CxINA KULTURO

Salo kaj la cxina historio

de HAN XIUMEI

EBLE en la mondo trovigxas neniu, kiu rifuzas salon en mangxado. Sen salo ecx luksa plado farigxas sengusta. Jen pro kio antikvaj cxinoj opiniis, ke salo estas la plej grava el cxiuj spicoj. Oni restas sana, se oni estas for de la spicoj dolcxa, acida, amara kaj akra, tamen, se oni detenas sin de salo nur dek tagojn, oni do farigxas malforta. Gxuste pro tio antikvaj cxinoj diris, ke salo estas origino de la homaj vivo kaj energioj.

Cxinaj kaj alilandaj sociologoj konstatis, ke en la pratempo la homoj emis logxi ne nur cxe fonto de akvo sed ankaux cxe tiu de salo. Salo, samkiel akvo, funkcias kiel magneta kampo por la homa vivo kaj ludis gravan rolon en formigxo de primitivaj triboj, kompreneble, por salo ankaux okazis batalo inter ili.

ORIGINO DE LA CxINA CIVILIZACIO

La baseno de la Flava Rivero estas lulilo de la cxina nacio kaj en suda Shanxi-provinco, kie kunigxas la meza kaj malsupra partoj de la Flava Rivero, estis sala lago kun perimetro de 60 km, kiun oni nomis Salproduktejo Oriente de la Flava Rivero. Proksime de la lago oni malkovris restajxojn kun historio de 1.8 milionoj da jaroj, 600 mil jaroj kaj 5 000-3 000 jaroj respektive. La besta osto bruligita antaux 1.8 milionoj da jaroj estas plej frua atesto pri fajrouzado de la homoj.

Huangdi estas rigardata kiel prapatro de la cxina nacio. Li estis tribestro en la lasta periodo de la primitiva socio. Legendo diras, ke li gvidis akran batalon kontraux la suda tribo gvidata de Chiyou. Fine Chiyou estis senkapigita kaj lia sango transformigxis en salakvon de la lago. Hodiaux sude de la lago ankoraux estas vilagxo kun la nomo Chiyou. La unuan de la kvara monato cxiujare laux cxina lun-kalendaro cxiuj vilagxanoj pendigas soforajn frondojn sur sia pordo, dum membroj de aliaj vilagxoj pendigas gledicxiajn frondojn antaux sia domo. La kutimo devenis de antikva legendo: Post morto de Chiyou fantomoj tumultis cxe la lago kaj estis mortigitaj de iu generalo. Tiam la soldatoj de Chiyou estis kovritaj per soforaj frondoj, dum iliaj rivaloj per la gledicxiaj.

Arkeologoj multe interesigxas pri la kauxzo de la batalo. Jam de antikve en suda Cxinio estas varmete kaj abundas pluvo. Tie la tero estas fekunda, riveroj multaj, arboj kaj herboj prosperaj, kaj la naturaj fontoj de mangxajxoj multe pli abundaj ol tiuj cxe la supre menciita lago, sed kial Chiyou avidis la mezan kaj malsupran basenojn de la Flava Rivero? Pluraj erudiciuloj konjektis, ke li sin trudis norden por rabi salon. Tio kompreneble indignigis cxiujn tribojn cxirkaux la sala lago. Ili do kune batalis kontraux Chiyou, elektinte Huangdi, kiu rajtis disponi je la lago, kiel estron de la alianca armeo. Ankaux la posteuloj de Huangdi, nome, Yao, Shun kaj Yu, starigis sian cxefurbon en loko distanca de la sala lago je 20-140 km.

SALFARADO

En antikvaj libroj legigxas multaj tekstoj pri specoj de salo: nigra, blanka, kristala, rugxa kaj verda. Salo kasxas sin en lago, maro, fonto, puto kaj roko, kaj en la nacimalplimultaj lokoj nordokcidente de Cxinio, salo sin trovas ecx sur arboj kaj herboj. Niaj antikvuloj, profitante de la lokaj kondicxoj, inventis teknikon de salfarado.

Salfaristoj cxe la lago faris multajn cisternojn kaj kondukis tien salakvon el la lago kaj post sunumado akiris salon. La vento de sudo tre favoris salfaradon. Kiam forte blovis vento de sudo, post nokto salo estis pretigita en la tuta cisterno. Se la vento blovis de oriento, nordo kaj okcidento, do la pretigita salo estis amara, kun koloro malplacxa, kaj ne estis mangxebla, tian salon oni forskrapis kaj forjxetis. Estas strange, ke por fari salon oni ofte versxas dolcxan akvon en la cisternon. Se falis pluvo antauxvespere de la pretigxo, do la salo estis bonkvalita ?la saleroj estis kristalaj. Lertaj salfaristoj estis kapablaj antauxscii la veteron.

En okcidenta Cxinio estas multe da sallagoj kaj en la orienta parto de Cxinio abundas mara salo. Historia verko notas, ke en la periodo de Huangdi estis Susha, kiu kapablis fari salon el marakvo per kuirado. La antikva cxina ideogramo kun la signifo de salo tre similas al la homo, kiu kuiras salakvon por akiri salon. Cxe maro salfaristoj sciis multajn metodojn por akiri densan salakvon. Post fluso oni forskrapis multe da salaj krustoj cxe maro, ripetfoje lavis ilin en marakvo kaj tiamaniere akiris salon. Oni dissxutis cindron de tritika aux riza pajlo aux fragmito sur plagxon, piedbatis gxin kaj en la sekvinta mateno, post kiam levigxis nebulo, aperis salo, kaj kiam ardis la suno en la tagmezo, oni kolektis salon kaj cindron kune kaj kuiris ilin por akiri salon. Oni ankaux fosis profundan kavon cxe maro, tegis gxin per tabuloj, bambuoj, fragmitaj matoj kaj subtila sablo. Post fluso oni forprenis la kovrajxojn kaj prilumis la akvon per lampo. Kiam la salakva vaporo estingis la lampon, oni do cxerpis la akvon por fari salon. Oni kuiris la salakvon en poto metala, bambua aux argila. Poste por sxpari brullignon, oni do rekte sunumis salakvon.

En Sichuan kaj Yunnan de sudokcidenta Cxinio, malproksime de maro, salo sin kasxas profunde sub la tero. Jam antaux 2 100 jaroj oni sciis fosi puton por cxerpi salakvon. En putfosado ili ekster sia atendo malkovris naturan gason kaj nomis tian puton fajra puto. Ili kuiris la putakvon rekte per la gaso por akiri salon.

En la 3-a jc. la salputoj de Sichuan senescepte estis malprofundaj kun largxa aperturo. Iuj largxis 100 metrojn, sed profundis nur 10-100 metrojn. Estis malfacile fari tiajn putojn kaj plie la putomuroj estis facile difekteblaj. En la 11-a jc. Sichuan-anoj fosis per borilo vertikalan puton kun aperturo largxa kiel tiu de bovlo, t.e. la salfaristoj ne bezonis malsupren iri al la fundo por fari la puton pli profunda. Kiel do cxerpi salakvon de la fundo? Ili el bambuaj tuboj faris simplan pumpilon kun leda pisxto kaj per gxi cxerpis salakvon. Tiu metodo poste estis uzata ankaux en Yunnan.

En 1835 en la urbo Zigong de Sichuan, oni unuafoje en la mondo boris puton profundan je pli ol 1?00 metroj. Oni diris, ke poste eksterlandanoj uzis tiun metodon en borado de oleputo.

ANTIKVA POLITIKO PRI SALO

En la cxina historio estis praktikataj diversaj politikoj pri salo, iuj el ili favoris la landon kaj aliaj malutilis al gxi. La politiko praktikata de Qi-regno en la periodo de Printempo kaj Auxtuno (770-476 a.K.) ja estis pozitiva. Guan Zhong estis grava politikisto de Qi-regno. Li bone sciis ekonomikon. Li opiniis, ke oni avidas profitojn kaj evitas dangxerojn, kio estas tre komprenebla por la homoj. Guan diris, ke komercistoj senlace klopodas tagnokte gxuste por profito, tial la regantoj devas fari cxion por gajni profiton, potencigi la landon kaj ricxigi la popolon.

Foje Xiao Bai, suvereno de Qi-regno, diris al Guan Zhong, ke li volas imposti domojn, arbojn, brutojn, kampojn kaj logxantojn por pliigi la financon de la registaro. Guan Zhong malaprobis tion, dirante, ke tio signifas devigi la popolon malkonstrui domojn, forhaki arbarojn, bucxi brutojn kaj forlasi kampojn, sekve de tio, ili malproksimigxos de la regnestro, sed Qi, kiel regno montoza kaj cxemara, devas cxasi la profitojn de montoj kaj maroj kaj plej grave estas monopoligi vendon de salo, cxar salo estas same grava kiel rizo al la popolanoj, kaj tia politiko estas akceptebla de ili. Guan Zhong opiniis, ke en la terkultura sezono la registaro devas malpermesi al la logxantoj fari salon, tiam la sxtato entreprenu salfaradon kaj kolektu salon, kaj kiam altigxos la prezo, gxi vendos gxin al aliaj landoj por granda profito.

La regnestro akceptis la proponon de Guan Zhong, establis administracion pri sala farado kaj transportado en salfrejo kaj publikigis politikon pri salo. De tiam la financaj statoj de la regno farigxis pli kaj pli bonaj, la logxantoj estis ne plu gxenataj de impostoj kaj regnestro Xiao Bai farigxis la unua regnestro venkinta en la batalo por hegemonio en la periodo de Printempo kaj Auxtuno.