Cxina mono antaux 2000 jaroj

de JIA FA

LA plej frua cxina mono estis konko kaj post tio aperis metala mono. En la periodo de Printempo kaj Auxtuno (770-476 a.K.) la metala mono iom post iom anstatauxis la konkan. Tiam pro milita separatismo Cxinio estis dividita en dekkelkajn malgrandajn regnojn. Cxiu el ili havis la rajton emisii monon. Tial en diversaj lokoj de Cxinio cirkulis metala mono en formoj sxpata, glava, ovala kaj ronda.

En la periodo de Printempo kaj Auxtuno agrikultura produktado multe progresis en la meza baseno de la Flava Rivero. Bronza sxpato estis prenata kiel ekvivalento en intersxangxo de varoj. Poste, surbaze de tio aperis la plej frue muldita mono ?sxpatforma monero. Sur la plej frua sxpatforma monero estis mulditaj ideogramoj, ciferoj, cxielaj fenomenoj aux signoj. Gxi iom post iom maldikigxis kaj platigxis kaj surhavis loknomon kaj valoron. El tio videblas, ke la sxpatforma monero farigxis pli tauxga por cirkulo. Gxi farigxis pli legxera, malgranda kaj glata. Komence gxi pezis 35 g. kaj poste cx.10 g. kaj gxiaj anguloj pli kaj pli malakutigxis.

Glavforma monero estas bronza kun ringo sur la pinto de la tenilo. Tia mono naskigxis tiutempe en Qi-regno en la malsupra baseno de la Flava Rivero kaj poste cirkulis ankaux en la nordaj regnoj Yan kaj Zhao. La mono muldita de Yan-regno portas ideogramon signifantan "brilo". La nombro de tiaj moneroj nun trovitaj estas la plej granda. La vasta cirkulado kauxzigxis de la potenco de Yan-regno. Historiaj materialoj konigas, ke en 284 a.K. gxia armeo venkis tiun de Qi-regno, okupis la grandan parton de la teritorio de Qi, tiam ankaux Qi-regnanoj muldis kaj uzis tian monon. Kaj ankaux Zhao-regno, najbara al Qi kaj Yan, por la komerca bezono muldis gxin. Nun tia mono estas elterigita ne nur en nordorientaj provincoj de Cxinio, sed ankaux en Koreio kaj Japanio.

Ovala monero kaj ora mono cirkulis en Chu-regno sude de la Flava Rivero. La ovala monero estas bronza kaj konkforma. Tiam estis tre malfacile havigi al si konkon, kaj plie, konko estis cxefa mono en Chu-regno, tial en iuj komercaj lokoj oni faris ovalan moneron el bronzo kun intajlo sur la fronta flanko. La ovala monero kun intajlajxoj kaj truoj impresas kiel stranga vizagxo, tial oni nomas gxin ankaux monero de diabla vizagxo. La ora mono fakte estas ora ingoto peza je cx. 250 g. kies 90% estas pura oro. Gxenerale, oni hakis gxin en malgrandajn pecojn laux bezono kaj poste pesis ilin por pagi. Jen la plej frua ora mono kun difinita formo en Cxinio.

En la malfrua periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) aperis ronda monero kun truo en la mezo. Gxi estis pli facile portebla ol la sxpatforma kaj glavforma, tial gxi rapide cirkulis tuj post sia apero. Gxi estis la lasta montipo antaux Qin-dinastio (221-206 a.K.). Pro malsameco de la muldejoj tia monero estas malsamdika kaj malsampeza, sur gxi legigxas ideogramoj montrantaj muldejon kaj valoron.

Ne estas notoj pri mono en la libroj pri la periodo de Printempo kaj Auxtuno, cxar tiutempe la sxtatoficistoj kaj aristokratoj ne uzis monon, kiu cirkulis nur inter la ordinaraj popolanoj. En la periodo de Militantaj Regnoj industrio kaj komerco estis ne plu monopoligitaj de aristokratoj kaj mono ludis pli kaj pli grandan rolon. Tiam oni uzis valorajn metalojn por intersxangxi ilin kontraux valoraj kaj luksaj objektoj aux granda kvanto da varoj, sekve de tio multe da valoraj metaloj ekfunkciis kiel mono vaste cirkulanta kaj en historiaj libroj ofte legeblas, kiel aristokratoj elspezis multe da oro. Tiam bronza mono estis vasta uzata de la ordinaraj popolanoj. En la cxefurboj de pluraj regnoj arbare staris vendejoj de vinoj, sxuoj, rizo, cxevaloj kaj orajxoj. El historiaj dokumentoj ni sciigxis, ke tiam 10 litroj da milio kostis 30 monerojn kaj 1.5 kg da kanabo ?10 monerojn kaj unu sxafo ?250 monerojn.

En 221 a.K. la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis Cxinion. Por firmigi la centralizismon li unuigis la skriblingvon kaj mezursistemon pri longo, volumeno kaj pezo kaj abolis la komplikajn sistemojn de mono praktikatajn en diversaj regnoj. Surbaze de la ronda monero uzata en Qin-regno, li unuigis la uniton kaj formon de la cxina mono. Li difinis, ke la ora monero estu supera, uzata en la rondo de regantoj kaj la bronza monero estu ordinara kun ideogramoj signifantaj "Duona Taelo". La monero estas ronda kun kvadrata truo en la mezo. De tiam la rondaj bronzaj moneroj kun kvadrata truo cirkulis 2 000 jarojn en Cxinio kaj estis anstatauxitaj de masxinfaritaj kupraj moneroj nur en la 19-a jc.

Antaux Qin-dinastio la truoj de moneroj plejparte estis rondaj, dum tiu de la monero kun ideogramoj "Duona Taelo" estis kvadrata, tio estas granda sxangxigxo. La antikvaj cxinoj opiniis, ke la cxielo estas ronda kaj la tero kvadrata. La bronza monero en ronda formo kaj kun kvadrata truo aludas la cxielon kaj teron. Oni diris, ke la Unua Imperiestro de Qin-dinastio muldigis la cxielan volon kaj imperiestrecon en la monero: la ronda formo aludas la cxielan volon kaj interna kvadrato imperiestrecon. Por faciligi portadon oni sxnure interligis tiajn monerojn kaj portis ilin sur la talio.