TEMO PROPONITA DE LEGANTOJ

Kiel preventi infektan malsanon en Cxinio?

de Yan Diying *

Mi estas epidemiologo, mi volus pli bone scii pri infektmalsanoj en Cxinio, profilaktiko, vakcinado ktp.

VLADIMIR R. LEMELEV (Uzbekistano)

EN iu hospitalo de Pekino, brakumante aux tirante infanojn oni atendis en longa vico. Malsame kiel aliaj gepatroj de malsanaj infanoj, ili aspektis trankvilaj. Ili venis tien, por ke iliaj infanoj ricevu inokuladon. Nepo de s-ino Lin estas unu-jara. Hodiaux li tie ricevis vakcinon kontraux poliomjelito. Sxi diris: "Nunaj infanoj estas felicxaj. Kiam mi estis juna, sur strato mi ofte vidis lamulojn suferintajn de sekvajxo de poliomjelito."

Antaux 50 jaroj, oni mortis cxefe de infektmalsanoj, tiam la averagxa vivodauxro de la cxinoj estis nur 35 jaroj. Poste dank' al bonigo de higiena imuniga sistemo kaj praktikado de sinteza imuniga metodo, en Cxinio infekta malsano ne plu estas inter la dek gravaj malsanoj, kiuj kauxzis morton, kaj la averagxa vivodauxro de la cxinoj superis 70 jarojn. Nun en Cxinio malaperis variolo, pesto estas bridita, suferantoj kaj mortintoj de morbilo, difterio, tetanoso kaj poliomjelito ege malmultigxis. Antauxe morbilo ofte epidemiis, preskaux neniu infano povis gxin eviti, nun pro multjara penado, en multaj regionoj ne ekzistas morbilo, nek novaj poliomjelitosuferantoj.

Liu Yulong vivas en fora kamparo de norda Cxinio. Antaux kelkaj jaroj li suferis de tuberkulozo. Post gxustatempa kuracado, li resanigxis kaj nun povas labori. Li ekscitite diris: "Antauxe suferantoj de tuberkulozo atendis nur morton. Sed, post kiam mi malsanigxis, laborantoj de imuniga kuracejo vizitis min kun medikamentoj, regule gvidis min fari resanigajn ekzercojn, kaj la kuracado estis senpaga."

Pro seriozigxo de tuberkulozo en la mondo, en 1993 la Monda San-Organizo deklaris, ke la mondo eniris en la urgxan staton de tuberkulozo, ke cxiuj landoj alprenu rimedojn por preventi kaj bridi tuberkulozon. En Cxinio mortintoj de tuberkulozo estas ege pli multaj ol tiuj de aliaj infektaj malsanoj. En la kamparo estas pli alta morbokvanto ol tiu en la urboj. Parolante pri prevento de tuberkulozo de Cxinio en la lastaj jaroj, s-ino Wang Zhao, estrino de la Departemento de Brido de Malsanoj sub la Ministerio de Publika Sano, diris: "Por preventi tuberkulozon oni faris lauxstadian preventan planon. En la vasta kamparo oni ellaboris projekton, kiu rilatas al 680?00?00 logxantoj. En tiuj regionoj la imunigaj kuracejoj registras malsanulojn kaj kuracas ilin per mallongtempa gvida kuracmetodo, rekomendita de la Monda San-Organizo kaj malsanuloj gxuas senpagan medikamenton kaj servon por ricevi kompletan kuracadon. Krom tio, kuracistoj donas konsultigxon al malsanuloj kaj vizitas ilin post ilia resanigxo. La projekto estas bazita sur kredito de la Ministerio de Publika Sano de Cxinio kaj la Monda Banko."

Post penado de kelkdek jaroj, nun en la tuta Cxinio oni starigis apartajn imunigajn organizojn kaj sanitaran reton, kiu plifortigas la kontrolon, administradon kaj kuracadon. Tio ebligis al cxinaj kuracistoj akumuli sperton kaj ellabori laboran sistemon pri informado de epidemia situacio, administrado de infektmalsanoj, esploro de epidemio, traktado, eduko pri sano, kuracado kaj resanigo. Antauxe gxenerala opinio estis: "Post katastrofo aperos epidemio." En la lastaj jaroj en Cxinio ofte okazis naturaj katastrofoj, ekz. inundo, tertremo kaj negxsxtormo. Pro penado de kuracistoj, post la katastrofoj neniu epidemio okazis.

En Cxinio la mortokvanto de epidemio malgrandigxis, tamen la morbokvanto ankoraux estas alta, precipe disenterio, hepatito ktp; iuj malaperintaj malsanoj reaperis, ekz. sifiliso kaj blenoreo; novaj epidemioj aperis kaj disvastigxis, ekz. antauxe aidoso aperis nur en suda Cxinio, tamen nun en aliaj provincoj estas aidoso-suferantoj. La disvastigxo de epidemio rilatas al la malforta koncepto de la publiko pri prevento de malsanoj kaj neefikaj kontrauxrimedoj de iuj lokoj. Ekz. en la 80-aj jaroj en la tuta Sxanhajo disvastigxis hepatito A kauxzita de mangxado de krudaj konkuloj.

Tial prevento de epidemio ankoraux estas grava problemo. Por efike bridi epidemion, la Ministerio de Publika Sano faris politikon "preni preventon de epidemioj kiel cxefan kontrauxrimedon" kaj zorgas precipe pri infanoj. De la 70-aj jaroj, Cxinio ekpopularigis lauxplanan imunigon por infanoj. En la tuta Cxinio oni aplikas cxefe vakcinon de Calmette-Guerin (BCG) kaj vakcinojn kontraux poliomjelito, koklusxo, difterio, tetanoso kaj morbilo. Post longtempa uzado oni vidas, ke tiuj vakcinoj ne nur estas efikaj, sed ankaux sekuraj kun malgranda flankefiko. Gepatroj kunportas infanon al difinita kuracejo por vakcinado. Preventa vakcinado dividigxas en du specojn: unua vakcinado kaj refoja vakcinado. Tio multe fortigas imunecon.

Nun en Cxinio oni starigis administran organizon de lauxplana imunigo por doni konsultigxon kaj establis sistemon de fridigo kaj transporto de vakcinoj por garantii ke vakcinado sukcesos kaj morbokvanto de infektmalsanoj iom post iom falos. En 1988 kaj 1990 en Cxinio 85% da infanoj ricevis vakcinadon, kaj disvastigo de novaj vakcinoj utilas al brido de infektmalsanoj. Ekz. nun nemalmultaj urboj injektas vakcinon al infanoj kontraux hepatito B. Oni kredas, ke la nunaj infektmalsanoj ne plu endangxerigos nian novan generacion.

_____________

La auxtoro estas cxina epidemiologo.