ORDINARAJ CxINOJ

Posedanto de kacxo-mangxejo

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

Tio estas ordinara mangxejo kun alte pendanta sxildo, sur kiu estas skribite: Kacxo-mangxejo Xiangyun. La posedanto nomigxas Yin Xiangyun.

Antauxe sinjorino Yin laboris en la Handan-a Tria Plasta Fabriko de Hebei-provinco. Senlaborigxinte en 1993, sxi cxagrenigxis, tamen antaux la severa realo sxi devis sercxi vivrimedojn.

Sxi diris al mi, ke malproksime de sxia domo estas mangxeto-strato. Cxiumatene multaj klientoj elektis inter abundaj mangxajxoj, tamen sxi rimarkis, ke tie ne trovigxas milia kacxo. Do, sxi decidis sin okupis pri tio.

"Jam pli ol kvar jaroj pasis, kaj la kacxo-budo farigxis fiksa mangxejo kun 4-5 dungitoj. Mi engagxis kuiriston. Ankaux la specoj de mangxajxoj pli kaj pli multigxis. Klientoj nomas mian kacxon mili-kacxo de Xiangyun."

Kelkjare Xiangyun ne nur mem vivas de kacxovendado, sed ankaux donas laboron al aliaj tri senlaborgxintoj.

Iu kliento diris al mi, ke li estas alilokano komercanta en Handan kaj cxiumatene vizitas la mangxejon de Xiangyun. Li estis kontenta, ke la kacxo estas bongusta kaj la servistinoj afablaj kaj fervoraj.