FACETOJ DE LA CxINA SOCIO

Adiauxo al la sistemo de bonstatiga domdistribuo

de JI PING

DECEMBRE de 1978, Cxinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordomalfermo. En la pasintaj 20 jaroj okazis grandaj sxangxigxoj. Multaj aferoj, kiujn oni ne kuragxis imagi nek povis fari en la sistemo de planizita ekonomio, farigxis realajxoj en la sistemo de merkata ekonomio. Ni ekzemplu la sistemon de domdistribuo, strikte rilatan al la interesoj de la popolanoj. Nun gxi transiras de senpaga distribuo al vendo, alivorte, oni adiauxos la bonstatigan domdistribuon.

MANKOJ DE LA ANTAUxA SISTEMO

Dum dekoj da jaroj la cxina registaro investis por konstrui logxdomojn, kiuj poste distribuigxis al logxantoj en maniero de bonstatigo. De la 80-aj jaroj ankaux iuj entreprenoj konstruigis logxdomojn per sia investo, tamen, gxenerale, cxinaj logxdomoj apartenas al la sxtato. Sekve de tio, preskaux cxiu establo havas specialan sekcion pri domdistribuo, kiu enlistigas cxiujn dompetantojn laux ties agxo, servodauxro, ofico kaj nombro de familianoj. Akirinte la uzrajton de logxejo, la logxantoj devas pagi nur tre malmulte da mono por la luado.

La supre menciita sistemo ludis certagradan rolon por solvi la malfacilon en logxado al la sxtatoficistoj kaj laboristoj de Cxinio. Kun logxantara kresko jaro post jaro seriozigxis la problemo de logxdomo kaj pli kaj pli evidentigxis la mankoj de la sistemo. Antaux cxio gxi estas tro granda financa sxargxo por la sxtato. Cxiujare la sxtato elspezis grandan monsumon por konstrui logxdomojn, sed gxi neniom da repago ricevis kaj la monsumo ne kauxzis utilan cirkulon. Fakte, la logxdomoj konstruitaj per investo de la sxtato ne kontentigis bezonon de la urbanoj. Laux statistiko, la pokapa logxareo de la cxinaj urbanoj en 1979 estis nur 3.6 kvadrataj metroj.

En praktikado de la politiko, ke la sxtato monopoligis domdistribuon, okazis iaj maljustajxoj. En iuj establoj la nombron de distribueblaj logxdomoj sciis nur tre malmultaj kaj iuj avantagxoj estis prifrauxditaj. Pro diversaj kauxzoj iuj trigeneraciaj familianoj kune logxis en sama cxambro, dum aliaj familioj havis kelke da logxejoj. Ofte videblis, ke por esti favorataj en domdistribuo, oni devigite regalis koncernajn respondeculojn, donacis valorajxojn al ili. Iuj fakaj laborantoj logxis en domoj distribuitaj de iliaj establoj, kio restriktis ilian transpostenigxon, dum iuj establoj ne havis la kapablon liveri logxdomon al tiuj, kiuj urgxe bezonis gxin, tial ili devis kun granda bedauxro permesi transpostenigxon al la lastaj.

REFORMADO DE LA SISTEMO

En 1980 komencigxis reformado de la sistemo de bonstatiga domdistribuo en Cxinio. Krom investo de la sxtato, necesas ankaux tiu kolektita de diversnivelaj lokaj registaroj, grandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, sciencaj entreprenoj kaj lernejoj.

En Wuhan, cxefurbo de Hubei-provinco, estas fondita logxdom-konstrua kooperativo iniciatita de ordinaraj laboristoj. Helpate de dombiena kompanio gxi kolektas monon kaj konstruas logxdomojn por si mem. Gxi mem administras la dombienon kun certa avantagxo donita de koncerna departemento. Similaj kooperativoj fondigxis ankaux en Sxanhajo, Pekino kaj Tianjin.

Dank' al diversflanka penado, iom post iom mildigxis la strecxeco de logxado de la cxinaj urbanoj. Gxis 1997 en la cxinaj urboj estis konstruitaj logxdomoj kun plankareo de pli ol tri miliardoj da kvadrataj metroj. Kaj la pokapa logxareo de la cxinaj urbanoj kreskis de 3.6 kvadrataj metroj en 1979 al 9 nun.

Reformado de la sistemo iras malrapide. Gxis nun ankoraux ne estas perfekta modelo por tio kaj diversaj manieroj estas provataj por solvi la problemon.
En Shandong-provinco la sxtatoficistoj kaj laboristoj cxiumonate ricevas subvencion je 25-30% kiom la salajro por acxeti logxdomon.

En Guangdong-provinco oni disdonas la rilatan subvencion por unu fojo al la sxtatoficistoj kaj laboristoj por faciligi al ili acxeton de logxdomo.

En Pekino oni vendas sxtatajn logxdomojn sub avantagxaj kondicxoj de depreco, servodauxro kaj produktokosto.
Efektive, vendigxas ne cxiuj logxdomoj de la sxtato. Kvanto da logxdomoj de la sxtato estas luigataj en pasxopostpasxa altigo de lupago. Kompreneble, oni acxetas logxdomon lauxvole.

VERSIOJ PRI LA REFORMADO

La sxangxigxo de la sistemo de bonstatiga domdistribuo kun postulo de malalta lupago en la sistemon kun postulo de alta lupago aux vendo kontraux granda monsumo vekis malsamajn versiojn cxe cxinaj urbanoj.

Iuj diris: "Antauxe nia salajro ne inkluzivis la elspezon por logxdomo. Nun malfacilas por ni acxeti logxdomon kontraux granda monsumo." Ili plejparte havas malaltan enspezon aux vivas emeritan vivon. Ili timas, ke la acxeto kauxzos malfacilojn al ilia cxiutaga vivo, cxar ili ne havas suficxe da mono por tio. Ecx se iuj el ili estas pagipovaj por logxdomo, eble la mono estas sxparita de ili dum dekoj da jaroj.

Por plejparto de la junuloj kaj personoj kun alta enspezo dezirindas acxeti logxdomon. Iuj junuloj deziras tion pro tio, ke ili estos liberaj de logxdoma restrikto, kiam ili elektos okupon por si. Kaj multaj personoj kun alta enspezo deziras acxeti domon en logxkvartaloj de la urba centro aux gxardeneskan logxdomon en la kvieta antauxurbo.
Malgraux ke la cxinaj urbanoj komprenas la reformadon aux ne, gxi iros senhalte, kun la celo eksciti la konsumon kaj plirapidigi konstruadon de logxdomoj kaj doni pli bonan vivmedion.

KION FARI EN LA ESTONTECO?

En la lasta duonjaro de 1998 la cxina registaro ne plu praktikos la sistemon de bonstatiga domdistribuo, sed lauxpasxe efektivigos la sistemon de dom-acxetado. Principe, novaj malmultekostaj logxdomoj kun praktika uzebleco vendigxos kaj ne estos luigataj. Malsamaj politikoj praktikigxos al familioj kun malsamaj enspezoj en liverado de logxdomoj. La familioj kun plej malalta enspezo luos per malalta pago logxdomojn liveritajn de la registaro aux establo; la familioj kun mez- kaj malalta enspezoj acxetos malmultekostajn logxdomojn kun praktika uzebleco; kaj la familioj kun alta enspezo acxetos aux luos logxdomojn je merkata prezo.
Dum kelka tempo en la estonteco oni konstruos cxefe malmultekostajn logxdomojn kun praktika uzebleco kaj lauxeble malaltigos la koston, cele konformigi la prezaron de tiuj logxdomoj al la acxetpovo de la familioj kun mez- kaj malalta enspezoj.

La reformado de lupago identigxos kun la pagipovo de la sxtatoficistoj kaj laboristoj kaj kombinigxos kun altigo de iliaj salajroj. La lokaj registaroj parte aux tute ne postulos la lupagon de la emeritoj kaj ricevantoj de socia monhelpo, kiuj havas malfacilon en la vivo. Logxdomoj de la sxtato vendigxos, principe, kontraux la produktokosto. La mono por acxeti logxdomon venos cxefe el salajro, komuna fonduso por logxdomo kaj individua kredito. En iuj lokoj oni disdonos al la sxtatoficistoj kaj laboristoj la fonduson por konstrui logxdomojn kiel subvencion por logxado.

Reformado de la sistemo de bonstatiga domdistribuo estas tasko suficxe peza kaj komplika. Por fini gxin, kompreneble, necesas kompare longa tempo.