleozaj kaj dolcxaj mangxajxoj, preni nutroricxajn kaj delikatajn mangxajxojn, ne fumi, nek multe drinki, nek tro lacigxi. Ili estu cxiam kvietaj kaj bonhumoraj, ne koleru, nek malpaciencu, nek mornu. Kaj necesas por ili ankaux atenti sxangxigxon de sia malsano, regule viziti kuraciston kaj preni konvenajn medikamentojn por eviti gravigxon de la malsano.