DAO YUAN:

Mongola kuracistino Wu Lan

FRUMATENE en frosto kuracistino Wu Lan hastis al la hospitalo. Sed en la konsultejo estis neniu. Sxi longe atendis, tamen ankoraux neniu venis. Tio surprizis sxin: ordinare en tia tempo suferantoj jam atendis en longa vico. Multaj ecx venis el malproksimaj lokoj. Oni esperis ke la kuracistino kreos miraklon per la originala mongola kuracarto. Sed kio okazis hodiaux? Telefono sur la tablo sonis, kaj auxdigxis la vocxo de iu suferanto: "Wu Lan, vi estas tre laca, hodiaux ni ne venos viziti vin, bonan feston!" La suferantoj sciis, ke sxi estas tro okupata kaj ne havas tempon por ripozi, do ili "strikis". Sidante sola en la konsultejo, Wu Lan multe pensis...

Antaux la fondigxo de sia hxanejo en la 13-a jc, la mongoloj jam havis proprajn medikamentojn kaj terapiojn, inkl. 5 terapiojn: akupunkturo, mokso, sango-ellaso, kupado kaj medikamenta bano. Kompare kun internaj kuracadoj, tiuj eksteraj kuracadoj tauxgas por pli multe da malsanoj, ili estas efikaj kun malmultaj flankefikoj, ankaux malmultekostaj kaj facile aplikeblaj. Bedauxrinde la antikvaj mongoloj ne detale notis tiujn terapiojn. Kvankam en la Medicina Instituto de Interna Mongolio estas lernobjekto de la 5 mongolaj terapioj, tamen gxis fine de la 80-aj jaroj, en la Auxtonoma Regiono de Interna Mongolio ne estis sistema kaj regula kuracejo de la 5 terapioj. En 1986 Wu Lan diplomigxis de la instituto kaj eklaboris en Zhongmeng-Hospitalo. Sxi petis estrojn de la hospitalo, ke ili starigu sekcion de la 5 mongolaj terapioj. La estroj konsentis kaj disponigis al sxi dometon kun asistanto.

Komence preskaux neniu vizitis sxin, hazarde suferantoj eniris en la kuracejon, kaj vidinte sxin juna, ili foriris.

Wu Lan ne perdis memfidon, sxi modeste lernis de maljunaj mongolaj kuracistoj kaj diligente praktikis bazajn kuracartojn. Akupunkturo kaj mokso estas plej popularaj eksteraj terapioj. Ilia efiko ne nur rilatas al diagnozo, sed ankaux al metodoj. Por gxuste akupunkturi, sxi faris provadon sur sia korpo. Pro tio sxiaj brakoj kaj gamboj suferis ne nur de doloroj sed ankaux de kongesto. Tamen sxi ne cedis. Sxi provis cxiujn siajn akupunkturajn punktojn, kiujn sxi povis atingi per sia mano. Pro la neatingeblaj punktoj sxiaj patro kaj edzo farigxis celo de eksperimento. Kiam sxi farigxis sperta, sxi kaj sxiaj kolegoj ekakupunkturis malsanulojn. Post du periodoj de kuracado 5-6 malsanuloj resanigxis. Post tio sxi pli kaj pli famigxis inter pacientoj.

"Kuracistino Wu savis min de morto," la 54-jara mongola maljunulo Guan Qige diris. "Antauxe mi suferis de encefal-atrofio, hepata cirozo, kontrakturo, auxda kaj vida halucinoj kaj nereteneblo de fekado kaj urinado. Specialisto diris , ke mi mortos baldaux. Mia edzino auxdis, ke kuracistino Wu bone kuracas, kaj ordonis ke la filo dorse portu min al Zhongmeng-Hospitalo. Post mokso, pogutigado kaj masagxo, mi rehavis sentojn en la sekvanta tago. Post iom pli ol 20 tagoj mi povis iri."

La sekcio de la 5 terapioj gvidata de Wu Lan jam farigxis la plej granda por ekstera kuracado en Interna Mongolio. Cxiujare cx. cent lernantoj kaj kuracistoj de la lando venis tien por studi. La Monda San-Organizo sendis tien lernantojn el Mongolio kaj Singapuro por lerni la 5 terapiojn. Dum kuracado Wu Lan esploris metodojn por kuraci lumbalgion, kaj 97% da kuracitoj resanigxis.

Same kiel multaj aliaj sukcesintaj cxinaj virinoj, Wu Lan renkontis multe da malfaciloj. Ekz. sxi povas kuraci malsanulojn en ajna tempo, tamen ne povas akurate akompani hejmen la filon, kiu atendas sxin en infangxardeno. Hodiaux la suferantoj ne vizitas sxin, sxi do decidis kune kun la filo viziti amuzejon, kion li longe deziras.