Cxiopovaj varoj(Huj-a popolrakonto)

ANTAUxE en nia vilagxo estis ricxulo, kiun oni nomis Dikkapulo la Granda. Li havis kelkajn edzinojn, tamen nur unu filon. Solfilo en ricxa familio estas cxiam tro dorlotata. Dikkapulo la Eta igxis 25-jara kaj tre similis al sia patro. Li faris nenion alian krom dibocxi.

Dikkapulo la Granda havis transportan karavanon el cx. cent cxevaloj kaj 30 dungitoj. Cxiufoje, kiam la karavano revenis, lia korto plenigxis de argxentaj moneroj kaj diversaj varoj. La dungitoj babiladis pri la vizititaj lokoj. Cxiufoje, kiam ili parolis pri fruktoj, Dikkapulo la Eta salivumis.

Foje Dikkapulo la Eta perdis hazardludon. Li iris al sia patro: "Pacxjo, mi volas vojagxi kun la karavano, mi gajnos monon kaj gxuos la vojagxon." Lia patro gxojigxis: "Antauxe la dungitoj ofte trompis min. Fi! Mi nutras ilin, tamen ili diris, ke mia posedajxo venis de ilia laboro. Fi! Acxuloj. Nun vi iros kun ili, kaj mi estos trankvila. Bone laboru, mia kara. Kiam mi mortos, cxio en la hejmo apartenos al vi."

Dikkapulo la Granda kunvokis la dungitojn: "Mia filo gvidos la karavanon. Vi zorgu nur pri la cxevaloj. Mia filo respondecos pri la komercado, kaj vi cxiuj devas obei lin." La dungitoj nenion diris. Ili preparis sxtofojn, ornamajxojn, salon kaj aliajn varojn ?sxargxo suficxa por la kelkdek cxevaloj. Por beni la vojagxon, en la sekva tago Dikkapulo la Granda petis imamon pregxi kaj invitis siajn parencojn al bankedo. En la tria tago la karavano ekiris.

Kvankam Dikkapulo la Eta unuafoje komerce vojagxis, tamen li neniom timis, pensante, ke komercado estas sama kiel hazardludo, kiu dependas de sagxo, kaj se li acxetos multe da cxiopovaj varoj, certe li gajnos multe.

Ili atingis iun guberniurbon. Post mangxo Dikkapulo la Eta promenis surstrate. Cxe iu butiko staris multaj homoj. Li aliris kaj vidis, ke iu viro havas en la mano bambuan bastoneton kun tufo da haroj cxe gxia fino. La viro trempis la bastonon en nigra likvajxo kaj ion pentris sur papero. Li vendis la pentrajxon kaj ricevis multe da argxentaj moneroj.

"Kio gxi estas?" Dikkapulo la Eta demandis siajn dungitojn.

"Gxi estas peniko. La sinjoro bele kaligrafas kaj per la peniko li cxiutage enspezas multe."

Li ekpensis: Jen cxiopova varo, kaj mi devas acxeti kelkdek tiajn penikojn. Li diris al la dungitoj: "Demandu lin, kiom da penikoj li havas, la tuton mi acxetos." La dungitoj ne kuragxis malobei kaj iris demandi. La kaligrafo ne volis forvendi la penikojn, sed post ilia insista petado li konsentis vendi du penikojn, cxiu kontraux dek cxevalsxargxoj da varoj. Dikkapulo la Eta metis la du penikojn en sian posxon kaj gxojis: "Ha! Nur 20 cxevalsxargxoj. Mi havos cxion. Cxiopova varo alportos multe da mono!"

Ili dauxre iris. Tagmeze ili ripozis cxe la vojo kaj vidis kamparanon, kiu prilaboris teron.

"Kion vi uzas?" demandis lin Dikkapulo la Eta.

"Sxpato, per kiu mi gajnas oron, argxenton, mangxajxon kaj trinkajxon," respondis la kamparano.

"Jen cxiopova varo. Kiom vi havas?"

"Nur unu suficxas por mi. Kun gxi mi neniam cxagrenigxis pri la vivo."

"Vendu gxin al mi. Diru, kiom da cxevalsxargxoj vi postulas."

La kamparano postulis 30 kaj donis al li la sxpaton.

Dikkapulo la Eta gaje diris al si mem: "Kun gxi mi havos vestojn kaj mangxajxojn. Nur 30 cxevalsxargxoj. Cxiopova varo alportos multe da mono."

Ili atingis grandan guberniurbon. Cxe la stratokruco multaj rigardis ion. Dikkapulo la Eta enpusxigxis kaj vidis, ke iu ludas per malgranda ligna kesto. "Kion li faras?" li demandis. "Estas magio," respondis la dungitoj. La magiisto montris la keston al la rigardantoj ?gxi estas malplena. Li metis tukon sur gxin kaj kriis "Venu, venu, venu!" Li malrapide forprenis la tukon ?en la kesto aperis pladoj, bombonoj kaj ecx moneroj.

Jen varo pli bona. Dikkapulo la Eta ordonis: "Acxetu la keston per cxiuj niaj varoj restaj."

"Tio estas nur ludo."

"Fermu vian busxon! Obeu min."

Li ricevis la keston kontraux 40 cxevalsxargxoj da varoj. "Kun gxi mi havos vestojn kaj mangxajxojn. Ha! Cxiopova varo alportos multe da mono."

Nun li havis nur 90 cxevalojn. En la gastejo li pensis: Tiuj dungitoj kaj cxevaloj nun tauxgas por nenio, kaj mi devas pagi multe por ilia logxado, kial mi ne forpelu ilin. Li do disdonis la cxevalojn al la dungitoj, kiuj gxoje foriris.

Ankaux li gxojis: "Stultuloj!"

Nun li havis nur unu cxevalon kaj la tri cxiopovajn varojn. Post dutaga dibocxado en la guberniurbo li ekiris hejmen.

Li sciis nur rajdi sur cxevalo, sed neniam nutris gxin. La cxevalo falis kaj ne povis iri. Li vipis gxin, kaj gxi ne movigxis. "Mi forjxetos vin." Li piediris kun la cxiopovaj varoj.

Tagmeze li estis soifa kaj malsata. Doloris liaj piedoj. Li sidis cxe la vojo kaj elprenis la cxiopovajn varojn. Unue li kovris la keston per mantuko, dirante: "Bongustajxoj, venu! venu!" Li malrapide forprenis la tukon, sed nenio venis. Li kolerigxis kaj vipis la keston, kaj gxi difektigxis.

"Mi ankoraux havas la sxpaton." Li batis teron trifoje per gxi, dirante: "Mi ne bezonas belajn vestojn, nur bongustajxojn mi postulas."

Sed nenio aperis krom la tero. Li provis ankorauxfoje, okazis la samo. Li eksplodis kaj forjxetis la sxpaton, kiu tamen returne frapis lian kapon. Dolorege.

"Ne gravas, mi perdis du, tamen kun la lasta mi sukcesos. En la urbo la peniko alportos al mi monon." Li penis iri plu.

La suno estis subiranta. Li atingis vilagxeton. Li eksidis kaj strekis ion sur la tero per la peniko. Jen la cxiopova varo ekefikis ?venis kelkaj scivolemuloj, poste pli multaj kolektigxis. Li gxojigxis kaj demandis: "Kiu pagos?" Venis neniu respondo. Plurfoje la samo. La rigardantoj ekridis. La suno malaperis. Cxiuj foriris. Dikkapulo la Eta ploregis: "Pacxjo?Panjo?