PANG NAIYING:

La sorto-decida ekzameno

CxIUN julion en Cxinio okazas la tutlanda altlernejo-enira ekzameno, kiu en tri tagoj farigxas fokuso preskaux de la tuta lando. Plej maltrankvilaj estas la ekzamenatoj kaj iliaj familianoj, cxar cx. 60% da ekzamenatoj ne estos akceptitaj de la altlernejoj. Kaj en la nuna Cxinio malhavi altlernejan diplomon signifas pli da malfaciloj en okupo-elekto. Tiusence la nomita ekzameno decidas la sorton de la ekzamenatoj.

APARTA ATENTO

Preskaux cxiuj ekzamenatoj, kiel solinfanoj, estas akompanataj de la gepatroj gxis la pordoj de la ekzamenejoj. Dum la geknaboj cerbumis en la ekzamenejoj, ekstere la gepatroj tri-kvin-ope starante rakontis pri siaj propraj travivajxoj. Iu patrino diris: "Krom ekzamenado, mi faris cxion por mia infano."

Tion sentis ankaux la instruistoj. Dum la lasta jaro antaux la ekzameno la instruistoj de la tria klaso de supera mezlernejo gvidis la lernantojn fari sennombrajn simulajn ekzercojn krom la kutima instruado. Antaux la nomita ekzameno ili ripetade admonis la lernantojn ne strecxigxi, bone ripozi, ne forgesi kunporti fontoplumon kaj konfirmilon pri partopreno de la ekzameno...

Ankaux la socio donis apartan atenton al la ekzameno. Nemalmultaj institucioj donis 3-tagan libertempon al la laboristoj kaj oficistoj, kies infanoj devis partopreni la ekzamenon. En iuj urboj oni oportunigis veturadon kaj iradon de la lernantoj en cxemizo kun la vortoj "altlernejo-enira ekzameno" ecx en trafika sxtopado. En aliaj urboj bruega konstruado ne iris post la 10-a vespere dum preparigxado por la ekzameno kaj dum la tri-taga ekzameno.

ELEKTI KAPABLULOJN PER EKZAMENO

Cxinio havas pli-ol-3?00-jaran historion pri elekto de kapabluloj per ekzameno. Je la komenco la sxtato preskribis, ke cxiuj gxiaj regnoj devas senprokraste sendi al la imperiestro kapablulojn elektitajn per gubernia ekzameno. La elstaraj kapabluloj havos la sxancon lerni en la "sxtata lernejo". Sukcesinte en la diplomitigxa ekzameno ili ricevos registaran oficon. Post Tang- kaj Song-dinastioj (618-1279) maturigxis la kapablulo-elekta sistemo, kiu dauxris gxis la komenco de la 20-a jarcento.

En 1949 fondigxis la nova Cxinio. Per altlernejo-enira ekzameno la sxtato elektis elstarajn ekzamenatojn kaj poste edukis ilin kiel fakulojn de la socio. Dum la deko da jaroj de la kultura revolucio anstataux la sistemo de altlernejo-enira ekzameno oni praktikis la sistemon de rekomendado de lernantoj al altlernejo.

En 1977 restarigxis la sistemo de altlernejo-enira ekzameno. 5.7 milionoj da antauxaj diplomitoj el malsuperaj kaj superaj mezlernejoj, kiuj eklaboris jam en urboj aux en kamparo, denove ekhavis la sxancon partopreni la altlernejo-eniran ekzamenon. Nun multaj el ili estas erudiciuloj, artistoj aux entreprenistoj.

INTENSA KONKURO

En la nuna Cxinio la altlernejo-enira ekzameno estas dividita en la kategoriojn de literaturo kaj historio, natursciencoj kaj teknikoj, kaj artoj. Por cxiuj partoprenantoj la ekzamenoj de lingvoj cxina kaj fremda kaj matematiko devas esti trapasitaj. Krome, la ekzamenatoj por literatura kaj historia fako devas partopreni la ekzamenon de historio kaj politiko; tiuj de naturscienca kaj teknika fako ?tiun de fiziko kaj kemio; tiuj de arta fako devas partopreni ekzamenojn antauxe artan kaj poste la unuecan landskalan. Ekskluzive de Sxanhajo, la ekzamenaj demandoj por la unuaj du kategorioj estas faritaj de la Eduka Ministerio de Cxinio.

Kvankam malsamis la ekzamenaj demandoj en la pasintaj jaroj, tamen gxenerale samis la lernobjektoj. Kial do la ekzamenatoj sentis pli kaj pli grandan premforton? Cxar pli kaj pli multigxis la ekzamenatoj. Enketo montras, ke en 1955 inter la 99?00 ekzamenatoj 97?00 estis akceptitaj kaj en la 50-aj jaroj la akcepta proporcio cxiam estis 1:1.1. En 1979, la tria jaro post la restarigxo de altlernejo-enira ekzameno, estis kulmino de agxotauxgaj ekzamenatoj. En tiu jaro 7?65?00 abiturientoj partoprenis en la ekzameno, tamen altlernejoj akceptis 275?00 ekzamenatojn, inkl. de neabiturientoj. Do la akcepta proporcio estis 1:27.

Tiu stato dauxris kelkajn jarojn. Dank' al funkciigo de profesiaj kaj teknikaj mezlernejoj, evoluado de televidaj, korespondaj kaj vesperaj altlernejoj kaj praktikado de la politiko pri pagata lernado en altlernejoj, pli multigxis la ekzamenatoj por altlernejoj. De 1995 gxis nun la akcepta proporcio estas cx. 1:2.5; kaj en grandaj urboj, kiaj Pekino kaj Sxanhajo, gxi estas 1:1.2.

Tamen ankoraux ne estis solvita la problemo de manko de altlernejoj, sopiro al fama altlernejo kaj furora fako. Tion kauxzis multaj faktoroj: Unuflanke, pro disvolvigxo de alt-teknikaj industrioj kaj sxangxigxo de okupodona cirkonstancaro, la lernantoj esperis studi fakon furorantan en la 21-a jarcento por havi lokon en la estonta socio, kaj la gepatroj pagis multe por lernado de siaj infanoj, dezirante, ke ili trovu altsalajratan okupon, fininte la lernadon. Aliflanke la dungantoj preferis diplomitojn el famaj altlernejoj; ofte okazis, ke unu saman diplomiton de tia altlernejo estis preferata samtempe de kelkaj institucioj; male, la diplomitoj el ordinaraj altlernejoj ne estis tiel felicxaj. Sekve de tio, la decido de vizitota altlernejo kaj studota fako farigxis tre serioza por la lernantoj kaj iliaj gepatroj.

PERSPEKTIVO CxAGRENA KAJ GxOJIGA

Troa sopiro al famaj altlernejoj, tro multe da studentoj en fakoj de juroscienco, ekonomiko, financo, internacia komerco, negoco de logxeja proprieto, elektroniko, arkitekturo, auxtomatiko ktp., cxio cxi tio kontrastis kun neglekto de la altlernejoj pri agronomio kaj geologio, kaj kun tiu de la fakoj pri fundamentaj teorioj. Iu instruisto konsilis al lernantoj anonci sin por normala instituto urgxe bezonata de la sxtato, en kiu ili ne nur gxuos stipendion, sed ankaux estos liberaj de lernokotizo. Tamen ili diris: "Nun ni sxparas monon, tamen estonte ni malmulte enspezos." Tio multe maltrankviligis koncernajn fakulojn. Se tio dauxros longe, malfortigxos la fakoj fundamentaj kaj aplikaj, kaj ankaux malfacile aperos fakoj de koneksaj sciencoj. Aliflanke, tro multe da studentoj lernos en samspecaj fakoj, tio kauxzos krizon, ke malfacilos laborigi la studentojn post ties diplomigxo.

Tiuokaze oni reordigis la normojn de minimuma poentaro por akcepto kaj lernopago kaj plioftigis la kontakton kun la studentoj kaj iliaj gepatroj, por ke ili pli multe konu la koncernajn fakojn kaj la bezonon de la sxtato. Vizagxe al la problemoj kauxzitaj de la porekzamena edukado, la Eduka Ministerio de Cxinio ekpraktikis la edukadon por multflankaj kvalitoj. En 1995 la nombro de objektoj por la altlernejo-enira ekzameno reduktigxis de 6 al 5, por malpezigi la sxargxon de la lernantoj.

En la pasintaj 20 jaroj sencxese reformigxis kaj evoluis la sistemo de altlernejo-enira ekzameno. Dume el la 58 milionoj da ekzamenatoj 11 milionoj ricevis la sxancon dauxre lerni. En Cxinio la nombro de studentoj konsistigas 7% de tiu de la samagxuloj, malpli multe ol la internacia averagxa procento (18-20%). Bedauxrinde, pro limigo de sxtata forto, por la cxinaj geknaboj, la sxanco lerni en altlernejoj estos ankoraux malfacile akirebla en la proksima estonteco.

Dum funkciigado de altlernejoj cxiuspecaj privataj altlernejoj progresis, kun nombro egala al tiu de la sxtataj, tamen ankoraux ne suficxe kontentigaj estas iliaj famoj, instruaj kondicxoj kaj kvalitoj. Estro de la Xi'an-a Privata Traduka Instituto diris: "En la mondo multaj unuaklasaj altlernejoj estas privataj. Ni havas memfidon famigi nian privatan altlernejon por cxinaj geknaboj." Nun diplomitoj de la instituto laboras en la tuta lando, cx. milo da ili lernas aux laboras eksterlande. Iuj el ili jam akiris magistrecon.

Dank' al evoluado de sciencoj kaj teknikoj kaj retigxo de edukado, en la 21-a jarcento la lernantoj espereble sidos antaux komputilo en sia domo por viziti la famajn altlernejojn, kiaj Qinghua-universitato kaj Pekina Universitato en Cxinio, Harvard-universitato kaj Kembrigx-universitato eksterlande... Tiam la gepatroj eble rakontos al ili, kio okazis en cxiu julio fine de la 20-a jarcento.