EL CxINAJ GAZETOJ

MALJUNAJ ARBOJ EN PEKINO

En Pekino kreskas multaj maljunaj arboj. Por konstruado oni iam translokas ilin, sed ofte, cedas lokon al ili. En suda Pekino estas auxtovoja trefokrucigxo, kiu tusxas antikvan urbomuron norde kaj antikvan pagodon sude. Sub la trefokrucigxo kreskas maljuna arbo. Por protekti la arbon oni faris trarompon sur la planko de la trefokrucigxo, tiel ke cxiuj veturiloj devas preteriri gxin. Ambauxflanke de la trarompo okulfrapas la vojsignoj.

En la urbo sumas pli ol 40 mil pli-ol-100-jaraj arboj, el kiuj 6?13 estas pli-ol-300-jaraj, kaj nemalmultaj antikvaj konstruajxoj dissemigxas inter ili.

Cxiuj tiuj arboj havas siajn "legitimajxon", "arkivon" kaj vivsferon fiksitan balustrade.

En Tanzhe-templo de Pekino estas ginko plantita en Liao-dinastio (907-1125). Gxi altas pli ol 30 metrojn kaj havas trunkon brakumeblan kune de sep homoj mano en mano. Legendo diras, ke tiu arbo eligis el la radiko fresxan trunkon cxiufoje, kiam nova imperiestro surtronigxis. Multajn jarojn poste, tiuj trunkoj kunigxis kun la cxefa trunko. Gxuste pro tio, imperiestro Qianlong de Qing-dinastio (1736-1796 sur trono) titolis gxin arbo de imperiestro.

En elementa lernejo de la gubernio Miyun de Pekino majestas pli-ol-1300-jara ginko, kies plej granda diametro atingas 260 cm. Somere la lernantoj estas skribe ekzamenataj en gxia vastega ombro kaj ilia instruisto observas ilin apude.

EN PRODUKTEJO DE AKVOMELONOJ

Daxing-gubernio en suda Pekino estas fama produktejo de akvomelonoj. En somero, kiam akvomelonoj maturigxas, sur stratoj en la gubernia urbo aperas veturiloj plenaj de akvomelonoj. Iuj kultivistoj atendas klientojn, aliaj sidas sub ombroricxaj arboj kvazaux dirante: "Pro kio ni maltrankviligxas! Cxu tiuj bonaj akvomelonoj ne forvendigxos?!" Intertempe revendistoj el aliaj lokoj marcxandas kun kultivistoj inter la veturiloj.

Jam antaux longe famigxis akvomelonoj de Daxing, kiujn favoris rivereto trafluanta la gubernion. Foje okazis inundo kaj brecxigxis la digo. Sekve de tio, aperis aluvia ebenajxo el sabla tero, tre tauxga por kresko de akvomelonoj. Kaj plie, en la loko regas modera klimato. Sub tiuj kondicxoj la tieaj akvomelonoj estas dolcxaj.

En kampo de akvomelonoj de la distrikto Panggezhuang kultivisto Li rikoltis akvomelonojn kune kun siaj filo kaj nepino. Li kun siaj kvin familianoj kultivis seponan hektaron da akvomelonoj. Pro lerteco liaj akvomelonoj estis pli grandaj ol tiuj sur la najbaraj kampoj.

Cxe lia kampo estis budo el arbobrancxoj kaj pajlo. Antauxe la similaj budoj estis destinitaj por gardantoj de la akvomelonoj, sed nun la afero sxangxigxis. Li diris: "Nun cxiu familio kultivas akvomelonojn kaj tia budo estas uzata nur kiel sxirmejo, sed ne gvatejo kontraux sxtelado."

Nun multas vendmanieroj de akvomelonoj en la gubernio. De 1988 en gxi okazas akvomelona festivalo cxiujare. Gxi estas granda spektaklo por Daxing-anoj. Profitante de la okazo, krom vendi akvomelonojn, ili ankaux kontaktigxas kun diversrondaj personoj kaj venigas multajn investantojn por konstruado de la gubernio.

KURIOZAJ TESTUDOJ KAJ TRIONIKSOJ

En akvario de Nankino en la malsupra baseno de Yangzi-rivero, Cxinio, vivas kuriozaj testudoj kaj trioniksoj (Trionyx sinensis). Iuj testudoj havas muzelon similan al beko de aglo kaj portas la nomon aglobeka testudo. Tiuj bestoj, kun plata sxelo, ne povas ensxovi en gxin siajn kapon, membrojn kaj longan voston.

En la akvario estas oraj trioniksoj, tutkorpe orflavaj, kun diafana sxelo, tra kiu videblas iliaj ripoj kaj vertebroj. Tie estas ankaux blankaj trioniksoj kun diafana sxelo kvazaux jada skulptajxo. Tie vivas diversaj testudoj: gxibhavaj, sespiedaj, sesokulaj, buntaj, serpentkolaj, moskaj, araneaj k.a. el aliaj landoj.

En gxi eksponigxas pli ol 1.5 mil testudoj kaj trioniksoj de 98 specioj. Tie videblas ankaux specimenoj de tiaj bestoj, inkl. de fosilio de testudo vivanta antaux 50 milionoj da jaroj.

Post multjara bredado kaj trejnado iuj testudoj ne estas timemaj. Ili kapablas prezenti vetkuron, sxnurtiron, interbatalon ktp. Kaj 300-jara hxelonio scipovas rampi kun infaneto sur si.

FILMO "MULAN" EN USONO

La movbilda filmo "Mulan", adaptajxo de cxina popola rakonto, farita de Disney de Usono, estis projekciata en Usono kaj lauxdata de infanoj kaj iliaj gepatroj.

Estas la unua fojo por Disney adapti la cxinan popolan rakonton al movbildoj. La rakonto temas, ke Mulan, heroino de la antikva Cxinio, vire alivestite partoprenis en batalo por defendi sian patrolandon. La rakonto estas bone konata en Cxinio.

Rigardinte la filmon, cxindevena knabo, kiu kreskis en Nov-Jorko, diris kun gxojo kaj fiero: "Estas tre malofte rigardi en usonaj filmoj figurojn de cxinoj, kia Mulan, kiu arde amas siajn gepatrojn kaj patrolandon."

En Nov-Jorko iu patrino kun siaj tri infanoj rigardis la filmon. Sxi diris: "La cxina kulturo estas cxiam mistika por ni. La bela kaj plastika filmo kontentigas la scivolemon de usonanoj pri Cxinio."

Filmaj recenzistoj opinias: "La filmo sukcese konigis al usonanoj la cxinan kulturon. Tio estas rekomendinda."