EN CxINAJ URBETOJ

"Lando de virinoj"

de HAN HONG

ESTIS jam la 10-a vespere, kiam mi atingis la urbeton Luguhu. Obskura nokto vualis la tiean kvietan kaj misteran "landon de virinoj". El cxiu ligna domo elrigardis nebuleca lumo. De mallargxaj vojoj auxdigxis malklara galopado, kio montris, ke mosuo-aj knaboj hastas al sia amatino por kuna tranoktado.

La tiel nomata lando de virinoj situas en profundaj montoj inter Sichuan kaj Yunnan de sudokcidenta Cxinio. Tie ankoraux konservigxas moroj de la matriarka socio. Oni vivas en granda familio kun virino kiel la cxefo, pro tio la urbeto estas nomata ankaux "lando de virinoj". Tie la viroj kaj virinoj ne geedzigxas, tamen havas seksrilatojn. Se ili enamigxas unu al alia, ili do farigxas asxja-oj (signifantaj havi seksrilatojn en la loka lingvo). La knabo sekrete aux malkasxe iras al la hejmo de sia amatino, tranoktas kune kun sxi kaj foriras en la sekvanta mateno. Kvankam ili amas unu la alian profunde, ili ne povas farigxi legxaj geedzoj. Ilia infano estas flegata de sia patrino, onklo aux onklino kaj portas la familian nomon de sia patrino. La patrino estas la cxefo de la familio, cxar neniu familio havas patron. Ja estas moro, ke neniu paro da asxja-oj havas jxuron pri amo nek vivas la tutan vivon kune. Kiam ilia amo malfortigxas, ili do sercxas novan kunul(in)on. Oni diras, ke tiu stranga moro havas rilaton kun mita diino Gemu, bela, sentimentala kaj amorveka. Sxi havis plurajn asxja-ojn, diojn de la cxirkauxaj montoj cxe Lugu-lago. Oni diras ankaux, ke antauxe la regantoj difinis, ke oni devas pagi imposton por geedzigxo, sed la malricxaj mosuo-oj ne havis monon por tio, tiel ke ili devigite observis la antikvan moron.

En la sekva frumateno mi ellitigxis kaj eldomigxis portante la fotilon. Mi avide spiris la fresxan aeron, rigardante la lazuran cxielon, blankajn nubojn kaj klaran lagon, kaj mi sentis min kvazaux en kristala mondo.

Proksime de mi, iu virino kaj sxiaj filinoj kune kultis montan dion. Tion ili faras cxiumatene. La altaro estis malgranda termaso. La patrino bruligis pinan brancxon kaj metis gxin sur la altaro, dume sxiaj filinoj surgenue pregxis en la lingvo ne konata de mi kaj post tio ili iris cxirkaux la monteto sekvante la patrinon. Oni diris al mi, ke cxiu cxirkauxiro signifas unufojan reciton de sutro, cxar sur la rokoj ekster la altaro estas gravuritaj sutraj tekstoj. Mi demandis mian cxicxeronon, cxu ili estas en la mosuo-a lingvo. Li neis. Antauxe oni opiniis, ke la mosuoj ne havas skriblingvon, sed poste iu erudiciulo trovis du almanakojn cirkulantajn inter la popolanoj. La libroj estis skribitaj per 32 desegnoj pri felicxaj kaj malfelicxaj tagoj en la 12 monatoj de la jaro. El ili la signoj montrantaj grandan felicxon plejparte markas la virinan sekson aux rilatas al la seksumado de la geviroj. Tie la ina sekso estas respektata, tial Lugu-lago estas nomata ankaux virina lago kaj Gemu-monto ?patrina monto, kaj la herooj en iliaj prahistoriaj legendoj senescepte estas inseksaj...

Je la momento aperis cxielarko super la lago, kiu interligis la du bordojn. La alia bordo apartenas al Yunnan-provinco. Sub la cxielarko kelke da mosuo-aj virinoj eniris en sian propran pirogon tenante sxpaton, kune kun siaj infanoj. Mi salutis ilin kaj demandis, kien ili iras. Ili kun rideto respondis al mi en Sichuan-a akcento: "Ni akompanas la infanojn al lernejo trans la lago. Tie estas ankaux niaj kampoj de maizo, rizo kaj terpomoj." La mosuo-oj nun ankoraux vivas laux la kutimo ripozi de la sunsubiro kaj labori de la sunlevigxo. Cxiutage per boato ili iras terkulturi aux fisxi kaj cxe la vesperigxo rendevuas sian amatinon. Eble la pirogo estas sola veturilo por ilia irado al la ekstera mondo.

La auxtarcia vivo igis la mosuo-ajn virinojn tre kapablaj. Ili faras cxion bezonatan por la cxiutaga vivo. La rugxa jako kaj blanka jupo estas faritaj de ili mem. Ankaux la dolcxa rizvino. Ili mem kaptas fisxojn en la lago kaj bakas la trancxitajn fisxojn cxe la fajro. Por kuracado ili iras kolekti drogojn en monto. En ilia kuracado salo ludas gravan rolon. Kiam virinoj suferas ventrodoloron, ili metas bakitan salon en tolsakon kaj fomentas per gxi la doloran korpoparton. Post ekskurso ili banas siajn piedojn en salakvo... Ankaux la de ili uzata salo estas preparita de ili mem. Antaux 2 000 jaroj iu mosuo-a virino trovis, ke la de sxi pasxtataj sxafoj cxiam direktas sin al unu sama fonto, neglektante la aliajn. Sxi mirigxis, gustumis akvon el la fonto kaj trovis, ke gxi estas sala. Sxi konigis la sekreton al aliaj kaj per tio multe ricxigis sian tribon. La posteuloj honoris sxin prapatrino de la monto kaj tiu cxi fonto ricevis la nomon sala fonto. En la 8-a ?9-a jc. dek miloj da mosuo-oj translogxigxis en Kunming de Yunnan 1 000 km fore. Ili do fikslogxis tie, instruis teknikon fosi salputon, muldi poton kaj fari salon.

Por sin sanigi mosuo-oj ofte banas sin kelke da tagoj en termofonto norde de Lugu-lago. Tie la viroj kaj virinoj nudaj banas sin kune, tute sengxene. Tiam la gejunuloj kantas amkantojn por sercxi sian asxja-on.

Vespere, kiam malrapide levigxis la hela luno, oni invitis min al medikamenta banado, kompreneble, tie la viroj kaj virinoj sin banas tute aparte.